vidu ankaŭ la klarigojn
kusen·/·o

kusen·o

   1.
          Sak·o el ŝtof·o  led·o, rembur·it·a per mol·aĵ·oj (plum·oj, har·eg·oj)
          por ke oni pov·u si·n komfort·ig·i sur ĝi: la juĝ·ist·oj sid·is en si·aj
          apog-seĝ·oj kaj hav·is mal·antaŭ la kap·o kusen·ojn el lanug·o ; ŝi 
          ricev·is la permes·on dorm·i sur velur·a kusen·o antaŭ li·a pord·o ; la
          gast·o si·n etend·is sur la benk·o kaj sub la kap·on met·is la sak·on
          kiel kusen·on ; la vir·o kaŝ·is la vizaĝ·on en la lit-kusen·o (vd
          {kap-kusen·o} ) kaj mal·laŭt·e ĝem·is ; [ŝi]  don·is al ŝi
          mal·grand·an sid-kusen·on ; konscienc·o sen·makul·a est·as kusen·o plej
          mol·a . {puf³·o}

   2.
          Io mol·a, puf³·a, simil·a al kusen·o: li ek·glit·is sur musk·o-kusen·o .

kusen·eg·o

          Long·a sak·o el tol·o, plen·ig·it·a de plum·oj, sur kiu oni pov·as kuŝ·i:
          kie ili pren·is tia·jn matrac·ojn kaj kusen·eg·ojn? mi  ek·ŝvit·is ;
          mank·as la hejm·a kusen·eg·o (kial tia·j ne ekzist·as ekster Nordio?),
          sed la sof·o plen·e taŭg·as kiel lit·o . {matrac·o}

kap-kusen·o

          {Kusen·o} destin¹·it·a por apog·i la kap·on, ekzempl·e por dorm·o: la
          konsil·ist·oj sid·is en si·aj seĝ·oj kun la mol·aj kap-kusen·oj ;
          subit·e, apud la kap-kusen·o de la ŝajn·e mort·a korp·o aper·is bel·a
          jun·ul·o .

   [artikol-versi⁹·o: 1.35 2023/12/07 19:16:28 ]
     __________________________________________________________________