vidu ankaŭ la klarigojn
lip·/·o

lip·o

   1.
          Mov·ebl·a rand·o de la {buŝ·o} , kiu kovr·as la dent·ojn: konfuz·it·a,
          li nur mord·is la lip·ojn kaj silent·is ; supr·a lip·o; mal·larĝ·aj
          kun·prem·it·aj lip·oj; lepr·ul·o […] ĝis la lip·oj dev·as est·i
          ĉirkaŭ·kovr·it·a ; de la man·oj ĝis lip·oj la sup·' el·verŝ·iĝ·is ; inter
          pokal·o kaj lip·oj pov·as mult·e okaz·i ;  genu+star·iĝ·is antaŭ
          la altar·o kaj al·met·is al la lip·oj la or·an kalik·on ; li kis·e
          al·prem·is si·ajn lip·ojn al la flor·o ; ŝi·aj lip·oj trem·ant·e mov·iĝ·is
          ; dolĉ·e ŝmir·i al iu la lip·ojn (flat·i) ; plen~blov·i la lip·ojn (vd
          dik·a lip·o) .

   2.
          Sam·a part·o de la hom·a kap·o, konsider·at·a kiel serv·ant·a por
          parol·i: li ĉiam hav·as tiu·n vort·on sur la lip·oj; kiu re·ten·as
          si·ajn lip·ojn est·as saĝ·a; kaj pur·an sci·on el·dir·os mi·aj lip·oj ;
          ver+am·aj lip·oj;  ne pek·is per si·aj lip·oj (ne plend·is) ; li
          mut·ig·as la lip·ojn de fid·ind·ul·oj ; ĝoj·as mi·aj lip·oj, kiam mi
          kant·as al Vi ; nur ŝi·aj lip·oj mov·iĝ·ad·is, sed ŝi·an voĉ·on oni ne
          aŭd·is ; venen·o de vipur·o est·as sub ili·aj lip·oj ; la lip·oj de
          pi·ul·o gvid·as mult·ajn ; la unu·a vort·o, kiu el·ir·os el vi·aj lip·oj,
          frap·os kiel mort·ig·a ponard·o la kor·on de vi·aj frat·oj ; kio tra l'
          dent·oj tra·ven·is, tio·n la lip·oj ne re·ten·os ;  unu vort·et·o ne
          trans·paŝ·os ni·ajn lip·ojn ; met·i la fingr·ojn sur la lip·ojn
          (silent·ig·i) ; ŝerc·em·aj lip·oj . {buŝ·o^3} , {lang·o^2}

lip·a

          Rilat·a al lip·o(j): lip·a parol-son·o (= {lip-son·o} ); lip·a
          artikulaci⁽⁺⁾·o; lip·a kult¹·o (formal²·a, ne el·kor·a).

lip-son·o

          {Parol-son·o} en kies artikulaci⁽⁺⁾·o part·o-pren·as unu  ambaŭ lip·oj.

   {lip·a konsonant·o} , {lip·a vokal·o}

lip·a konsonant·o

          {Konsonant·o} {lip·--lip·a}  {lip·--dent·a} .

   {lip-son·o}

lip·--lip·a konsonant·o

          {Konsonant·o} artikulaci⁽⁺⁾·at·a per al·proksim·ig·o de la du lip·oj:
          Esperant·o hav·as 3 lip·--lip·ajn konsonant·ojn: /p/, /b/, /m/.

   {lip-son·o}

lip·--dent·a konsonant·o

          {Konsonant·o} artikulaci⁽⁺⁾·at·a per al·proksim·ig·o de la mal·supr·a lip·o
          al supr·aj dent·oj: Esperant·o hav·as 2 lip·--dent·ajn konsonant·ojn:
          /f/ kaj /v/.

   {lip-son·o}

lip·a vokal·o

          {Vokal·o} artikulaci⁽⁺⁾·at·a per antaŭ·en·ŝov·o kaj rond·ig·o de la lip·oj:
          Esperant·o hav·as 2 lip·ajn vokal·ojn: /o/ kaj /u/.

   {lip-son·o}

lepor-lip·o

          Vertikal·a fend·o en la supr·a lip·o pro plej oft·e de·nask·a mank·o en
          vizaĝ·a ĉel·ar·o: grand+kap·a, lepor-lip·a jun·ul·o .

dik·a lip·o

   1.
          Fanfaron·o: se lip·o dik·iĝ·as, ventr·o mal·dik·iĝ·as .

   2.
          {paŭt⁽⁺⁾·o}

          Rim.: Kontraŭ·e, oni pov·as ankaŭ rezignaci³·e montr·i mal·kontent·on,
          humil·iĝ·on per kun·prem·it·aj lip·oj:  kun·prem·is si·ajn
          mal·dik·ajn lip·ojn .

   [artikol-versi⁹·o: 1.48 2024/02/13 12:37:20 ]
     __________________________________________________________________