vidu ankaŭ la klarigojn
mast·/·o

mast·o

   1.
          Long·a vertikal·a rond·a trab·o, ordinar·e el lign·o, de kiu oni
          pend·ig·as la vel·ojn de ŝip·o: dorm·ant·o sur la supr·o de mast·o ; ili
          jam ne al·fortik·ig·as la mast·on, ne streĉ·as la vel·on ; fum-tub·oj
          kaj mast·oj de l’ vapor-ŝip·oj .

   2.
          Simil·a stang·eg·o star·ig·it·a por divers·aj cel·oj: la strat·o est·is
          ornam·it·a per mast·oj kun flag·oj; grimp³-mast·o; telefon¹-mast·o ; sur
          la tegment·oj star·is mast·oj kun long·aj metal·aj stang·oj lig·it·aj
          per kabl¹·oj: televid⁸-anten¹·oj ; ni vid·is rost·it·an tur-falk·on en
          mast·o de alt+tensi⁽⁺⁾·a kondukt⁽⁺⁾-line⁽⁺⁾·o . {fost·o}

mast·ar·o

          Ĉiu·j mast·oj de ŝip·o: {bum⁽⁺⁾·o} est·as spec·o de mast·o, ekster·e
          el·star·ant·a, okaz·e al·don·it·a al la regul·a mast·ar·o .

antaŭ·a mast·o, antaŭ·mast·o, front-mast·o

          Antaŭ·a {mast·o} , la unu·a, kalkul·ant·e de la pru⁽⁺⁾·o.

mez·a mast·o, ĉef·mast·o, grand·a mast·o

          Unu el {mast·oj} , situ⁸·ant·aj mez·e de ŝip·o, kiu ne est·as
          front-mast·o kaj post·mast·o: la ĉef·a mast·o romp·iĝ·is en la mez·o .

post·mast·o, kruc-mast·o

          Mal·antaŭ·a, poŭp⁽⁺⁾·a {mast·o} : la vapor-ŝip·o port·as […] sur la antaŭ·a
          mast·o la standard·on de Bremen⁽⁺⁾·o, blank·a-ruĝ·an, sur la mez·a mast·o
          la standard·on de la nord·--german·a  , […] kaj sur la
          kruc-mast·o la standard·on de la german·a poŝt·o .

top⁽⁺⁾-mast·o

          {Mast·o} , kiu est·as super la {top⁽⁺⁾·o} .

   [artikol-versi⁹·o: 1.39 2024/01/25 20:10:35 ]
     __________________________________________________________________