vidu ankaŭ la klarigojn
mediokr⁽⁺⁾·/·a

mediokr⁽⁺⁾·a

          Mez·aĉ·a, mal·bril·a: oni nur sci·is, ke li est·is iom mediokr⁽⁺⁾·a
          ofic·ist·o, ke li rid·as, ke li fum·as, kaj ke foj·e li far·is
          mal·dec·aĵ·ojn ; la aŭtor·o el·forĝ·as mond·on plen·an de mal·riĉ·o kaj
          mediokr⁽⁺⁾·o .

mediokr⁽⁺⁾·ul·o

          Mal·bril·a, mez·aĉ·a hom·o; {averaĝ⁽⁺⁾·ul·o} : li skrib·as nek por naiv·aj
          klub·an·oj ie en perd·it·a vilaĝ·o, nek por ŝajn-prud⁽⁺⁾·aj mediokr⁽⁺⁾·ul·oj .

   [artikol-versi⁹·o: 1.7 2024/01/25 20:10:35 ]
     __________________________________________________________________