vidu ankaŭ la klarigojn
mensog·/·i

mensog·i

          (x)
          Intenc·e dir·i mal·ver·aĵ·on: ne mensog·u, kaj ne tromp·u unu ali·an ;
          ŝi sci·is, ke la spegul·o neniam mensog·as ; li mensog·is, kiam li
          dir·is, ke mi est·as jun·a kaj san·a ; mi mensog·is, kio·n ajn mi
          dir·is ; li ne cert·e sci·is, ĉu li mensog·as,  dir·as la ver·on ;
           , mi·a anĝel·o, mi ne pov·as mensog·i, kiam mi vid·as vi·an
          vizaĝ·on ; fals·i deklar¹·ojn, tromp·i haven·ajn instanc²·ojn, mensog·i
          kurs¹·ojn […] kompar·e kun ili tradici¹·a mar+rab·ist·o est·as ja nobel·o
          ; ni pov·as mensog·i io·n al la hom·oj, mi rakont·os pli mult·e
          sur·voj·e ; li mensog·as maŝin·e ; mensog·as kiel kalendar¹·o, kiel
          gazet·o, kiel funebr·a parol·o ; por glat·e mensog·i, oni sprit·on
          bezon·as ; kiu vol·as mensog·i, dev·as bon·e memor·i ; esper·o log·as,
          esper·o mensog·as . {blag⁽⁺⁾·i} , {bluf⁹·i} , {ĉarlatan·i} , {fals·i} ,
          {mistifik⁸·i} , {ŝajn·ig·i} , {tromp·i}

mensog·o

          Intenc·e dir·it·a mal {ver·aĵ·o} por tromp·i iu·n: vi tromp·as mi·n kaj
          dir·as al mi mensog·ojn ; amas·e dis·met·at·aj mensog·oj kaj kalumni·oj
          art·e kre·as terur·an mal·am·on inter unu·j gent·oj kaj ali·aj ; ŝi
          vol·is sav·i per mensog·o la vir·on, kiu·n ŝi am·as ; en la burĝ·aj
          gazet·oj kaj libr·oj est·as nur mensog·oj . por vend·ist·o mensog·o
          est·as neces·a apog·o ; mensog·o mal·proksim·en ne konduk·as . {blag⁽⁺⁾·o}
          , {kalumni·o} , {mistifik⁸·o}

mensog·a

          Baz¹·it·a sur mensog·o  prezent·ant·a mensog·on: mensog·a atest·ant·o ;
          ne atent·u mensog·ajn vort·ojn ; [la] profet·oj […] far·as al ili
          mensog·ajn antaŭ·dir·ojn ; sign·oj de mensog·aj ŝi·aj larm·oj ; ni·a
          asert¹·o est·as naiv·e-mensog·a ; sen mensog·a rekomend·o ne ir·os la
          vend·o . {hipokrit·a} , {tromp·a}

mensog·em·a

          Volont·e dir·ant·a intenc·ajn mal·ver·aĵ·ojn: mensog·em·a lang·o ; la
          hom·oj ĉiam […] est·is mensog·em·aj, perfid·em·aj, mal·dank·em·aj ;
          fi·negoc·ist·oj, mensog·em·aj episkop·oj, naci·em·aj general·oj kaj ali·aj
          alt+rang·ul·oj . {honest·a^1} , {ver·em·a}

mensog·ul·o, mensog·ist·o

          Hom·o, kiu oft·e dir·as intenc·ajn mal·ver·aĵ·ojn: li est·as mensog·ist·o
          kaj mal·nobl·ul·o ; ili jam en la tut·a urb·o est·as kon·at·aj kiel
          mensog·ist·oj ; sorĉ·ist·oj kaj idol·an·oj kaj ĉiu·j mensog·ul·oj, ili·a
          lot·aĵ·o est·os […] brul·ant·a per fajr·o kaj sulfur·o ; gent·o de
          mensog·ul·oj! ek·kri·is la tajlor·o, unu sam·e sen·di·a kaj mal·zorg·a,
          kiel ali·a ! li hont·is, ke li ŝajn·is mensog·ul·o, kaj la parenc·oj
          pri·rid·is li·n ;  kaj  salut·is si·an amik·on, kaj
          re·plen·ig·int·e la glas·ojn, toast⁽⁺⁾·is la san·on dela plej grand·a
          mensog·ist·o en la mond·o“ . {ĉarlatan·o} , {tromp·ist·o}

   [artikol-versi⁹·o: 1.113 2024/01/25 20:10:36 ]
     __________________________________________________________________