vidu ankaŭ la klarigojn
mez·/·o

mez·o

   1.
          Punkt·o pli mal·pli egal+distanc¹·a de la ekster·aj lim·oj de io, en
          spac·o  temp·o: la ĉef·a mast·o romp·iĝ·is en la mez·o ; la Etern·ul·o
          el·kresk·ig·is […] la arb·on de viv·o en la mez·o de la ĝarden·o ; en
          la mez·o de la nokt·o ; li ven·ig·is la vin·ist·estr·on […] en la mez·on
          de si·aj serv·ant·oj ; la Izrael-id·oj ek·ir·is tra la mez·o de la mar·o
          ; la apertur⁶·o de la tunik²·o est·is en la mez·o ; en la mez·o de la
          re·ven·a voj·o li ek·sent·is lac·iĝ·on ; tio okaz·is iam en la mez·o de
          vintr·o ; la ĉiel·o est·is ankoraŭ iom·et·e blu·a en la mez·o ; [li]
          star·as en la mez·o de la cirkl⁸·o ; ni ven·is al vi, Uson⁹·an·oj,
          precip·e por pas·ig·i en vi·a mez·o ; ĉiu·j grand·aj urb·oj […] posed·as
          en si·a mez·o ia·n nombr·on da vir·oj divers+aĝ·aj, kiu·j hav·as perfekt·e
          fiks¹·it·an kaj larĝ·e fam·an reputaci¹·on . {centr·o} , {inter} ,
          {kern·o} , {sin⁸·o}

   2.
          Tio, kio est·as egal·e mal·proksim·a de kontraŭ·aj ekstrem·aj grad·oj:
          kie dev·as est·i la ĝust·a mez·o inter pigr⁽⁺⁾·ec·o kaj pur·em·o ; miks·it·a
          metod¹·o, kiu trov·iĝ·as ie en la mez·o inter la gramatik·a kaj rekt·a
          ; verk·i aranĝ·ojn est·as iel en la mez·o: mi pov·as plan·i temp·on por
          tio, sed sen garanti·o ke mi sukces·os far·i io·n valor·an ; Evit·u
          flam·an mez·on de la am·o, ⫽ Atak·on kaj atenc·on de dezir·o !
          {ekvilibr²·o} , ĝust·a {mezur·o^4}

   3.

        a)
                (de {strek·o} ) {Punkt·o} de ĝi egal+distanc¹·a de ĝi·aj du
                {rand·oj} : la du strek·oj, kiu·j lig·as la mez·on al la rand·oj
                de la original¹·a strek·o, est·as {egal·aj} .

        b)
                (de {punkt·o-par·o} en {afin⁽⁺⁾·a spac·o} ) La {pez·o-centr·o} kun
                egal·aj koeficient¹·oj de la du punkt·oj.

mez·a

   1.
          Est·ant·a en la mez·o: mez·a paŭz·o ; li far·is mez·an rigl·il·on, kiu
          ŝov·iĝ·is mez·e de la tabul·oj de unu fin·o ĝis la ali·a ; per ŝtup·ar·o
          oni pov·is supr·en~ir·i en la mez·an galeri·on ; la mal·supr·aj kaj
          mez·aj part·oj de la konstru·aĵ·o ; en la komenc·o de la mez·a
          nokt·o-gard·o, kiam ĵus star·iĝ·is la gard·ist·oj ; la inter·parol·ad·o
          ek·tuŝ·is ankaŭ la epok·on de la mez·aj jar-cent·oj ; la procesi¹·o ir·is
          de Nil⁽⁺⁾·o al la mont·oj, tra la mez·a voj·o ; ili ven·is en grand·an
          salon·on kun mult·aj benk·oj ambaŭ·flank·e de mez·a tra·ir·ej·o ; la
          vapor-ŝip·o […] sur la mez·a mast·o la standard·on de la nord·--german·a
           ; li hav·ig·is grand·an mur-kart·on pri mez·a Eŭrop·o ;
          parol·ant·e pri infan·oj, best·oj kaj objekt·oj, kies natur·an seks·on
          ni ne sci·as, ni vol·e-ne-vol·e (sen ia ofend·a intenc·o) uz·as
          pronom·on mez·an interlikajŝi“ – la vort·onĝi“ ; mez·a son·o
          inter ‚a‘ kaj ‚o‘ ; se la orator¹·o ne kon·as la ej·on, li nepr·e
          dev·as komenc·i per mez·a ton·o ; la mez·aj registr·oj est·as bariton¹·o
          ĉe vir·oj kaj mez·o-sopran·o ĉe vir·in·oj ;  turn·is si·an
          mez·an fingr·on ; ĉe mez·aj ŝtat+lern·ej·oj li far·iĝ·is instru·ist·o de
          geografi·o ; en jezuit¹·aj mez·aj lern·ej·oj (kolegi¹·oj), la klas·oj
          est·is nom·at·aj laŭ ĉef·a instru·at·a latin⁽⁺⁾·a objekt·o: gramatik·o,
          sintaks¹·o, poezi¹·o, retorik¹·o . {inter·a} , {trans·ir·a} . {pont·o} .

   2.
          {Averaĝ⁽⁺⁾·a} : [li] ne est·as grand·a, sed li ne est·as ankaŭ
          mal·grand·a: li est·as de mez·a kresk·o ; kun mez·a rapid·ec·o ; vir·in·o
          de mez·a ·o ; la mez·a normal¹·a plen+kresk·ul·o posed·as inter 35 000
          kaj 70 000 vort·ojn ! ĉi tiu kamp·ar·an·o est·as pli ol mez·a ; oni
          tut·e ne pov·us trov·i, laŭ la sam·a metod¹·o, la mez·an inteligent¹·ec·on
           kler·ec·on de la publik·o ; mez+kvalit¹·a brand·o .

mez·um·i

   (tr)

          Kalkul·i mez-nombr·on: ni mez·um·is laŭ du manier·oj: la unu·an foj·on
          ni util·ig·is la procent·ajn cifer·ojn por averaĝ⁽⁺⁾·ad·o, la du·an foj·on
          la absolut·ajn nombr·ojn .

mez·um·o

          {Mez-nombr·o} : en la jar·o 2000 la mez·um·a salajr·o en Pol-land·o
          ating·is 480 uson⁹·ajn dolar¹·ojn .

antaŭ·tag-mez·o

          La part·o de la tag·o antaŭ la tag-mez·o: est·is dimanĉ·a
          antaŭ·tag-mez·o, kaj la veter·o est·is bel·a ; la mort·int·o est·is jam
          el·met·it·a, ĉar en tiu antaŭ·tag-mez·o dev·is okaz·i la en·ter·ig·o ;
          antaŭ·tag-mez·e mi sukces·is dorm·i unu hor·on sur la river+bord·aj
          ripoz-lit·oj ; la antaŭ·tag-mez·a trafik⁴·o ĝeneral¹·e hav·as elegant¹·an
          karakter·on . {diurn⁽⁺⁾·o} {maten·o}

          Rim.: De·pend·e de la kultur¹·o antaŭ·tag-mez·o pov·as hav·i divers·ajn
          komenc·ojn: ĝi pov·as ampleks·i la tut·an temp·on inter nokt·o-mez·o kaj
          tag-mez·o; en ali·aj kultur¹·oj ĝi est·as sam+signif·a kun la maten·o,
          sed oft·e ĝi simpl·e komenc·iĝ·as sam+temp·e kun la tag·a labor·o,
          sekv·ant·e la maten·on.

mez+mez·a

          En la ekzakt⁴·a mez·o: li est·is traf·it·a mez+mez·e per la ri~post·o .

nokt·o-mez·o

          Mez·o de la nokt·o: la unu·a bat·o de nokt·o-mez·o son·is, kiam ŝi
          pens·is, ke est·as apenaŭ la dek+unu·a hor·o . {diurn⁽⁺⁾·o}

post·tag-mez·o

          La part·o de la tag·o sekv·ant·a la tag-mez·on: est·is varm·a aŭtun·a
          post·tag-mez·o, kaj fort·a pluv·o est·is fal·int·a ; mal·fru·e post·tag-mez·e
          far·iĝ·is silent·e ; re·ven·int·e de la post·tag-mez·a vetur·o, li
          vesper-manĝ·is ; mi dev·us far·i raport·on […], unu·e mi dev·is atend·i
          dum la tut·a antaŭ·tag-mez·o, post·e oni ferm·is, ankaŭ post·tag-mez·e ne
          ven·is mi·a vic·o . {diurn⁽⁺⁾·o}

tag-mez·o

          Mez·o de la hel·a tag·o, kiam la sun·o est·as plej alt·e super la
          horizont¹·o: [ili] vok·ad·is al la nom·o de  de la maten·o ĝis
          la tag-mez·o ; kiam pas·is la tag-mez·o, ili ĉiam ankoraŭ farad⁽⁺⁾·is la
          ceremoni¹·ojn ; ĉe la plej fort·a tag+mez·a sun·o ; vesper·e kaj maten·e
          kaj tag+mez·e mi plend·as kaj ĝem·as ; {diurn⁽⁺⁾·o}

mez·e de, mez·e en, mez·e inter, en la mez·o de

   (prepozici·aĵ·o)

   1.
          En lok·o  moment·o egal+distanc¹·a de ekstrem·aĵ·oj: mez·e de la
          nokt·o.

   2.
          En lok·o, kie oni est·as ĉiu+flank·e ĉirkaŭ·at·a: mez·e de la nebul·o;
          mez·e en la akv·o; mez·en en la buked·on oni en·met·ad·is kandel·on; la
          Etern·ul·o parol·is al ili el mez·e de la fajr·o; li fal·ig·is ĉio·n
          mez·en de ili·a tend·ar·o; ne met·u ili·an nombr·on mez·en de la
          Izrael-id·oj; halt·i mez·e dum la danc·o; mez·e inter la mal·amik·oj.

   [artikol-versi⁹·o: 1.147 2024/01/25 20:10:37 ]
     __________________________________________________________________