vidu ankaŭ la klarigojn
morgaŭ

morgaŭ

   (adverb·o)

   1.
          En la tag·o tuj ven·ont·a post la hodiaŭ·a: morgaŭ fru·e vi lev·iĝ·os,
          por ir·i vi·an voj·on ; vi ne sci·as, kio morgaŭ okaz·os ; ven·u al mi
          morgaŭ en ĉi tiu (sam·a) temp·o ; li·a sankt·ec·o, hodiaŭ sever·a,
          morgaŭ pardon·os al ili, se ili humil·iĝ·os ; morgaŭ est·as la am·at·a
          tag·o de mal·labor·ul·oj .

   2.
          Est·ont·e: bel·ec·o hodiaŭ est·as, morgaŭ ne rest·as ; hodiaŭ fort·o,
          morgaŭ mort·o ; ĉiu morgaŭ hav·as si·an zorg·on ; vi ĉiam promes·as
          al mi nur morgaŭ·aĵ·ojn.

morgaŭ·a

          Okaz·ont·a morgaŭ: ĉu vi ĉe·est·os la morgaŭ·an fest·on? la morgaŭ·a
          kun·sid·o ;  ne vid·i la morgaŭ·an sun·on ; la morgaŭ·an (post·an)
          tag·on la pli mal·jun·a dir·is al la pli jun·a: jen mi kuŝ·is hieraŭ ;
          la morgaŭ·an tag·on li maten·e lev·iĝ·is ; ne fanfaron·u pri la
          morgaŭ·a tag·o, ĉar vi ne sci·as, kio·n nask·os la tag·o ; ne bedaŭr·u
          hieraŭ·an, ne atend·u morgaŭ·an, ne for·las·u hodiaŭ·an ; trov·iĝ·u dum
          la morgaŭ·a maten·o en la iam·a apartament³·o de fraŭl-in·o de Savinako
          .

morgaŭ·o

          {Post·a tag·o} : mi vizit·os li·n la morgaŭ·on post li·a re·ven·o; kie
          est·as la hom·o trankvil·a pri si·a sort·o, kiu ne mal·lev·ant·e la
          okul·ojn pov·us rigard·i la morgaŭ·on? ; manĝ·u kaj trink·u, […] ĉar
          oni ne sci·as, ĉu ni ĝis·viv·os la morgaŭ·on !

post·morgaŭ

          En la du·a tag·o post la hodiaŭ·a: hieraŭ est·is vendred·o, kaj
          post·morgaŭ est·os lund·o ; mi dev·as ir·ad·i hodiaŭ kaj morgaŭ kaj
          post·morgaŭ ; mi re·vid·os vi·n nur post·morgaŭ .

   [artikol-versi⁹·o: 1.40 2024/01/26 19:05:53 ]
     __________________________________________________________________