vidu ankaŭ la klarigojn
okult²·/·a

okult²·a

          Rilat·a al mister·aj fenomen¹·oj, kiu·jn kelk·aj hom·oj opini·as
          super·natur·aj, kaj kies majstr·ad·on proviz·as part·e sekret·aj art·oj
          (magi·o, astrologi¹·o, el·vok·ad·o de mort·int·oj...): promes·on pri
          okult²·aj pov·oj (telepati⁹·o, klar+vid·ec·o, klar+aŭd·ec·o, prekogno,
          aŭgur⁶·ad·o), ŝi ne plen·um·as.

okult²·ism·o

          Esplor·ad·o, instru·ad·o, stud¹·o pri okult²·aj fenomen¹·oj {spirit·ism·o} .

okult²·ist·o

          Esplor·ant·o  praktik·ant·o de okult²·aj art·oj: Nu, jen plen·e
          frenez·a plan-lingv·o de iu pol·a okul·ist·o.  ĉu optik¹·ist·o?  ĉu
          okult²·ist·o?

   [artikol-versi⁹·o: 1.24 2024/01/30 16:09:26 ]
     __________________________________________________________________