vidu ankaŭ la klarigojn
ol

ol

   Konjunkci·o esprim·ant·a diferenc·on ĉe kompar·o

   1.
          por en·konduk·i la du·an sam+natur·an kompar·at·aĵ·on: ŝi·a pli jun·a
          frat·in·o est·as ja pli bel·a ol ŝi ; [ĉe] la fin·o de la histori·o,
          ni sci·os pli mult·e ol ĉe la komenc·o ; ne rest·is pli ol kvin×dek
          rajd·ist·oj ; [li] hav·is la ·on de mal·pli ol du×dek jar·oj ; [li
          est·as] ne general·o, sed ne mal·pli valor·as ol general·o ; ia+foj·e
          la kuraĝ·o valor·as pli mult·e ol la prudent·o ; kiu nenio·n tim·as
          est·as ne mal·pli potenc·a ol tiu, kiu·n ĉiu tim·as ; li pov·as ven·i
          ne pli fru·e, ol en la nokt·o ; pli bon·a pan·o sen buter·o ol kuk·o
          sen liber·o ; pli feliĉ·a est·as don·ant·o ol pren·ant·o .

          Rim.: Oni vid·as, ke la kompar·at·aĵ·o, kiu sekv·as la konjunkci·on
          _ol_, hav·as ĉiam la sam·an form·on kiel tiu, al kiu ĝi rilat·as
          (substantiv·o, adjektiv·o, infinitiv²·o, kc). Ĝi hav·as konsekvenc·e
          ankaŭ sam·an kaz·on: li vi·n am·as pli ol ĉiu·jn (oni kompar·as la
          am·on al vi kaj al ĉiu·j) ; li vi·n am·as pli ol ĉiu·j (oni kompar·as
          la am·on de _li_ kaj de ĉiu·j); vi vid·is iu·n ali·an _ol mi·n_ (la
          objekt·aol“, „ne mi·n vi vid·is“); vi vid·is iu·n ali·an _ol mi_ (la
          subjekt·aol“, „_vi_ vid·is unu hom·on, kaj _mi_ vid·is ali·an
          hom·on“).

   2.
          por en·konduk·i fraz¹·on kun subjunkci⁽⁺⁾·o, kutim·e per _ol kiam, ol
          kiel, ol kiom, ol se_, laŭ tio, ĉu ĝi hav·as temp·an, manier·an,
          mezur·an  kondiĉ·an senc·on: ne mal·lig·u ĝi·n pli fru·e, ol kiam la
          reĝ·id·in·o demand·os pri la objekt·o ; tio est·as pli ol kiom mi
          pov·is sonĝ·i ; ŝi al·naĝ·ad·is mult·e pli proksim·e […], ol kiel
          kuraĝ·us iu ali·a ; est·us pli bon·e por vi, se unu el vi·aj membr·oj
          pere·us, ol se vi·a tut·a korp·o est·us ĵet·it·a en  n ; mi
          hav·as pli bon·ajn okul·ojn, ol kiel oni pens·as ; pli grand·a est·as
          mi·a pun·o, ol kiom mi pov·os el·port·i ; ĝi ĉes·os bat·i ne pli fru·e,
          ol kiam vi dir·os: baston·o, en la sak·on ! ŝat·i ili·n pli alt·e, ol
          kiom ili merit·as ; „si·amontr·as pli grand·an intim·ec·on […]. ol
          kiom montr·as la vort·oĝi·a“ ; tra·glit·as pli da mal·lum·aj nub·oj,
          ol kiom la nord·o sci·as ; nenio pli grand·an mizer·on prezent·as, ol
          se san·o mank·as kaj ŝuld·oj turment·as .

          Rim.: Okaz·e tamen sufiĉ·as la simpl·a _ol_: ĝi daŭr·is long·epli
          long·e ol mi kred·is ; ekzist·as en ĉiel·o kaj sur ter·o pli da
          afer·oj, ol en la lern·ej·oj instru·as filozof¹·oj.

   3.
          por en·konduk·i okaz·on  ebl·on, kiu·n oni prefer·as al la antaŭ·a
          laŭ prefer·o, laŭ temp·o ktp: mi prefer·as ĉirkaŭ·mord·i de mal·sat·o
          mi·ajn mal·jun·ajn ost·ojn […], ol ( {anstataŭ} ) per mort·ig·o akir·i
          viv·on en riĉ·ec·o ! ili ebl·e elekt·os ali·an solv·on, ol (anstataŭ
          tiu·n, kiu·n) ni elekt·is ; la esprim·onne jam“ […] signif·as io·n
          tut·e ali·an oljam ne“ ; ŝi est·is tut·e ali·a, ol kiel  ŝi·n
          imag·is al si ; antaŭ ol (antaŭ {kiam} ) vi ven·os al mi, li dir·os
          al mi la ver·on ; li·a mien·o ŝanĝ·iĝ·is  pli·e post ol (post kiam)
          li leg·is la pergamen·on .

   [artikol-versi⁹·o: 1.102 2023/10/20 13:11:47 ]
     __________________________________________________________________