vidu ankaŭ la klarigojn
-os

-os

          Verb·a fin·aĵ·o de la futur⁽⁺⁾·o, uz·at·a:

        a)
                kiam oni parol·as pri est·ont·a okaz·o: mi akompan·os vi·n al la
                nov·a loĝ·ej·o, […] mi tuj vok·os vetur·il·on ; [li] for·las·os
                si·an patr·on kaj si·an patr·in·on, kaj al·iĝ·os al si·a edz·in·o ;
                al farun·' mal·bon+spec·a ne help·os la spic·o ; ankaŭ la lup·on
                ating·os la sort·o ;

        b)
                por rilat·ig·i okaz·on, al ali·a pli fru·a: mi decid·is, antaŭ
                ol la tut·a verk·o pov·os est·i el·don·it·a, el·don·i almenaŭ
                apart·e la part·on Esperant·an .

   [artikol-versi⁹·o: 1.3 2018/11/17 12:10:21 ]
     __________________________________________________________________