vidu ankaŭ la klarigojn
osced·/·i

osced·i

   (ntr)

   1.
          Mal·ferm·i la buŝ·on per spasm²·a mov·o de ek·spir·o, sekv·it·a de long·a
          el·spir·o, kaŭz·it·a de {dorm·em·o} , mal·sat·o, {lac·iĝ·o}  {enu·o} : la
          kat·o […] vek·iĝ·is kaj osced·is post la dolĉ·a dorm·o ; la princ·o
          osced·is kaj ĉirkaŭ·rigard·ant·e per enu·aj okul·oj, li dir·is al si
          […] ; en la dezert·o osced·is la hien¹·oj kaj ŝakal·oj, kaj la
          dorm·et·ant·a leon·o streĉ·is si·ajn potenc·ajn membr·ojn ; [ŝi] ek·leg·is
          dek lini·ojn kaj lac·e jam osced·is ; tiu·j enu·ig·aj deklinaci·oj kaj
          konjugaci·oj, super kiu·j […] ĉiu+tag·e osced·as mil·oj da infan·oj .

   2.
          Montr·i vast·an mal·ferm·aĵ·on, mal·plen·on; {faŭk·i} : la grand·a staci·o
          osced·is pro la mal·plen·o ; mizer·aj garb·ej·oj […] kun osced·ant·aj
          (mal·ferm·it·aj) pord·eg·oj ; osced·ant·a abism¹·o inter hav·ul·oj kaj
          sen·hav·ul·oj .

   [artikol-versi⁹·o: 1.31 2024/01/30 16:09:26 ]
     __________________________________________________________________