vidu ankaŭ la klarigojn
pantofl·/·o

pantofl·o

          Hejm·a {pied-vest·o} , mal·pez·a kaj oportun·a, ne ating·ant·a la
          maleol·ojn: li kur·is tiel rapid·e, ke unu pantofl·o de·salt·is ;
          mal·jun·a reĝ·o, en nokt·a rob²·o kaj brod·it·aj pantofl·oj ; li met·is la
          pied·ojn en kares·e loz⁽⁺⁾·ajn pantofl·ojn el blu·a ŝam·o . {babuŝ⁽⁺⁾·o} ,
          {sandal¹·o} , {zori⁽⁺⁾·o}

pantofl·i

          {Ir·i} en pantofl·oj, ordinar·e apenaŭ lev·ant·e la pied·ojn: tir·e
          pantofl·is la lac·aj paŝ·oj ; ŝi pantofl·is kuir·ej·en ; la ·ul·in·o
          el·lit·iĝ·is kaj ĉagren·e pantofl·is al la komod·o . {pland·i,
          pland·um·i}

   [artikol-versi⁹·o: 1.27 2024/01/22 12:43:29 ]
     __________________________________________________________________