vidu ankaŭ la klarigojn
paradiz·/·o

paradiz·o

   1.
          Lok·o ĉiel·a, kie just·ul·oj ĝu·as post mort·o etern·an feliĉ·on: ver·e
          mi dir·as al vi: Hodiaŭ vi est·os kun mi en Paradiz·o .

   2.
          {eden¹·o}

   3.
          Agrabl·eg·a lok·o: la nokt·o est·as varm·et·a kaj dolĉ·a, kiel nokt·o en
          la paradiz·o .

impost¹-paradiz·o

          Regn·o  provinc·o, kiu per tre mal·alt·aj impost¹·oj instig·as riĉ·ajn
          hom·ojn  kompani¹·ojn al instal²·iĝ·o: bank¹·oj kiu·j labor·as kun
          impost¹-paradiz·oj .

paradiz-lud·o

          {Lud·o} en kiu oni, star·ant·e sur unu pied·o, puŝ·as ŝton·et·on tra
          fak·oj sur·ter·e desegn·it·aj ĝis la last·a, krom·nom·at·a paradiz·o: mi
          rimark·ig·is al ŝi, ke la plank·o-kahel·oj memor·ig·as mi·n pri la
          paradiz-lud·o, kaj tiel ek·is konversaci³·o pri infan-lud·oj. .
          {faks⁽⁺⁾+lat⁴·a lud·o}

   [artikol-versi⁹·o: 1.33 2023/10/20 14:25:19 ]
     __________________________________________________________________