vidu ankaŭ la klarigojn
pavim·/·o

pavim·o

          {Teg·aĵ·o} el ŝton·o, lign·o, bitum¹·o ks etend·it·a sur ter·o de strat·o,
          vestibl·o...: j ili ek·genu·is vizaĝ-al·ter·e sur la pavim·o,
          ador+klin·iĝ·is ; la pavim·o de la ekster·a kort·o ; li·a pied·o trov·is
          sur la strat·o nenio·n krom ŝlim·o kaj marĉ·o, ĉar en tiu temp·o ne
          ekzist·is ankoraŭ ŝton·a pavim·o ; la plank·o en la ĉambr·oj
          prezent·is du·on·e dis·fos·it·an pavim·on el brik·oj ; ĉu vi iam vid·is
          pavim-bat·il·on? tio·n, kio·n la pavim·ist·oj […] uz·as por la
          bat-eben·ig·o de la ŝton·a pavim·o ; asfalt¹·aj pavim·oj ; brik·a pavim·o
          ; la pavim·o konsist·is el ne·grand·aj pli mal·pli rond·aj ŝton·oj .
          {mozaik²·o}

pavim·i

   (tr)

          {Teg·i} per pavim·o: la en·ir·o konduk·is tra pavim·it·a vestibl·o ; li
          prefer·e rest·ad·is ĉi tie ĉe la kamp·ar·an·oj ol […] pavim·i strat·ojn
          en Alĝer⁽⁺⁾·o ; strat·o tri×dek paŝ·ojn larĝ·a, […] pavim·it·a per plat·aj
          ŝton·oj ; la plank·o de la hal·o est·is pavim·it·a per lert·e
          kun·met·it·aj plat·oj kun desegn·aĵ·oj, jen geometri¹·aj, jen arabesk²·aj
          ; ili ir·is kun·e sur teras·on, pavim·it·an per alabastr¹·o ; la unu·a
          mond-milit·o […] pavim·is la voj·on por  ; per promes·oj
          est·as pavim·it·a la infer·o .

pavim·er·o

          Ĉiu apart·a {pec·o} konsist·ig·ant·a pavim·on: Pilat⁽⁺⁾·o si·n turn·is kaj
          ir·is […] re·en sen rigard·i io·n ajn krom la divers+kolor·ajn
          pavim·er·ojn, por ne mis·paŝ·i ; ŝi·aj sandal¹·oj for·klak³·is sur la
          pavim·er·oj de la kort·o ; teror⁽⁺⁾·ist·oj […] arm·it·aj ĉie sur·lok·e per
          baston·oj kaj pavim·er·oj .

   [artikol-versi⁹·o: 1.27 2023/10/20 14:25:20 ]
     __________________________________________________________________