vidu ankaŭ la klarigojn
pek·/·i

pek·i

   (ntr)

   1.
          Mal·observ·i religi·an  moral¹·an leĝ·on: tiu popol·o pek·is per
          grand·a pek·o kaj far·is al si or·ajn di·ojn ; al hom·o, pek·int·a
          sen·intenc·e, Di·o facil·e pardon·as ; pek·int·o pent·as, koler·o
          silent·as ; kontraŭ pek·o predik·u, sed pek·int·on pardon·u; laŭ la
          urb·a polic·estr·o, la cigan¹·oj ĉiel pek·is, krom pri·rab·i bank¹·on .
          {krim·i} , {kulp·i}

   2.
          Mal·observ·i regul·on de dec·ec·o, scienc·o, art·o kc: pek·i kontraŭ la
          logik¹·o ; pek·i kontraŭ la gramatik·o, la ver·ec·o; tiu·j form·oj pek·as
          kontraŭ la princip·o de inter·naci·ec·o; mi pek·is kontraŭ unu el la
          fer·aj princip·oj de ĵurnal·ism·o: neniam asert¹·u ke io okaz·is antaŭ
          ol ĝi ver·e okaz·is . {erar·i} , {mal·korekt·a}

pek·o

   1.
          Mal·observ·o pri religi·a  moral¹·a leĝ·o: ne ekzist·as hom·o, kiu ne
          hav·us ia·jn pek·ojn ; de pek·o kaj mizer·o est·as plen·a la ter·o ; por
          pek·o sen·konsci·a pun·o nenia ; mal·modest·ec·o est·as patr·in·o de ĉiu·j
          pek·oj ; pek·e akir·it·a ne est·as profit·a ; pek·o mal·nov·a perd·as
          pek·ec·on ; hom·oj kulp·ig·as ali·ul·ojn pro propr·aj erar·oj kaj pek·oj .

   2.
          Mal·observ·o pri ia regul·o: [en tia uz·o] mi neniel pov·us vid·i […]
          pek·on kontraŭ la regul·oj […] de ni·a lingv·o .

pek·em·a

          Kiu facil·e, oft·e pek·as: kiu est·as pli pek·em·a ol tiu, kiu kaŝ·as
          la pruv·ojn ricev·it·ajn de Alah⁽⁺⁾·o ? en malic·an anim·on ne en·ir·as
          saĝ·ec·o, nek loĝ·os en pek·em·a korp·o ; teatr·o est·is vid·it·a kiel io
          pek·em·a kaj la puritan²·oj prov·is tre fort·e mov·i ĝi·n for el si·a
          soci³·o ; la ĉef·a vizi⁶·o de la jud³·ism·o est·as ĝi·a konsider·o de la
          sam+seks·em·o kiel io pek·em·a, ĉar ĝi est·as eksplicite mal·permes·at·a
          en la Tora⁽⁺⁾·o .

pek·ig·i

   (tr)

          Instig·i iu·n al pek·o: li·n pek·ig·is la ali+gent·aj edz·in·oj ; ne
          permes·u al vi·a buŝ·o pek·ig·i vi·an korp·on . {de·log·i} , {mal·virt·ig·i}
          .

pek·ul·o

          Hom·o, kiu pek·ad·as: ĉiu·j impost¹·ist·oj kaj pek·ul·oj al·proksim·iĝ·is al
          li, por aŭskult·i li·n ;  inter pi·ul·oj ne mank·as pek·ul·oj ; li ne
          trem·is kiel pek·ul·o, li sci·is, ke li est·is ĝust·a kred·ant·o ;
          mult·ajimpost¹·o-pek·ul·ojinter·temp·e mem akuz³·is si·n pro pri·fraŭd⁽⁺⁾·o
          de la ŝtat·o je impost¹·oj .

pra·pek·o

          La unu·a pek·o far·e de Adam⁽⁺⁾·o kaj Evo (Genez⁽⁺⁾·o 3): laŭ la katolik¹·a
          teologi¹·o, la pra·pek·o daŭr·e est·as person·a pek·o de ĉiu nov~nask·it·o;
          laŭ la ortodoks²·a teologi¹·o, nov~nask·it·o ne respond·ec·as je tiu pek·o
          (kiu·n ĝi tut·e ne far·is), sed port·as en si mem la psik⁽⁺⁾·o-fizik·ajn
          kaj spirit·ajn sekv·ojn de tiu pra·pek·oni·an de·fal·int·an natur·on ;
          la pra·pek·o de art·e~far·it·ec·o persekut·as ni·an lingv·on ek~de ĝi·a
          nask·iĝ·o .

sen·pek·a

   1.
          Neniel pek·int·a: kiu el vi est·as sen·pek·a, tiu unu·a ĵet·u sur ŝi·n
          ŝton·on ; kvankam la Hebre-in·o est·as tre kulp·a, mi ne vol·as, ke
          sufer·u ŝi·a sen·pek·a id·o ; hom·o sen·pek·a neniam ekzist·is .

   2.
          Tut·e sen·difekt·a, tut·e korekt·a, tut·e konven·a, perfekt·a: sen·pek·a
          ĝentil·ec·o, elokvent·ec·o; la roman¹·o est·as facil·e legat²·a, kun klar·a
          stil·o, kaj la traduk·o est·as sen·pek·a .

sen·pek·ig·i

   (tr)

          Mal·ŝarĝ·i je pek·oj  profan³·ec·o, re·akir·i rit³·an pur·on: kiu ek·tuŝ·is
          la kadavr¹·on de ia hom·o, tiu rest·os mal·pur·a dum sep tag·oj; li
          sen·pek·ig·os si·n per ĝi en la tri·a tag·o kaj en la sep·a tag·o, kaj
          li far·iĝ·os pur·a ; kaj sen·pek·ig·u la altar·on, ofer·ant·e sur ĝi, kaj
          ole·u ĝi·n, por ĝi·n sankt·ig·i .

pekl+iber⁽⁺⁾·ig·i

          Nul·ig·i pek·ojn, mal·ŝarĝ·i je pek·oj: pekl+iber⁽⁺⁾·ig·u Vi·an popol·on
          Izrael, kiu·n Vi liber·ig·is, ho Etern·ul·o, kaj ne kalkul·u sang·on
          sen·kulp·an inter Vi·a popol·o Izrael ; kaj la pastr·o pekl+iber⁽⁺⁾·ig·os
          li·n per la pro·kulp·a vir-ŝaf·o, kaj est·os pardon·it·e al li (
          {pro·pek·a kapr·o} ).

mort·a pek·o, mort-pek·o

   1.
          Grav·a pek·o, kiu pere·ig·as la anim·on de la pek·ul·o (kondamn·ig·as li·n
          al infer·o): ve al tiu·j, kiu·j mort·os en mort·aj pek·oj! .

   2.
          Grav·a, fatal¹·a erar·o  difekt·o: kio est·as pardon·ebl·a al mi, tio
          far·iĝ·as ne·for·ig·ebl·a mort·a pek·o por la nun·temp·ajmarks⁽⁺⁾·ist·oj“,
          kiu·j ne lern·as kaj ne util·ig·as la art·e~far·it·an tut+mond·an lingv·on
          ; la kulmin⁽⁺⁾·an mort-pek·on kontraŭ inter·naci·ec·o la aŭtor·o kred·as
          trov·i ĉe ni rilat·e la uz·on de jen·a surogat⁽⁺⁾·a alfabet·o kun la
          aĉ¹·aĵ·o „x” .

mort·o-merit·a pek·o

   1.
          Krim·o  pek·o pun·end·a per mort·ig·o: se sur kamp·o renkont·os la
          vir·o la fianĉ·ig·it·an jun·ul·in·on, kaj la vir·o ŝi·n kapt·os kaj kuŝ·os
          kun ŝi: tiam oni mort·ig·u sol·e la vir·on […] sed al la jun·ul·in·o
          far·u nenio·n, la jun·ul·in·o ne hav·as mort·o-merit·an pek·on .

   2.
          {Mort·a pek·o^1} : de la mur·oj de la dom·oj lum·is per fajr·aj
          liter·oj la nom·oj de la mort·o-merit·aj pek·oj: mal·humil·ec·o, avar·ec·o,
          drink·em·ec·o, volupt·em·ec·o, ‐ per unu vort·o, la tut·a sep+kolor·a
          ĉiel~ark·o de la mort·o-merit·aj pek·oj ; la sep mort+merit·aj pek·oj .

   [artikol-versi⁹·o: 1.41 2023/10/20 14:25:20 ]
     __________________________________________________________________