vidu ankaŭ la klarigojn
perd·/·i

perd·i

   (tr)
   Ne·vol·e {sen·iĝ·i} je posed·aĵ·o:

   1.
          Ĉes·i posed·i, ne plu hav·i: mi vol·is ŝlos·i la pord·on, sed mi
          perd·is la ŝlos·il·on ; dum la mal·san·o, li perd·is ses kilogram·ojn
          de si·a pez·o; perd·i la voĉ·on, la spir·on, la apetit¹·on, la dorm·an
          ripoz·on, la viv·on, la pacienc·on, si·an feliĉ·on, gaj·ec·on, influ·on,
          fort·on, kuraĝ·on, konsci·on; perd·i la favor·on de iu, la konfid·on
          de iu; perd·i la konfid·on al iu; tie la bord·oj de la river·o
          perd·as si·an rid·ant·an mien·on; tiu argument·o perd·is nun si·an
          valor·on; la lingv·o de tiu temp·o perd·is absolut·e nenio·n el si·a
          valor·o; la entrepren·o perd·as ĉia·n senc·on kaj cel·on.

   2.
          Ne gajn·i io·n, kio·n oni pov·us ek·posed·i: vi ne mult·on perd·os per
          vi·a for·est·o; perd·i la batal·on (est·i venk·it·a); perd·i la lud·on.

   3.
          Van·e uz·i: perd·i la temp·on kant·ant·e; van·e vi perd·is vi·ajn
          vort·ojn. {mal·ŝpar·i}

   4.
          Ne plu vid·i io·n  iu·n mal·aper·ant·an; ne pov·i plu re·trov·i: perd·i
          en la prem·ad·o si·an akompan·ant·on; perd·i iu·n el la okul·oj, el la
          vid·o; sid·i en angul·o perd·it·a en ombr·o; perd·i la voj·on.

   5.
          Ruin·ig·i, mal·sukces·ig·i, neni·ig·i: ni est·as perd·it·aj (tuj
          pere·ont·aj) sen·re·ven·e; ĉio est·as perd·it·a; bon·o far·it·a ne est·os
          perd·it·a; vi est·as perd·it·aj (venk·it·aj). {konsum·iĝ·i} , {mal·aper·i}
          , {pere·i 2}

perd·iĝ·i

   (ntr)

          Mal·aper·i, tiel ke oni ne re·trov·as ĝi·n: perd·iĝ·as per prunt·e~don·o
          amik·o kaj mon·o ; mi·a leter·o perd·iĝ·is; li·a voĉ·o perd·iĝ·is (ne
          est·is aŭd·at·a, rimark·at·a) en la bru·eg·o; el·serĉ·i perd·iĝ·int·an
          ŝaf·on; ili unu·op·e  du·op·e for·las·as la universitat·an kort·on kaj
          perd·iĝ·as en la popol·aj amas·oj; li perd·iĝ·as (perd·as la voj·on,
          forges·as la cel·on) en mal·grav·aj flank·aj afer·oj; ekzist·as
          est·ont·ec·o kaj vi·a esper·o ne perd·iĝ·os; mult·aj sem·oj perd·iĝ·as
          (van·e neni·iĝ·as).

dis·perd·i

   (tr)

          Po~iom·e perd·i ·ojn: tie li dis·perd·is si·an hav·on per diboĉ·a
          viv·ad·o .

for·perd·iĝ·i

   (ntr)

          Mal·proksim·iĝ·i, el·glit·i kaj mal·aper·i: dir·u, pro Di·o, kie·n vi
          for·perd·iĝ·is! ; ni·aj kun·ven·oj for·perd·iĝ·as en la amas·o da ali·aj
          kun·ven·oj.

   [artikol-versi⁹·o: 1.29 2023/10/30 06:32:56 ]
     __________________________________________________________________