vidu ankaŭ la klarigojn
polur·/·o

polur·o

          Surfac⁸·a {bril·o} , ricev·it·a per frot·ad·o: ni nur aĉet·os diamant·ojn
          kiu·j ricev·is si·an polur·on ; [li] kritik·is, postul·ant·e korekt·ojn
           polur·on de kelk·aj vers·oj ; kia pleb⁴·o abomen·a, sen gust·o kaj
          polur·o ! kio·n signif·as tut·a la ĝentil·ec·o, soci³·a polur·o de
          mond·ul·oj ? {apretur⁽⁺⁾·o}

polur·ad·o

          Ag·o {polur·i} : ili est·is [...] interes·it·aj pri la polur·ad·o de la
          gem²·oj ; kegeni¹·o est·as long·a pacienc·o“ […] tio·n montr·is la ses
          jar·oj de sen·ĉes·a polur·ad·o per pro·vad³·o ; pacienc·a labor·o de
          fajl·ad·o kaj daŭr·a vers·o-polur·ad·o .

polur·i

   (tr)

   1.
          {Glat·ig·i} kaj {bril·ig·i} io·n per frot·ad·o: polur·i lign·on, vitr·on,
          marmor·on; ili facet·is kaj polur·is mult·e~kost·ajn ŝton·ojn ; ili
          drink·as  […]  polur-krem·o[n], en·hav·ant·a alkohol¹·on kaj uz·at·a
          por polur·i latun¹·on ktp ; la mal·jun·a reĝ·o las·is polur·i si·an or·an
          kron·on ; granit·aj plat~rok³·oj, kiu·jn […] rabot·is kaj polur·is la
          gigant¹·a glaci·o . {facet·i} , {glace⁽⁺⁾·ig·i} , {ŝlif⁽⁺⁾·i}

   2.
          Perfekt·e {el·labor·i} , pli delikat·ig·i, pli {rafin·i} ; {fajl·i} :
          mi prefer·as […] polur·i tiu·n mal·ben·it·an vers·on de la tri·a strof¹·o
          ; ili polur·as si·an stil·on ; nun li fin-polur·as si·an traduk·on de
          1001 nokt·oj ; las·u li·n en mi·an dom·on, mi li·n polur·os (sever·eg·e
          eduk·os) ; re·polur·i si·ajn batal-lert·ojn .

polur·it·a

   1.
          Kiu·n oni polur·is ĝis glat·ec·o: la mal·glat·aj part·oj de la plat·o
          ten·os ink·on, ne la polur·it·aj .

   2.
          Pri·labor·it·a ĝis kontent·ig·a aspekt¹·o, rafin·it·a, delikat·a: li est·as
          frot·it·a kaj polur·it·a (mult·e spert·int·a) ; oni ne dis·vast·ig·u
          tekst·ojn kolbas·ig·it·ajn en la gugl⁽⁺⁾·a traduk-maŝin·o sen est·i
          polur·it·aj .

ne·polur·it·a

   1.
          Kiu·n oni ne polur·is, kiu rest·as krud·a, rasp·a, mal·glat·a: oft·e li
          est·is port·ant·a […] ne·polur·it·ajn bot·ojn kaj fal·ant·an ĉap·on .

   2.
          Sen·kultur¹·a, en natur·a stat·o, krud·a: ne·polur·it·a hom·o.

   [artikol-versi⁹·o: 1.27 2024/01/21 12:37:17 ]
     __________________________________________________________________