vidu ankaŭ la klarigojn
por

   I.

por

          Prepozici·o sekv·ig·ant·a substantiv·on, adverb·on  infinitiv²·on, kaj
          esprim·ant·a:

        1.
                Cel·on: por kia cel·o? baston·et·o sur kiu oni ten·as plum·on
                por skrib·ad·o est·as plum·ing·o ; la prepar·oj por la ven·ont·a
                kongres·o; vojaĝ·i por plezur·o; ni dir·u tio·n por li·a laŭd·o;
                la rajd-vip·o dir·is ke ĝi neniam krak·as por far·i komplez·on
                al mal·jun·ul·oj sed nur por la honor·o de ne·fianĉ·ig·it·aj ;
                du×dek jar·oj da labor·ad·o por la Esperant·ism·o ; li risk·as
                por la dub·a rezultat·o kuraĝ·e si·an viv·on ; li est·is
                invit·it·a por kant·i; li invit·is mi·n por festen·o; la
                komitat·o don·is permes·on por el·vetur·o; ni dev·as klar·ig·i al
                ni por kio ni kun·ven·as; por kio (kio·n pet·ant·e) vi ven·is al
                mi ?

                Rim.: En tiu senc·o Zamenhof kelk+foj·e preter·las·as la
                prepozici·on antaŭ infinitiv²·o: kiam mi kuŝ·iĝ·as dorm·i; don·is
                al ili manĝ·i kaj trink·i; oni vok·as la bov·on ne festen·i sed
                tren·i . Tiu dir-manier·o est·as mal·oft·a kaj ne imit·ind·a.

        2.
                Destin¹·on, la adapt³·iĝ·on al: tio est·as mi·a kabinet⁵·o por
                labor·o; kamp·o por la eksperiment¹·oj de aeroplan³·oj; glas·o,
                kiu·n oni uz·as por vin·o; kurac·ist·o por vir·in·oj; vest·oj por
                infan·oj; ne est·is akv·o por la popol·o (por trink·i); mi
                hav·as nenio·n por manĝ·i; hav·i mult·on, pli bon·an por far·i ;
                ne hav·i la temp·on por lud·i; est·as la hor·o por lev·iĝ·o el
                dorm·o ; ĉu vi opini·as mi·n kapabl·a por tiu mal·nobl·a ag·ad·o?
                bomb²·o sufiĉ·a por eksplod·ig·i citadel¹·on; mi·aj sag·oj, tro
                mal·mult·e~pez·aj por tia vent·o, ne traf·us la cel·on ; li est·as
                tro fier·a por obe·i (vd {tro} ).

        3.
                Aĉet-objekt·on: pag·i cent frank·ojn por si·a palt¹·o; tiu drap·o
                kost·as po dek mark·oj por metr·o; por ĉiu tag·o mi ricev·as
                kvin frank·ojn ; por du monat·oj mi ŝuld·as 30 frank·ojn (de
                lu-prez·o); abon-pag·o, tio est·as pag·o por la abon·o; pag·as
                mal·jun·aj jar·oj por jun·aj erar·oj ; tiu·j ĉi tag·oj […]
                rekompenc·as li·n por la mal·facil·a pas·int·aĵ·o .

        4.
                Aĉet-  vend·--prez·on: aĉet·i te·on por unu frank·o; por tiu
                prez·o la vest·o ne est·as kar·a; ĉu vi pov·as las·i la ĉambr·on
                por unu spes⁽⁺⁾-mil·o? [tiu foli·et·o] pov·as est·i ricev·it·a por
                kelk·e da centim·oj ; vi kalkul·e en·skrib·is lign·on por du×dek
                mil rubl¹·oj, dum en efektiv·ec·o vi ne don·is  por cent
                rubl¹·oj; oni donac·as por spes⁽⁺⁾·o kaj labor·ig·as por spes⁽⁺⁾-mil·o ;
                por la mon·o pastr·a preĝ·o, por la mon·o romp·' de leĝ·o ; por
                si·a or·o ĉiu est·as sinjor·o . {po}

        5.
                Predikativ⁽⁺⁾·on (= {kiel^3} , {kvazaŭ} ): mi pren·is vi·n por
                iu pli merit·a ; mi pren·is la danĝer·on por ŝerc·o; oni pov·us
                pren·i tiu·n ĉambr·on por labor·ej·o de art·ist·o; vi akcept·as
                por kontant·a mon·o vort·ojn, kiu·j ne en·hav·as […] ind·on ;
                ŝton·o serv·is al ni por seĝ·o; mi don·os al vi la land·on por
                etern·a posed·aĵ·o.

        6.
                Person·on, je kies profit·o  kontent·ig·o oni ag·as: voĉ-don·i
                por iu; kolekt·i mon·on por mizer·ul·oj; aĉet·i kuk·ojn por la
                infan·oj; tiu libr·o est·as por vi; li kant·et·is por si mem;
                la natur·o, kiu long·an temp·on batal·is kontraŭ ni, batal·as
                nun por ni; ĉiu·j por si, por ĉiu·j Di·' ; la fervor·o por
                Esperant·o; la motiv¹·oj por la akcept·o de tiu propon·o;
                [diskut¹·i] la por kaj la kontraŭ .

        7.
                Person·on, kiu·n koncern·as la ag·o (= {konsider·ant·e} ,
                {rilat·e al} ): ni·a regiment·estr·o est·as por si·aj soldat·oj,
                kiel bon·a patr·o; asign·i difin·it·an salajr·on por iu ; tio
                est·as grand·a perd·o por ni; tiu ĉi grav·a tag·o rest·os por mi
                ĉiam memor·ind·a; la kongres·o est·is ver·a triumf¹·o por
                Esperant·o; mi·a spir·o far·iĝ·is abomen·a por mi·a edz·in·o ; tri
                afer·oj est·as ne·kompren·ebl·aj por mi. {al ^3} , {kontraŭ ^4}

        8.
                Est·ont·an temp·o-daŭr·on, dum kiu dev·as daŭr·i la ag·o:
                for·vojaĝ·i por tri semajn·oj; prunt·e[ ]don·u al mi vi·an
                libr·on por unu moment·o; for·ir·i por ĉiam ; vi far·is Izrael
                vi·a popol·o por etern·e; tiu manĝ·aĵ·o est·os proviz·o por la
                land·o por la sep jar·oj.

          Rim.: _Por_ est·as kelk+foj·e erar·e uz·at·a kun la senc·o de _pro_: mi
          dank·is li·n por la tuj⁽⁺⁾·a plen·um·o de mi·a dezir·o; la Etern·ul·o juĝ·u
          vi·n por tio.

por ke

                Konjunkci·a esprim·o, montr·ant·a la cel·on: sub·ten·ant·e la
                kruĉ·on, por ke la vir·in·o pov·u trink·i; ili far·is ĉio·n, kio·n
                ili pov·is, por ke ni el·port·u el la urb·o la plej bon·an
                re·memor·on ; ni dev·as est·i tre sin⁸+gard·aj por ke, anstataŭ
                akcel·i la afer·on, ni ĝi·n ne pere·ig·u por ĉiam.

          Rim.: _Por ke_ ĉiam sekv·ig·as la u-modon, escept·e en mal·oft·aj
          okaz·oj, kie ĝi montr·as ne la cel·ad·on, la intenc·on, sed nur la
          efektiv·an  ne·intenc·it·an rezult²·on: tiu ŝpruc·ig·o sufiĉ·as por
          tio, ke ili plu ne pov·as ten·i la okul·ojn ne·ferm·it·aj; la ide·o […]
          est·is tro al·tir·ant·a por ke la hom·oj rifuz·iĝ·us je ĝi (vd {tro} ).

   II.
          Radik·o kun la senc·opor“:

por¹·a

                Koncern·ant·a io·n, kiu  kio est·as por io: per 60 por¹·aj kaj
                59 {kontraŭ·a} j voĉ-don·oj akcept·is parlament¹·oj propon·ojn de
                [la] deput·it·o .

          {por¹·a (por·hav·a)}

   III.
          Prefiks·o kun la senc·oj de {por ^1} kaj {por ^3} : {por~ĉiam·a} ,
          {por·viv·aĵ·o} ...

   [artikol-versi⁹·o: 1.113 2023/11/15 09:28:02 ]
     __________________________________________________________________