vidu ankaŭ la klarigojn
postul·/·i

postul·i

   (tr)

   1.
          (iu) Sever·e esprim·i si·an vol·on pri io pro si·a rajt·o, aŭtoritat·o
           fort·o: ili vok·is Lot·on, kaj dir·is al li: kie est·as la vir·oj,
          kiu·j ven·is al vi dum la nokt·o? […] kaj ili tre insist¹·e postul·is
          […] kaj ili al·ir·is, por el·romp·i la pord·on ; postul·i la tribut¹·on
          prokrast·it·an ; la tromp·ant·oj postul·is pli da mon·o ; la pastr·o
          postul·is, ke li antaŭ la edz·iĝ·o far·u konfes·on ; oni postul·is
          nur: sterling⁽⁺⁾·on por la en·ir·o kaj solen·an parol·on, ke oni ne
          perfid·os la sekret·on ; li vok·as la serv·ant·on […] – tas·on da kaf·o
          kaj pasteĉ·et·on! la postul·it·aĵ·o est·as al·port·it·a ; ĉu oni pov·as
          postul·i, ke mal·sat·a hom·o labor·u kaj ne plend·u? ? ni pov·as
          esper·i, ke pli  mal·pli fru·e la pseŭdo·sufiks·aj vort·oj […] ced·os
          si·an lok·on al vort·ojpur·e esperant·aj“, ni pov·as  konsil·i tio·n
          sed postul·i tio·n ni ne pov·as ; ŝir·u vi·n en du part·ojn, la mond·o
          tri·an postul·os ; kio·n Di·o ne don·is, per·fort·e ne postul·u .
          {arog⁽⁺⁾·i} , {pretend·i}

   2.
          (io) Ig·i nepr·e neces·a: tiel subit·e met·it·a demand·o pri tia grav·a
          afer·o postul·is pri·pens·on ; mi flank·iĝ·ad·is de tiu·j ĉi regul·oj nur
          tie, kie tio·n ĉi postul·is apart·aj cirkonstanc·oj ; la
          mal·facil·aĵ·oj, kiu·jn li renkont·ad·is […] postul·is tiom mult·e da
          pacienc·o ; ĉiu·j prepozici·oj per si mem postul·as ĉiam nur la
          nominativ·on ; ĉiu lingv·o postul·is apart·an leksikon·on, kiu dev·is
          en·hav·i ĉiu·n vort·on ; mi profund·e kred·as, ke tio·n postul·as la
          interes·oj de l' afer·o . {neces·ig·i} , {nepr·ig·i}

postul·o

   1.
          Sever·a vol-esprim·o pri io: ĉiu·jn vi·ajn labor·ant·ojn vi prem·as per
          postul·oj ; Pilat⁽⁺⁾·o don·is juĝ·on, ke plen·um·iĝ·u ili·a postul·o ; ven·is
          postul·o de la urb·estr·o, ke ŝi tuj ven·u al li, ĉar li hav·as io·n
          por komunik·i ; la reĝ·o […] prezent·is tri·an postul·on ; laŭ li·a
          propr·a postul·o tio dev·is est·i met·it·a kun li en li·an tomb·on ;
          mut·aj, sed klar·aj postul·oj ; de ĉiu·j flank·oj ven·as postul·oj, ke
          mi kiom ebl·e pli rapid·e el·don·u ia·n libr·on en la lingv·o
          inter·naci·a .

   2.
          Tio, kio·n neces·ig·as la ekzist·o  prosper·o de io: [tio] dev·as
          est·i liber·e las·at·a al la person·a gust·o de ĉiu uz·ant·o  al la
          stil·aj postul·oj de la tekst·o ; viv·i laŭ postul·oj de la ĝust·aj
          kalkul·oj ; kurb·iĝ·u hok·o laŭ postul·oj de l' lok·o .

   3.
          Pet·o pri io, kio·n oni bezon·as; {postul·ad·o} : tro alt·a postul·o
          aĉet·ant·on ne ŝarĝ·as ; postul·o ne pretend·as, rifuz·o ne ofend·as .
          {mend·o}

postul·ad·o

   1.
          Ag·o postul·i: postul·ad·o de re·form·oj ; postul·ad·o de unu lingv·o
          komun·a, akcept·it·a de ĉiu·j eduk·it·aj hom·oj .

   2.
          La sum·a aĉet-dezir·o pri iu var⁴·o  serv·o: la propon·ad·o de labor·o
          mult·e super·as ĝi·an postul·ad·on ; la ekonomi¹·a leĝ·o pri propon·ad·o
          kaj postul·ad·o.

postul·em·a

          Mult·on postul·ant·a; ne facil·e kontent·ig·ebl·a: ne est·u postul·em·a,
          ĉe mi ĉio est·as aranĝ·it·a simpl·e ; la respond·o […] est·is tiel
          laŭd-plen·a, kiel pov·as postul·i la plej postul·em·a bo·patr·o ; ŝi·a
          viv·o far·iĝ·is por ŝi tiel krud·a, tiel postul·em·a ; [li] est·as tre
          sagac·a kaj postul·em·a hom·o, kiu vol·as hav·i cert·ec·on pri ĉio ajn ;
          ĉu ŝajn·as al vi tro postul·em·e, se mi vol·as ankaŭ iom·et·e amuz·iĝ·i
          ?

de·postul·i

   (tr)

          Postul·i de iu: verk·ist·o de·postul·as por si la rajt·on elekt·i la
          lingv·on kiu est·u la propr·a art·a per·il·o ; ŝi ten·is ĉe·man·e
          afiŝ¹·et·on, sur kiu leg·ebl·is la fraz¹·o: „Lern·ej·a strik·o por
          klimat·okaj de·postul·is de la sved⁸·a reg·ist·ar·o mal·pli·ig·on de […]
          CO_{2} laŭ la akord¹·oj de Pariz·o . {pretend·i^1} , {reklamaci⁽⁺⁾·i}

mem·postul·o

          Postul·o al si mem, pri la propr·a ag·ad·o: kiel venk·i tro·an
          mem·postul·on kaj far·iĝ·i pli feliĉ·a ?

   [artikol-versi⁹·o: 1.112 2023/12/12 20:10:26 ]
     __________________________________________________________________