vidu ankaŭ la klarigojn
rasp·/·i

rasp·i

   (tr)

          {Skrap·i} per mult+dent·et·a il·o substanc²·on ne tre mal·mol·an, por ĝi·n
          dis·pec·et·ig·i, pulvor·ig·i  flok·ig·i: rasp·i muskat·on, fromaĝ·on,
          karot·on; mi·a blu·a libr·et·o riĉ·iĝ·is je recept¹·o pri celeri²·a saŭc·o
          […] mi·a mal·bel·a man-skrib·o instrukci·is kiel el radik·o el·rasp·i
          bon+gust·aĵ·on ; kokos+rasp·aĵ·oj ; gras·ig·u la intern·on de la
          lad-skatol·o per iom da buter·o kaj sur·ŝut·u la pan+rasp·aĵ·on (vd
          {pan·er·o} , {pan·er·um·i} ) ; li·a barb·o rasp·is mi·n dum kis·oj ; ‘kio·n
          vi vol·as?’ li rasp·is (dir·is {raŭk·e} ), alt·ig·ant·e kandel·on por
          ni·n ekzamen·i . {fajl·i} , {muel·i} , {rabot·i} , {skrap·i} , {ŝlif⁽⁺⁾·i}

rasp·il·o

          Divers+form·a il·o, esenc·e konsist·ant·a el metal·a plat·o kun tranĉ·aj
          rond·aj el·star·aĵ·oj: rasp·il·o de muskat·o ; ĉe apud·a stand⁽⁺⁾·o oni
          vend·is nov+form·an spec·on de rasp·il·o por er·ig·i pan·on, fromaĝ·on
          ktp. . {fajl·il·o} , {rabot·il·o} , {ŝlif⁽⁺⁾·il·o}

rasp·a

          Kiu rasp·as, kiu est·as tre {mal·glat·a} , grat·a: la vost·a naĝ·il·o
          est·as mal·rekt·a kun rasp·a ost·o-plat·o ; ni dev·os ir·i ankaŭ ĝis la
          rasp·a part·o de la leĝ·oj ; la kant·o de la Blank+gorĝ·a silvi·o est·as
          rapid·a kaj rasp·a ( {raŭk·a} ), kun plend·em·a ton·o ; rasp·a
          (ne·flu·ant·a kaj ne·polur·it·a) stil·o. {aspr⁽⁺⁾·a^1} , {krud·a^1.a}

   [artikol-versi⁹·o: 1.24 2023/10/20 19:20:11 ]
     __________________________________________________________________