vidu ankaŭ la klarigojn
raŭp·/·o

raŭp·o

          {Larv·o} de la {papili·oj} kaj de kelk·aj ali·aj flug·il·aj insekt·oj:
          kio rest·is de la raŭp·oj, tio·n manĝ·is la akrid·oj ; sur levkoj·o
          ramp·is raŭp·o ; la blu~kribr·il·a raŭp·o atak·is cent·ojn da arb·oj,
          precip·e fraksen·ojn . {pup·o ^2}

raŭp·aĵ·o, raŭp-vetur·il·o

          Vetur·il·o, kiu mov·iĝ·as per·e de ĉen·oj ekip²·it·aj per metal·aj
          tabul·oj: knar⁴·ant·aj raŭp-vetur·il·oj ; la ŝtal+raŭp·aĵ·o abrupt²·e
          brems⁵·is, halt·is kaj radi·o-fon⁵·e oni halt·ig·is ankaŭ la tut·an
          kolon·on . {buldoz⁽⁺⁾·o} , {tank⁹·o}

silk-raŭp·o

          Raŭp·o de {bombiks⁽⁺⁾·o} , bred⁸·at·a por la krud·a silk·o: knab·in·oj por
          prepar·i si·an dot·on dev·is sci-pov·i kultur¹·i silk-raŭp·ojn ; mi ir·is
          al laInstitut·o de la Silk-raŭp·oj“, kie mi prepar·as la tem·on de
          mi·a disertaci⁽⁺⁾·o .

   [artikol-versi⁹·o: 1.22 2024/01/31 09:22:35 ]
     __________________________________________________________________