vidu ankaŭ la klarigojn
salt·/·i

salt·i

   (ntr)

   1.
          Rapid·e si·n lev·i tut+korp·e de ter·o per puŝ·o de krur·oj ( vost·o)
          kaj re·fal·i sur sam·an lok·on  pli mal·proksim·en: salt·i kiel
          bov·id·in·o sur herb·o ; subit·e la ĉeval·oj salt·is flank·en, la
          glit-vetur·il·o halt·is ; hund·et·o […] salt·is sur la tabl·on kaj
          komenc·is salt·ad·i antaŭ la mal·grand·a knab·o ; [li] pren·is la
          mal·grand·an knab·on sur la genu·ojn [sed tiu] salt·is mal·supr·en sur
          la plank·on kaj komenc·is danc·i ; Roz·ul·in·o ek·kri·is kaj salt·is
          post·en ; sur la voj·o salt·ad·is [...] infan·oj ; la fiŝ·oj salt·is
          super la akv·on de la torent¹·o ; bird·oj salt·ad·is de branĉ·o sur
          branĉ·on ; pul·o, akrid·o kaj cerambik⁽⁺⁾·o vol·is iam vid·i, kiu el ili
          pov·as salt·i plej alt·e ; kiu tro rapid·e salt·as, tiu baldaŭ halt·as
          ; salt·e lev·iĝ·i de la kanap·o ; salt+lev·iĝ·i . {hop⁽⁺⁾·i} {danc·i}

   2.
          Rapid·e si·n mov·i per unu  plur⁴·aj tia·j mov·oj; kur·eg·i: el la
          apotek¹·o li salt·is rekt·e en la vetur·il·on ; ŝi laŭt·e ek·kri·is […]
          kaj ŝi salt·is en ili·ajn brak·ojn ; la hund·o, ne ten·at·a [plu]
          salt·is en la teatr·on ; la knab·oj dev·is salt·i en la dom·on kaj
          al·port·i ov·on . {trans·kur·i^1}

   3.
          Rapid·e mov·iĝ·i divers+flank·en: la ond·oj salt·is furioz·e sur la
          krut·aĵ·on ; en mal·proksim·o li vid·is ŝip·ojn, kiu·j […] salt·is kaj
          danc·is sur la ond·oj ; ŝi·a mantel·o salt·ad·is en la aer·o kiel
          grand·a vel·o de ŝip·o salt·ant·a lum·o [de fajr·o] fal·ad·is sur la
          mal·lum·ajn foli·ojn ; fajr·er·oj salt·as ĉirkaŭ·en , ili salt·as kiel
          puf³-maiz·o . {rul·iĝ·i}

   4.
          Rapid·e sen·per·e {pas·i} de iu afer·o al ne·proksim·a ali·a, de unu
          stat·o al distanc¹·a ali·a sen inter·paŝ·oj: oni salt·as de unu pens·o
          al ali·a pli bel·a ; plen·ajn paĝ·ojn kun nur tekst·o leg·ant·oj kutim·e
          trans·salt·as ; post la 90aj⁽⁺⁾ jar·oj salt·is la nombr·o de
          sin⁸+mort·ig·oj, cert·e pro ekonomi¹·aj problem¹·oj ; la komput⁹·il·a era⁽⁺⁾·o
          signif·as por la hom·ar·o simil·an salt·on, kia·n hav·is la kombin·o de
          trans·port-evolu²·o kaj la invent⁸·o de la vapor-maŝin·o ; akci¹·oj de
          ĉia·j tiu+spec·aj entrepren·oj antaŭ kelk·a temp·o salt·eg·is supr·en,
          sed ĝust·e nun ili fal·eg·as . {abrupt²·a} , {drast⁹·a} , {subit·a}

salt·o

          Ag·o salt·i: si·n prepar·i por salt·o ; Ale·ĉj·o per kelk·e da salt·oj
          trans·pas·is la ŝtup·ar·on ; pro rav·it·ec·o li far·is trans·kap·iĝ·an
          salt·on ; la ĉeval·o ek·trot·is rapid·e, post kelk·aj salt·oj de·ĵet·is
          si·an rajd·ant·on en fos·on ; la paŝ·o est·as tiel facil·a, […] kiel la
          salt·o de publik·ul·in·o al bigot¹·ul·in·o ; est·as mir·ind·e, kia·jn
          pens·ajn salt·ojn oni pov·as far·i ; ne dir·u hop⁽⁺⁾ antaŭ la salt·o .
          {saltomortal⁽⁺⁾·o}

de·salt·i

   (ntr)

          Salt·i de io, de ie: [ŝi] de·salt·is de la kamel·o ; [li]
          trans·ramp·is la mur·on, de·salt·is sur la du·a flank·o ; li kur·is tiel
          rapid·e, ke unu pantofl·o de·salt·is ; subit·e de·salt·is la kovr·il·o de
          la flar-tabak·uj·o . {for·las·i}

dis·salt·i

   (ntr)

          Rapid·e dis·romp·iĝ·i: kelk·aj fenestr·o-vitr·oj dis·salt·is ; [tio]
          de·ĉen·ig·is eksplod·on, kiu dis·salt·ig·is la supr·an protekt¹·o-plat·on ;
          dis·salt·os la obstin·aj bar·oj [inter la popol·oj] ; dis·salt·is
          etern·aj mont·oj . {frakas·iĝ·i} , {krev·i}

ek·salt·i

   (ntr)

          Subit·e salt·i: ek·salt·i de ĝoj·o ; ek·salt·i de surpriz·o ; jen sur la
          neĝ·o […] ek·salt·is grand·a kornik¹·o, kiu jam antaŭ·e tie sid·is ; ŝi,
          trem·ant·e de mal·varm·o, ek·salt·e lev·iĝ·is ; la infan·et·o ek·salt·is en
          ŝi·a ventr·o ; la lam·ul·o ek·salt·os kiel cerv·o ; hok·o ek·salt·is,
          afer·o halt·is ; muel·ej·o halt·as, muel·ist·o ek·salt·as .

el·salt·i

   (ntr)

          Subit·e kaj rapid·e el·ir·i  el·iĝ·i: Nik⁽⁺⁾·o el·salt·is tra la pord·o ;
          li el·salt·is el la lit·o ; fiŝ·oj kun arĝent·aj kaj or·aj skvam·oj […]
          el·salt·is super la akv·on ; la kork·o bru·e el·salt·is ; se el·salt·as
          la okaz·o, ĝi romp·iĝ·as kiel vaz·o ; kio el la dent·oj el·salt·as, en
          la lip·oj ne halt·as ; vizit·ant·oj preskaŭ el·salt·as el si·a haŭt·o,
          kiam ni far·as tiu·n bru·on . {el·ir·i} , {for·las·i}

en·salt·i

   (tr)

          Salt·i al la intern·o de...: tra la fenestr·o […] en·salt·is mal·bel·a
          buf·o ; la hom·oj en·salt·is en la boat·on ; plaŭ⁽⁺⁾! ŝi en·salt·is en la
          akv·on ; ek·kon·u antaŭ·e la profund·ec·on de la abism¹·o, antaŭ ol vi
          en·salt·as en ĝi·n ! tiu vir·o, kiu en·salt·is la kanal¹·on por sav·i
          infan·on, ne unu·e demand·is si·n, al kies famili·o ŝi aparten·as .

for·salt·i

   (ntr)

          Rapid·e {fuĝ⁸·i} : hu⁽⁺⁾!, li ek·kri·is kaj for·salt·is ; la leon·o nur unu
          foj·on ek·blek·is, kaj ĉiu·j for·salt·is ; labor·o ne est·as lepor·oĝi
          halt·os, ne for·salt·os ; met·u kelk·an ord·on en vi·an parol·ad·on kaj
          ne for·salt·u (rapid·e {devi⁽⁺⁾·u} ) de mi·a komisi·o .

re·salt·i

   (ntr)

          Salt·i  est·i rapid·e re·send·it·a de iu lok·o al ali·a: baston·o
          bat·as, baston·o re·salt·as ; la sag·o ĉi tiu·n foj·on ek·bat·is la akv·on
          kaj re·salt·int·e kelk·e da foj·oj de ĝi·a supr·aĵ·o, mal·aper·is ; la
          potenc·a metal·a son·o tra·kur·is la kort·ojn, re·salt·is de la dik·aj
          mur·oj de l' templ¹·o kaj for·flug·is ; mi est·as nur la centr·a
          punkt·o, en kiu kolekt·iĝ·as ĉiu·j gratul·oj por re·salt·i de tie al
          ĉiu·j flank·oj de la mond·o . {reflekt⁸·i} ĝi, {re·puŝ·i} ĝi

trans·salt·i

   (tr)

          Trans·pas·i salt·ant·e: mi trans·salt·as mur·on ; mi pun·os […] ĉiu·jn,
          kiu·j trans·salt·as la sojl·on ; la grand·aj nigr·aj okul·oj de la
          knab·in·et·o trans·salt·ad·is jen sur la lu+mit¹·an profund·on de la
          kamen·o, jen sur la pec·on da pan·o ; nu, la sekv·ant·an tag·on ni
          pov·as trans·salt·i ( {preter·las·i} ) ; trans·salt·e sen·halt·e (nur
          pas·ant·e) .

   [artikol-versi⁹·o: 1.121 2023/12/12 20:10:27 ]
     __________________________________________________________________