vidu ankaŭ la klarigojn
semajn·/·o

semajn·o

   1.
          {Daŭr·o} de sep sin⁸+sekv·aj {tag·oj} : post pas·o de unu semajn·o la
          juĝ·ist·o est·is vok·it·a London·on ; kalkul·u al vi de post la morgaŭ·a
          tag·o […] sep plen·ajn semajn·ojn ; por ĝi·n pret·ig·i, ŝi labor·is
          kvin semajn·ojn, kaj la trans·skrib·o okup·is unu semajn·on ; la
          post·kongres·a semajn·o ; mi vol·as dir·i kelk·ajn vort·ojn pri la
          semajn·o, kiu·n ni ĵus tra·viv·is .

   2.
          {Period¹·o} de sep tag·oj laŭ·ord·e tradici¹·e komenc·iĝ·ant·a je
          {dimanĉ·o}  {lund·o} : la sep·an tag·on de la semajn·o Di·o elekt·is,
          ke ĝi est·u pli sankt·a, ol la ses unu·aj tag·oj ; 
          telefon¹·is komenc·e de la semajn·o ; en la tri+ĵaŭd·a semajn·o (
          {neniam} ) . [list¹·o.gif] semajn-tag·oj

   3.
          La labor-tag·oj de la semajn·o ^2, en krist·an·aj land·oj t.e. lund·o
          ĝis vendred·o: dimanĉ·e  kaj  decid·is promen·i
          […] la pas·int·a semajn·o est·is mal·facil·a kaj hektik⁽⁺⁾·a, […] kaj nun
          ili vol·is nur ripoz·i kaj prepar·iĝ·i por la nov·a labor-semajn·o .

semajn·a

          Rilat·a al semajn·o, precip·e okaz·ant·a unu+foj·e en semajn·o: hodiaŭ
          mi·aj ge·sinjor·oj hav·as si·an semajn·an vesper-kun·ven·on ; mi ven·is
          pli mal·fru·e ol kutim·e far·i al Beatric⁽⁺⁾·o tiu·n du+foj·e semajn·an
          vizit·on ; li nun sid·is sur la sof·o kun […] kelk·aj popular²·aj
          semajn·aj gazet·oj ; en la sinagog²·o est·as voĉ+legat²·a la semajn·a
          part·aĵ·o el la libr·oj de Mose⁽⁺⁾·o .

semajn-fin·o

          La tag·oj de la semajn·o, dum kiu·j oni kutim·e ne labor·as, en
          mult·aj land·oj tio est·as sabat·o kaj dimanĉ·o: li oft·e ir·is lud·i
          tamtam²·on ĉe semajn-fin·oj de afrik⁸·a danc·ad·o ; mi vizit·as ili·n ebl·e
          unu+foj·e monat·e por semajn-fin·o ; A·nj·o kutim·e ne labor·is sabat·e,
          ĉar tiu·n tag·on ŝi uz·is por pri·zorg·i hejm·ajn afer·ojn kaj aĉet·i
          por la semajn-fin·o .

   [artikol-versi⁹·o: 1.119 2023/12/12 20:10:27 ]
     __________________________________________________________________