vidu ankaŭ la klarigojn
serpent·/·o

serpent·o

   1.
          Iu el {serpent·oj} , sen·pied·a ramp·ul·o kun tre long·a cilindr¹·o-form·a
          korp·o teg·it·a de skvam·oj: vi varm·ig·os serpent·on, ĝi al vi en·pik·os
          la dent·on (ne kompat·u mal·bon·ul·on); turn·iĝ·ad·i kiel serpent·o ;
          dorlot·i serpent·on (perfid·ul·on) sur si·a brust·o ; ĝi mord·as kiel
          serpent·o kaj pik·as kiel vipur·o ; mar·aj serpent·oj (serpent+form·aj
          mar-best·oj) ; ŝi sur·paŝ·is per pied·o sur la serpent·on, — la
          serpent·o ek·sibl·is kaj for·ramp·is ; la rel-voj·o zigzag¹·is kiel nigr·a
          serpent·o tra la inter·mont·aĵ·o . {boa·o} , {kolubr·o} , {vipur·o}

   2.
          La tent·ant·a demon·o: la vir·in·o dir·is: la serpent·o tromp-log·is mi·n,
          kaj mi manĝ·is (la pom·on) ; la ramp·aĵ·oj de tent·oj kaj la
          serpent·oj de pasi·oj .

   3.
          Iu  io, venen·ig·e  damaĝ⁽⁺⁾·e efik·ant·a, precip·e per insid·aj
          vort·oj, sur la hom·an anim·on: tiu·j ĉi vort·oj est·is serpent·oj,
          kiu·j volv·e~kovr·is Mart·an de la kap·o ĝis la pied·oj kaj en·puŝ·is
          si·ajn pik·il·ojn en ĉiu·jn punkt·ojn de ŝi·a korp·o ; ho, nobl·a mi·a
          fil·o: la serpent·o, de kies mord·o mort·is vi·a patr·o, nun port·as
          li·an kron·on ;  , vi est·is do la serpent·o en mi·a edz·ec·a
          paradiz·o […] kiu el·pens·is […] mal·honor·an histori·on pri mi […] .

Serpent·o (Ser)

          Ekvator¹·a {Stel-figur·o} (): unu el la du sistem·oj orbit⁴·as ĉirkaŭ
          stel·o,  kiel ni·a Sun·o, 123 lum-jar·ojn mal·proksim·e de
          ni, en la konstelaci⁽⁺⁾·o Serpent·o . {Hidr²·o}

serpent·a

   1.
          Rilat·a al serpent·o; hav·ant·a tip¹·an ec·on de serpent·o: serpent·aj
          kaj lacert·aj haŭt·oj ; la di·oj verŝ·is sur vi·n ĉiu·jn favor·ojn: ili
          don·is al vi serpent·an prudent·on kaj okul·ojn de vultur·o ; ĝi·a
          gust·o en·hav·as la mal·dolĉ·ec·on de la venen·o serpent·a ; la unu·a
          monat·o de la Serpent·a Jar·o en Pekin⁽⁺⁾·o .

   2.
          Serpent·o-form·a, ond·o-lini·a, tord·iĝ·a, {sinu⁽⁺⁾·a} : ili padel⁽⁺⁾·is sen·bru·e
          la long·an kaj mal·larĝ·an kanot⁽⁺⁾·on tra serpent·aj flu·ej·oj ;
          mal·grand·a urb·o aper·is mal·proksim·e kun si·a pont·o, si·a preĝ·ej·o kaj
          serpent·a river·et·o ; serpent·a vic·o antaŭ la kas·o ;
          de·seg-ne·kovr·it·aj de nigr·aj lini·oj, punkt·oj, serpent·aĵ·oj .
          {serpent·um·i}

serpent·i

   (ntr)

          {Serpent·um·i} : mi kur·eg·is supr·en laŭ la serpent·ant·a ŝtup·ar·o ; la
          provinc·a voj·o de la val·o,  al Font·a+mar·a, kiu
          serpent·as sur la dors·o de la mont·et·o, est·is dezert·a ; ĉar ni ne
          bon·e kon·is la teren⁸·on, ni ir·is per la plej long·a voj·o, kiu
          konsist·is el mal·larĝ·aj serpent·ant·aj ŝose³·et·oj .

serpent·oj

          Sub·ord·o de {skvam·ul·oj} (): {Piton⁽⁺⁾·o} (  ) est·as genr⁹·o de
          grand·aj, sen·venen·aj serpent·oj, kun rudiment⁽⁺⁾·aj membr·oj ;
          laŭ·liter·e tetr-ap⁽⁺⁾-od¹·oj signif·askvar+pied·ul·ojn“, ne ĉiu·j an·oj de
          ĉi tiu klad⁽⁺⁾·o hav·as efektiv·e kvar pied·ojn, ekzempl·e, serpent·oj
          hav·as neniu·jn kaj bird·oj hav·as nur du ; Komod⁽⁺⁾·o-varan⁽⁺⁾·oj […] pov·as
          ating·i long·ec·on de pli ol 3 metr·oj [… sed] ekzist·as reptili⁽⁺⁾·oj
          mult·e pli grand·aj ol ili, nom·e kelk·aj speci⁽⁺⁾·oj de krokodil·oj (por
          ne parol·i pri kelk·aj speci⁽⁺⁾·oj de serpent·oj) .

Serpent·ist·o (Oph)

          Ekvator¹·a {Stel-figur·o} (): M9 est·as glob·a stel-amas·o en
          konstelaci⁽⁺⁾·o Serpent·ist·o .

serpent·um·i

   (ntr)

          Ir·i tord·e kaj ond·o-lini·e kiel serpent·o; {serpent·i} ; {tord·iĝ·i} ,
          {zigzag¹·i} . river·o, kiu serpent·um·is ĉirkaŭ arb·ar·o preter mult·e
          da kastel·oj ; serpent·um·ant·aj river·et·oj; de la alt·aĵ·et·o de la
          preĝ·ej·o mild²·e serpent·um·et·as ne·asfalt¹·it·aj voj·et·oj al·mar·en ; la
          vizit·ant·o zigzag¹·as  serpent·um·as en labirint¹·o ; neniu son·o
          bru·os kaj neniu vizaĝ·o serpent·um·os tra la strat·oj ; ĉiam la hom·o
          kapabl·os lingv·e serpent·um·i ; en Esperant·o pov·as re·don·i la
          serpent·um·aĵ·ojn kaj fajn⁽⁺⁾·aĵ·ojn de mult·aj naci·aj lingv·oj ; li verk·e
          serpent·um·as inter la Du·a+kanon¹·aj Libr·oj kaj ese⁽⁺⁾·o pri krist·an·ism·o
          kaj ali·aj religi·oj .

serpent·um·o

          Ond·um·a form·o, kurb·iĝ·ant·a jen al iu flank·o, jen al la ali·a,
          {sinu⁽⁺⁾·o} , {zigzag¹·o} : tie la Rejn⁽⁺⁾·o flu·as tra vast·a serpent·um·o ;
          la soldat·oj atend·is ŝanc¹·on por atak·i, rigard·ant·e la long·an
          nigr·e-brun·an serpent·um·on de la urb·a mur·o .

son-serpent·o

          {Krotal⁽⁺⁾·o} , {genr⁹·o} de amerik⁸·aj venen·aj {serpent·oj} (), kun
          mov·ebl·aj korn·aj ring·oj ĉe la vost·o, kaŭz·ant·e sibl·an son·on per
          ĝi·a vibr¹·ig·ad·o: [ĉe la] Mut·a son-serpent·o […] simil·e al la
          son-serpent·oj vibr¹·as la vost·o-fin·o ĉe ekscit·iĝ·o .

   [artikol-versi⁹·o: 1.45 2023/10/21 06:31:44 ]
     __________________________________________________________________