vidu ankaŭ la klarigojn
sibl·/·i

sibl·i

   (ntr)

          El·ig·i son·on simil·an al tir·at·a /s/.

        a)
                Sen·intenc·e el·ig·i tia·n son·on, {lisp⁽⁺⁾·i} : vi iom sibl·as, vi
                hav·as […] en la buŝ·o unu dent·on, kiu fajf·as ; la vort·oj
                sibl·is en ŝi·a buŝ·o, kiu est·is preskaŭ tiel blank·a kiel la
                paper·o .

        b)
                Simil·e {blek·i}  bru·i: la serpent·o ek·sibl·is kaj for·ramp·is
                ; la vent·o […] sibl·as en la kamen-tub·on kaj en la kamen·on ;
                la aer·o re·son·ad·is […] de sibl·ant·aj sag·oj ; ĉirkaŭ·sibl·at·a
                de aspid·oj ; ĉiu·j mal·grand·aj mus-fraŭl-in·o […] sibl·ad·is kaj
                parol·et·ad·is, kvazaŭ dezir·ant·e mok·i unu la ali·an ; ek·son·is
                mal·laŭt·a sibl·ad·o kaj la torĉ·o ek·flam·is ; la akv·o ek·sibl·is
                (ek {bol·is} ) en la kaldron·o ; la klaĉ⁴·ad·o […] sibl·is tra
                ĉiu·j dom·oj, strat·oj kaj strat·et·oj ; en la profund·o sibl·is
                la mal·varm·a vent·o, kri·is la lup·oj .

          {fajf·i} , {flustr³·i} , {susur⁶·i} , {ŝuŝ⁽⁺⁾·i}

sibl·a

          Tia, ke ĝi sibl·as:  trankvil·e lev·is la aŭskult·il·on, sed
          sibl·a vir·a voĉ·o glaci·ig·is ŝi·n ; li sukces·is aper·ig·i nur raŭk·ajn,
          sibl·ajn ton·ojn, kiu·j tra·penetr·is ĝis la ost·oj ; la ampleks·a
          matron⁽⁺⁾·o […] rapid·is al la ban-ĉambr·o, far·ant·e sibl·ajn bru·ojn ; la
          kvar preter·pas·ant·oj […] du·on-sens⁸·is la fulm·an tra·flug·on de io
          sibl·a ; {sibl·a konsonant·o} ; sibl·a spir·ad·o.

sibl·o, sibl·ad·o

          Ag·o sibl·i; {son·o} de io  iu sibl·ant·a: la torĉ·o brul·as rapid·e
          kun sibl·o ; [li] rapid·e sekv·is ŝi·n, ne lev·ant·e la okul·ojn kaj
          nur kapt·ant·e per la orel·oj la sibl·on kaj murmur·et·on de la silk·a
          vest·o ; la spektakl¹·o mal·sukces·os, tie ĉi kaj tie ek·son·is sibl·oj,
          oni komenc·is vok·i ; oni aŭd·is nur la sibl·ad·on de la flam·oj en la
          lamp·oj ; sibl·ad·o de vent·o ; ie tut·e proksim·e aŭd·iĝ·as aŭt⁸·o-sibl·ad·o
          ; kun dens·a sibl·ad·o […] preter·pas·is soveti⁽⁺⁾·aj kiras-ŝip·oj .

sibl·ant·o

   1.
          Iu kiu sibl·as.

   2.
          {Lang·--dent·a} {frot·a konsonant·o} , kiel la esperant·aj /s/ kaj
          /z/,  {ek·frot·a konsonant·o} , en·ten·ant·a tia·n parol-son·on (kiel
          la esperant·a „c“): la etrusk⁽⁺⁾·oj […] hav·is kvar spec·ojn de /k/ kaj
          almenaŭ tri sibl·ant·ojn . {ŝuŝ⁽⁺⁾·a konsonant·o}

   [artikol-versi⁹·o: 1.26 2023/10/21 07:46:47 ]
     __________________________________________________________________