vidu ankaŭ la klarigojn
sku·/·i

sku·i

   (tr)

   1.
          Rapid·e abrupt²·e kaj ripet·e {ŝancel·i} kaj mal·firm·ig·i: ŝi ek·sku·is
          la arb·on kaj la pom·oj fal·is kvazaŭ pluv·o ; ambaŭ lud·is per pom·o,
          ili ĝi·n sku·is kaj aŭskult·is, kiel intern·e bru·is la kern·oj ; la
          akv·o est·is tut·e nigr·a kaj dens·a kaj tiel bol·is, ke vezik·et·oj
          krev·is sur la supr·aĵ·o, fort·a vent·o sku·is ĝi·n ; ven·is la febr·o,
          kiu sku·is vi·n kaj fal·ig·is sur la lit·on ; [li] vol·is de·ĵet·i la
          sak·on, […] si·n turn·is kaj sku·is, sed ne pov·is liber·iĝ·i ; post
          frukt·o-sku·o de oliv-arb·o ; sku-lav·i ; per tio [ŝi] est·is iom sku·it·a
          el si·aj rev·oj . {frap·i^1} , {puŝ·i^1}

   2.
          Rapid·e abrupt²·e kaj ripet·e {sving·i} tie·n kaj re·en: la vir·in·o
          rigard·is li·n de la kap·o ĝis la pied·oj kaj sku·is la ŝultr·ojn ;
          est·is jam ĉirkaŭ vesper·o, kiam li vek·iĝ·is per tio, ke iu li·n
          sku·is ; li pal·iĝ·is, sku·is la kap·on kaj post·e dir·is: Krist-in·o ne
          dev·as for·puŝ·i de si si·an feliĉ·on ; ŝi mal·lev·is la brak·ojn kaj
          sku·is ili·n, kvazaŭ ŝut·ant·e io·n ter·en ; ŝi ne·e sku·is la kap·on kaj
          flustr³·is pet·eg·e ;  […] sku·is al la doktor·o kor·e la man·on
          ; li sku·as la pugn·on kaj bat·as per la kalkan·um·o la plank·on .
          {agit²·i^1} , {balanc·i}

   3.
          Mal·for·tig⁸·i, {mal·stabil⁹·ig·i} , materi¹·e  anim·e: [la Etern·ul·o]
          sku·is regn·ojn ; [li·a] san·o […] est·as fort·e sku·it·a en la last·a
          temp·o ; ne sku·u mi·an anim·on ; du sent·oj sku·is li·n: koler·o
          kontraŭ  , kiu kaŝ·is de li la kaŭz·on de si·a mal·san·o, kaj
          fier·o, ke li est·os patr·o ; la ofend·o […] vid·ebl·e tre profund·e
          ŝi·n sku·is ; nenia·n hom·an est·aĵ·on oni dev·as tiel mort·e turment·i,
          tiel terur·e sku·i, ke en ĝi pov·u ek·mov·iĝ·i tiu mister·a fund·o kun
          la tie silent·e embusk·ant·aj ĝerm·oj de krim·oj ; [la] aŭtor·o [de
          Volapuk⁽⁺⁾·o] la unu·a potenc·e sku·is la mond·on por ni·a ide·o ; viv·o
          glat·e ne flu·as, ĉiam bat·as kaj sku·as . {afekci⁽⁺⁾·i} , {agit²·i^2} ,
          {ekscit·i} , {frap·i^4} , {traf·i^2}

sku·eg·e

          Abrupt²·e kaj krud·e: li kis·is si·an patr·in·on tiel sku·eg·e, ke ŝi
          preskaŭ renvers·iĝ·is .

sku·iĝ·i

   (ntr)

          Sving·iĝ·i tie·n kaj re·en: fort·e sku·iĝ·is la ter·o ; en tiu moment·o
          la faraon⁽⁺⁾·o sku·iĝ·is de abomen·o ; li rid·is tiel, ke la ventr·o al
          li sku·iĝ·is ; li ek·kri·is, salt·e lev·iĝ·is kiel frenez·a kaj tiel
          al·prem·is la kun·ul·on al la arb·o, ke ĝi sku·iĝ·is ; la fiŝ+kapt·ist·o
          for·ir·is mal·kuraĝ·e, li trem·is pro tim·o, li·aj genu·oj kaj krur·oj
          sku·iĝ·is ; la ŝultr·oj sku·iĝ·is pro la plor-singult·oj ; en ŝi·a
          cerb·o, kiel muŝ·o en arane·a ret·o, sku·iĝ·is la vort·oj de Fra⁽⁺⁾·nj·o .
          {trem·i}

de·sku·i

   (tr)

          {Fal·ig·i} sku·ant·e: mi de·sku·is kokos·ojn ; de·sku·u la polv·on de vi·aj
          pied·oj ; la mal·pi·ul·oj de·sku·iĝ·u el [la ter·o] ; tiel facil·e vi ne
          de·sku·os mi·n! .

ek·sku·i

   (tr)

          Io·n subit·e vigl·e mov·i,  mal·firm·ig·i sur ĝi·a baz¹·o: leon·o ven·is
          kaj ek·sku·is la kol-har·ar·on ; ia intern·a ŝancel·iĝ·ad·o ek·sku·is la
          intenc·on, kiu nask·iĝ·is en ŝi antaŭ moment·o .

for·sku·i

   (tr)

   1.
          Rapid·e kaj krud·e {for·ĵet·i} , for·puŝ·i: oni for·sku·as mi·n kiel
          akrid·on ; li for·sku·is la best·on en la fajr·on ; for·sku·u de vi la
          polv·on, lev·iĝ·u ; li for·sku·is ŝi·n per fort·a brak-mov·o kaj far·iĝ·is
          ankoraŭ pli koler·a ; la vent·o for·sku·is de la betul·oj la
          flav·iĝ·int·ajn foli·ojn .

   2.
          {Liber·iĝ·i} de io streĉ·ant·e si·n plur⁴+direkt·e: [li] vol·is for·sku·i
          de si la influ·on de la plej alt·a kolegi¹·o ; [li] iom post iom
          for·sku·is la unu·ajn impres·ojn kaj komenc·is pli atent·e rigard·i
          ĉirkaŭ·e ; vi dev·as for·sku·i la kviet·an, medit·em·an viv·on en ni·a
          urb·et·o, kaj serĉ·i en pli ĝoj·aj ĉirkaŭ·aĵ·oj nov·ajn, pli feliĉ·ajn,
          pli lum·ajn pens·ojn ; ŝi tamen baldaŭ for·sku·is de si la
          kontraŭ·vol·an en·pens·iĝ·on ; vi dev·as for·sku·i vi·an pez·an humor·on,
          dir·is la patr·in·o, prov·ant·e vigl·ig·i li·n ; diabl·e! li dir·as
          intern·e kaj per·fort·e for·sku·as la mal·gaj·ajn pens·ojn .

ne·sku·ebl·a

          {Firm·a} , {fidel·a} , ke ĝi·n oni ne renvers·as  detru·as;
          {ne·ŝancel·ebl·a} : la ne·sku·ebl·aj rest·u ; ricev·ant·e regn·on
          ne·sku·ebl·an, ni hav·u dank·em·ec·on ; mi·a kor·o est·as pur·a, mi·aj
          intenc·oj ne·sku·ebl·aj ; kontraŭ ĉi tiu ne·sku·ebl·a cert·ec·o ĉio ali·a
          perd·is la signif·on .

sen·sku·e

          Mal·abrupt²·e, kun glat·a, {konstant·a} ir·o: ĉio far·iĝ·as kviet·e,
          sen·sku·e kaj  ne·rimark·ebl·e ; sen·sku·e kaj regul·e daŭr·as kaj
          dis·volv·iĝ·as tiu proces·o de la hom·a mov·iĝ·ad·o, pens·ad·o kaj
          sent·ad·o, kiu est·as nom·at·a viv·o ; la viv·o en Marin²·o rul·iĝ·is ne
          sen·sku·e, kaj la kompat·ind·a Nikola·o  hav·is mult·e da
          ĉagren·oj .

anim+sku·a

          Kiu sku·as la anim·on, tre {emoci³·a} , tre {afekci⁽⁺⁾·a^2} ,
          {konstern·a} : anim+sku·a bild¹·o de mal·sat·a infan·o ; la anim+sku·a,
          sufok·et·a kaj mal·proksim+ating·a muĝ·ad·o ven·is ŝajn·e el sub la ter·o
          .

mond·o-sku·a, mond+sku·a

          Kiu sku·as, ali+vort·e ŝok⁹·as, emoci³·as la mond·on, la tut·an soci³·on:
          la mond·o-sku·ajn event⁸·ojn oni pov·as mal·facil·e pri·skrib·i ; en mi·a
          infan·ec·o mi·n kares·is svag⁽⁺⁾·a rev·o, ke mi, plen~aĝ·iĝ·int·e, far·os io·n
          mond+sku·an .

   {mond+renvers·a}

   [artikol-versi⁹·o: 1.37 2023/10/31 01:33:53 ]
     __________________________________________________________________