vidu ankaŭ la klarigojn
sort·/·o

sort·o

   1.
          {Hazard²·o ^2} : bon·e tiu sid·as, al kiu la sort·o rid·as ; se
          decid·os la sort·o, help·os nenia fort·o ; li·n tuŝ·is la mal·mol·a man·o
          de la sort·o; la sort·o favor·is li·n. {fatal¹·o} , {fat⁽⁺⁾·o} .

   2.
          Antaŭ·fiks¹·it·a apart·a destin¹·o de iu  io: est·i kontent·a je si·a
          sort·o; mizer·a sort·o li·n atend·as; antaŭ·dir·i la sort·on; prov·i la
          sort·on de l' batal·o; mizer·o est·os vi·a sort·o; kun·lig·i la sort·on
          de l' lingv·o kun la est·ont·a kongres·o est·us tre mal·prudent·a; ĉiu
          opini·as, ke li pov·as direkt·i la sort·on de la lingv·o laŭ si·a
          kompren·o. {sigel·iĝ·i} , {est·i skrib·it·e} .

bon~sort·o

          Feliĉ·ig·a sort·o, kiu proviz·as prosper·on: pas·i sub la nobl·a Koran·o
          port·as bon~sort·on al vojaĝ·ant·oj .

bon+sort·ul·o

          Tiu, kiu·n bon·a sort·o traf·as: bonz⁽⁺⁾·iĝ·as ne nobel·oj, riĉ·ul·oj kaj
          bon+sort·ul·oj, sed mal·bon+sort·ul·oj kaj viv-mal·sukces·int·oj .

mal·bon~sort·o

          Mal·feliĉ·ig·a, mal·favor·a sort·o: labor·em·o mal·bon~sort·on venk·as .

mal·bon+sort·ul·o

          Tiu, kiu·n mal·bon·a sort·o traf·as: li trakt·is ĉiam mild²·e kaj bon·e
          sufer·ant·ajn mal·bon+sort·ul·ojn .

sam+sort·ul·o, sam~sort·an·o

          Spert·ant·o de sam·a sort·o, precip·e de sam·aj mal·feliĉ·aĵ·oj, kiel iu:
          mi kred·as, ke Jens kaj mi est·as sam+sort·ul·oj ; Ŝajn·is al li, ke
          ili est·as sam~sort·an·oj, sam·e turment·it·aj,... .

   [artikol-versi⁹·o: 1.29 2023/10/21 07:46:47 ]
     __________________________________________________________________