vidu ankaŭ la klarigojn
spert·/·a

spert·a

   1.
          Posed·ant·a sci·ojn kaj lert·ec·on akir·it·ajn per praktik·ad·o kaj
          venk·ad·o de real¹·aj mal·facil·aĵ·oj en iu kamp·o: vi·a patr·o est·as
          spert·a milit·ist·o ;  se mi est·us plej spert·a, mi ne pov·us reg·i
          sen fidel·aj serv·ist·oj kaj saĝ·aj konsil·ist·oj ; spert·a mar·ist·o ne
          batal·as kontraŭ la flu·o, nek kontraŭ la vent·o, sed li permes·as
          al ili, ke ili port·u li·n en la elekt·it·a direkt·o ; spert·a en la
          re·gad·o ; Maziero, kiu est·is spert·a ĥemi·ist·o, lok·is en la gren·ej·o
          de la kamp·o-dom·o mal·grand·an laboratori⁸·on: kaj la infan·oj mir·eg·is,
          vid·ant·e ĥemi·ajn eksperiment¹·ojn ; [li] ne est·as tre spert·a en la
          ter-kultur¹·ad·o, sed li est·as bon·ul·o ; li est·is tro spert·a kon·ant·o
          de la hom·a natur·o, por ne diven·i, ke sol·e am·o pov·is est·i la
          kaŭz·o de tia obstin·o ; ne demand·u scienc·ul·on, demand·u spert·ul·on
          ; paser·o spert·a ne bezon·as avert·on ; mizer·o far·as lert·a, mizer·o
          far·as spert·a . {kapabl·a} , {kompetent·a} , {ekspertiz⁽⁺⁾·ist·o}

   2.
          Spert·ul·a, montr·ant·a lert·ec·on akir·it·an per praktik·ad·o: spert·a
          gvid·ad·o; [ili] mason·is la tru·on, tiel ke  la plej spert·a
          okul·o, ne trov·us la en·ir·on en la tomb·on ; grand·eg·aj tond·il·oj […]
          sen·ĉes·e est·is mov·at·aj de la spert·aj man·oj ; okul·o spert·a en
          leg·ad·o sur hom·aj vizaĝ·oj pov·us rimark·i post·e~sign·ojn de long·a kaj
          ankoraŭ ne fin·it·a histori·o de viv·o .

spert·i

   1.
          (ntr)
          Est·i spert·a pri: Andre⁽⁺⁾·o, kiu tre spert·as pri simil·aj situaci·oj,
          rest·is ne·vid·at·a ; la nov·a prezid·ant·o spert·as pri ekonomi¹·o kaj
          financ¹·oj ; oni jam spert·as pri la elimin⁽⁺⁾·o de morbil·o sur vast·aj
          teritori²·oj .

   2.
          (tr)
          {Tra·viv·i} , sufer·i  ĝu·i, sent·i, konstat·i: kiu plen·um·as la
          ordon·on, tiu spert·os nenio·n mal·bon·an ; [mi] spert·is sufer·on sub
          la verg·o ; tia izol·it·ec·o, kiu·n ŝi neniam antaŭ·e spert·is ; tiu
          ter-trem·o ne est·as nov·aĵ·o, […] la urb·o Lim⁽⁺⁾·a en Amerik⁸·o spert·is la
          sam·ajn sku·ojn last·an jar·on ; li rakont·is ĉio·n, kio·n li spert·is
          de~post la moment·o de ili·a dis·iĝ·o ; mi spert·is ŝip+romp·iĝ·on sur la
          mal·kviet·eg·a mar·o ; vi ne […] spert·u nov·an sen·iluzi¹·iĝ·on, ebl·e
          ankoraŭ pli dolor·an . {tra·pas·i} , {traf·i}

   Rim.: La efektiv·a lingv·o-uz·o kontraŭ·as la ordinar·an logik¹·on de
   vort-far·ad·o: el·ir·ant·e de la fundament·aspert·a“, t.e. lert·a, kapabl·a,
   kompetent·a, la verb·ospert·inur pov·as signif·i hav·i tia·n kvalit¹·on.
   Kontraŭ·e la verb·o oft·e uz·iĝ·as por dir·itra·viv·i io·n, per kio oni
   far·iĝ·os pli spert·a“.

spert·o

   1.
          Sci·oj kaj {lert·ec·o} akir·it·aj per {praktik·o} kaj tra·viv·ad·o de
          mal·facil·aĵ·oj: la plej saĝ·a el ili hav·as spert·on de kelk~dek·o de
          jar·oj ; la antaŭ·zorg·em·o mal·kovr·os al vi la mal·san·on kaj la
          spert·o montr·us la rimed·on ; mi do pet·as vi·n, divid·i kun mi iom
          da vi·a spert·o ; laŭ mi·a spert·o la triumf¹·ant·a mal·amik·o est·as plej
          mal·fort·a ; la jun·a princ·o, malgraŭ la mank·o de spert·o,
          kompren·is, ke li dev·as est·i sin⁸+gard·a ; parol·is la mal·jun·ul·in·o
          kun la tut·a prudent·o, kiu·n don·as la ·o kaj la spert·o ; por
          spert·o kaj lern·o ne sufiĉ·as etern·o ; spert·o saĝ·on akr·ig·as .

   2.
          Tra·viv·aĵ·o: el la ĉiu+tag·a spert·o ni ĉiu·j ja sci·as tre bon·e, ke
          […] ; est·ad·o sen·temp·a, sed tamen plen~plen·a de grand·aj okaz·oj kaj
          spert·oj, de pens·oj kaj sent·oj ; la mal·jun·ul·o […] foj·e rakont·is
          al la rond·an·oj pri si·aj spert·oj kiel forĝ·ist·a help·ant·o en la
          mal·nov·a temp·o ; ni forges·as avert·on, ni memor·as la spert·on ; 
          mal·saĝ·ul·on spert·o instru·os .

spert·aĵ·o

          Tra·viv·aĵ·o: la aŭtor·o van·e prov·as kompren·i la strang·ajn
          spert·aĵ·ojn ; la edz·oj raport·is feliĉ·e pri si·aj spert·aĵ·oj ; kiam
          mi fuŝ·is statistik¹·ojn, tuj ek·vibr¹·is la komput⁹·il·et·o en mi·a poŝ·o
          […], por mi, nov·a kaj, sincer·e, iom tim·ig·a spert·aĵ·o .

spert·iĝ·i

   1.
          Far·iĝ·i spert·a, akir·i spert·on: ni spert·iĝ·is kaj lern·is pli bon·e
          help·i unu la ali·an ; ni spert·iĝ·is tiel, ke  rapid·e nom·is
          la kart·ojn en sen·inter·romp·a vic·o ; [ili] ret·e korespond·as kun la
          kurs¹·an·oj por ke ili spert·iĝ·u en la lingv·o-uz·o .

   2.
          Est·i tra·viv·at·a: neniam antaŭ·e spert·iĝ·is tiom da mal·cert·ec·o en
          viv-sekur⁴·ec·o .

mal·spert·ec·o, sen·spert·ec·o

          Stat·o de iu ne hav·int·a spert·ojn, ne kon·ant·a per propr·a
          tra·viv·ad·o: ĝust·e pro ni·a sen·spert·ec·o, iu·j mal·simpl·aj afer·oj
          ŝajn·is al ni tut·e simpl·aj ; unu el la pneŭmatik¹·oj tra·pik·iĝ·is kaj
          pro la mal·spert·ec·o de la vetur·ig·ist·o, prokrast·ad·o okaz·is ; mi
          labor·u kaj tamen ne mal·kaŝ·u al ili mi·an sen·spert·ec·on, ne don·ant·e
          baz¹·on al ili·a […] fier·ec·o ; la inter·parol·on, se konsider·i mi·an
          sen·spert·ec·on, oni pov·as dir·i sufiĉ·e glat·a .

fak-spert·a

          Spert·a pri apart·a fak·o: ŝi prikl⁽⁺⁾·is [riz-plant·ojn] tiel rapid·e kaj
          lert·e kiel iu ajn fak-spert·a ter+kultur¹·ist·o ; la Plen·a ilustr¹·it·a
          vort·ar·o, 1300-paĝ·a, aper·is en 1970, post mult·aj jar·oj da [labor·o
          kaj] kaj mult·a help·o de mult·ajsin⁸+don·aj fak-spert·aj
          kun·labor·ant·oj ; ver·a revu²·o […] ne pov·as sukces·e ekzist·i sen
          fak-spert·a ĵurnal·ist·o dediĉ·ant·a hor·ojn kaj tag·ojn al la redakt¹·ad·o
          kaj korespond·ad·o . {kapabl·a} , {kompetent·a^1}

   [artikol-versi⁹·o: 1.116 2023/12/09 08:29:05 ]
     __________________________________________________________________