vidu ankaŭ la klarigojn
teras·/·o

teras·o

   1.
          Eben·a {are⁹·o} apud dom·o  en ĝarden·o, laŭ·bezon·e sub·ten·it·a per
          mason·aĵ·o, ĉu aranĝ·it·a por sid·ad·o, ĉu por nivel·i dekliv·on: li
          fum·is cigared·on sur la ne·ferm·it·a teras·o, kie la mal·varm·et·a aer·o
          est·is plen·a de la odor·o de oranĝ·oj ; trink·ej·aj teras·oj ; ni
          sid·is kun·e sur la teras·o de mi·a vila⁽⁺⁾·o . {altan⁽⁺⁾·o} , {belveder⁽⁺⁾·o} ,
          {balkon¹·o} .

   2.
          Eben·a {tegment·o} kun balustrad·o: la dom·o […] est·is lign·a,
          unu+etaĝ·a, kiel kutim·e kun teras·o, super kiu pend·is tol·a tend·o ;
          sur la plat·a tegment·o de ĉi tiu konstru·aĵ·o star·is de·nov·e
          kvadrat¹·a teras·o, kelk·e da metr·oj alt·a […] kaj sur ĝi, unu sur la
          ali·a, du tur·oj ; [la] instru·ist·oj […] ĉiu+tag·e observ·is la mont·on
          sur tegment·a teras·o de la lern·ej·o .

teras·a

   1.
          Rilat·a al teras·o; kun teras·o ktp: oni dispon·ig·is al ŝi teras·an
          apartament³·on kun spir+halt·ig·a panoram²·o ; kelner-in·o al·port·is
          manĝ·il·ar·on sur la teras·an tabl·on .

   2.
          Form·ant·a teras·ojn, teras·it·a: ili ek·rigard·is la val·on: la arb·ar·o,
          la teras·aj kamp·oj, la paŝt·ej·oj tranĉ·at·aj de voj·et·oj ; la poezi¹·aj
          teras·aj riz-kamp·oj de Mekong⁽⁺⁾·o . {amfiteatr²·o}

teras·i

          Aranĝ·i dekliv·an ĝarden·on  kamp·on laŭ eben·aj ŝtup·eg·oj: ni vid·is
          vir·in·ojn plug·i teras·it·ajn kamp·ojn .

   [artikol-versi⁹·o: 1.25 2024/02/02 21:20:22 ]
     __________________________________________________________________