vidu ankaŭ la klarigojn
umbel⁽⁺⁾·/·o

umbel⁽⁺⁾·o

          {Infloresk⁽⁺⁾·o} , ĉe kiu la flor·oj trov·iĝ·as sur tig⁸·et·oj,
          el·kresk·ant·aj el la sam·a punkt·o ĉiu+direkt·en, simil·e al verg·oj de
          ombrel·o: umbel⁽⁺⁾·o de primol·o, apiac⁽⁺⁾·oj; kun·met·it·a  du·obl·a umbel⁽⁺⁾·o
          (el unu punkt·o el·kresk·as umbel⁽⁺⁾·et·oj kiel ĉe mult·aj apiac⁽⁺⁾·oj).

umbel⁽⁺⁾·a

          Rilat·a al umbel⁽⁺⁾·o: Ĉe serpent·um·a river·a turn·o, || ombr·ant·e
          ŝton·ojn de mosk¹·a put’, || en la umbel⁽⁺⁾·a ornamviburn·o || sun·um·as
          branĉ·ojn sur verd·a krut’. .

   [artikol-versi⁹·o: 1.21 2024/01/11 15:27:58 ]
     __________________________________________________________________