vidu ankaŭ la klarigojn
umbilik·/·o

umbilik·o

   1.
          Rond·a kav·et·o mez·e de ventr·o de mam·ul·oj, produkt·it·a de cikatr·o de
          la umbilik·a ŝnur·o: vi·a umbilik·o est·as kiel rond·a pokal·o, al kiu
          trink·aĵ·o ne mank·as ; ĉe vi·a nask·iĝ·o, kiam vi est·is nask·it·a, oni
          ne de·tranĉ·is vi·an umbilik·on (umbilik·an ŝnur·on), oni ankaŭ ne
          lav·is vi·n pur·ig·e per akv·o […] kaj ne vind·is per vind·aĵ·oj ; et·a
          mal·sufiĉ·a bluz¹·o kun profund·a dekolt¹·o, kiu apenaŭ kaŝ·as la mam·ojn
          kaj las·as la umbilik·an region·on tut·e nud·a ; umbilik·o de la agav⁽⁺⁾·o
          ; la land·et·o, kie situ⁸·as tiu umbilik·o de ni·a mov·ad·o, la Centr·a
          Ofic·ej·o de UEA .

   2.
          {Ego⁽⁺⁾·o} : aper·is ne mal·mult·aj poet¹·oj, kiu·j ne rigard·is nur al si·a
          umbilik·o ; ni renkont·as esperant·an poet¹·on kies instinkt¹·a inspir·o
          est·as ne umbilik·ism·aj re·memor·oj  cerb·o-streĉ·aj lirik¹·aĵ·oj, sed
          viv·o en si·a konkret²·osang·o kaj polv·o, batal·oj, ideologi⁹·o,
          vojaĝ·oj, hom·aj inter·rilat·oj .

   3.
          {hilum⁽⁺⁾·o}

umbilik·ist·in·o

          {Akuŝ·ist·in·o} : ni lav·u ni·n pur·aj, kvazaŭ ni est·us ven·int·aj el la
          vigl·aj man·oj de la umbilik·ist·in·o .

umbilik·a ŝnur·o

          Membran·a tub·o, kun·ig·ant·a fet⁽⁺⁾·on kun placent⁽⁺⁾·o: la umbilik·a ŝnur·o
          ne est·is ĉirkaŭ·lig·it·a ; ek~de la 1600aj⁽⁺⁾ jar·oj japan⁹·oj kutim·as
          konserv·i umbilik-ŝnur·ojn por pruv·i, ke infan·o ne est·as adopt¹·it·a .

   [artikol-versi⁹·o: 1.37 2023/10/21 16:50:27 ]
     __________________________________________________________________