vidu ankaŭ la klarigojn
urs·/·o

urs·o

          Pez·a {rab·o-best·o} kun dik·a harar⁽⁺⁾·o, mal·long·a kol·o, tre mal·long·a
          vost·o, kvin+fingr·a, pland-marŝ·ant·a, {genr⁹·o} el famili·o {ursed⁽⁺⁾·oj}
          (): murmur·eg·as la urs·o sed danc·i ĝi dev·as ; far·i al iu urs·an
          (mal·lert·an) kares·on ; antaŭ mort·ig·o de urs·o ne vend·u ĝi·an fel·on
          (atend·u la venk·on antaŭ ol fanfaron·i) ; far·i al iu urs·an help·on
          (danĝer·an pro mal·lert·o, kiel la urs·o, kiu laŭ fabl·o por el·pel·i
          muŝ·on de dorm·ant·o frakas·as per ŝton·o li·an kap·on).

blank·a urs·o

          {Urs·o} kun blank·a ĝis krem+kolor·a harar⁽⁺⁾·o; {speci⁽⁺⁾·o} viv·ant·a en
          Arkt⁹·o (): 67-jar·a vir·o rakont·is, ke li tra·viv·is atak·on de blank·a
          urs·o en Nunavut⁽⁺⁾·o, Kanad⁸·o .

lav-urs·o, lav+urs·et·o

          Hund·e grand·a {rab·o-best·o} el Nord- kaj Centr-amerik⁸·o, kun griz·a
          fel·o, nigr·a-blank·aj stri·oj sur la kap·o kaj la vost·o, en·akv·ig·ant·a
          nutr·aĵ·ojn, antaŭ ol ĝi manĝ·as ili·n; {genr⁹·o} el la famili·o
          {procioned⁽⁺⁾·oj} (): sur la strat·o mi vid·is lav-urs·on ; lav+urs·et·o
          ... ankaŭ nom·iĝ·as procion⁽⁺⁾·o .

Grand·a Urs·in·o (um·a)

          Grand·a ĉerp·il+form·a {stel-figur·o} klar·e vid·ebl·a en la nord·a
          hemisfer⁽⁺⁾·o (): mal·proksim·e, vual·it·a de nebul·o, bril·et·is Nil⁽⁺⁾·o,
          supr·e bril·is la sep stel·oj de la Grand·a Urs·in·o .

Mal·grand·a Urs·in·o (um·i)

          La nord·a {stel-figur·o} ĉerp·il+form·a, en kiu la ekstrem·a stel·o de
          la ĉerp·il-ten·il·o est·as la {Polus·a Stel·o} ().

   [artikol-versi⁹·o: 1.56 2023/09/05 09:43:53 ]
     __________________________________________________________________