vidu ankaŭ la klarigojn
vang·/·o

vang·o

          Flank·a part·o de la {vizaĝ·o} :  parol·is iom koler·e, ŝi·aj
          vang·oj ruĝ·iĝ·is ; sur ŝi·aj flav·iĝ·int·aj, velk·int·aj, kav·iĝ·int·aj
          vang·oj aper·is ruĝ·aj makul·oj ; ne·jun·a hom·o […] kun grand·a vizaĝ·o
          disting·iĝ·ant·a per larĝ·aj kaj ŝvel+form·aj vang·oj ; ŝi kis·is li·ajn
          man·ojn kaj vang·ojn ; vintr·o si·n trov·os sur vang·oj ; konstant·a
          ŝvit·o lav·ad·is ni·ajn vang·ojn ; [li] pinĉ·is al ŝi la vang·on ;
          burĝ·o avid·ant·a bon+gust·an hejm·an kuir·aĵ·on kaj dek-du·on da
          puf³+vang·aj infan·aĉ·oj ; plen+vang·a jun·ul·o kun sen·kolor·a lanug·o sur
          la menton·o ; [ŝi] hav·is sufiĉ·e dik+vang·an kaj afabl·an vizaĝ·on ;
          ruĝ+vang·a pom·o ; ŝi est·is jun·a, roz+vang·a kaj bel·e vest·it·a ; oni
          kraĉ·is sur li·an vizaĝ·on kaj vang·o-frap·is li·n, kaj iu·j frap·is li·n
          per la man-plat·oj ; [ili] insult·e bat·as mi·n sur la vang·ojn ; far·i
          aplaŭd·on sur la vang·on ; propr·an vang·on neniu bat·as ; ne kaŝ·iĝ·as
          li·a lang·o mal·antaŭ la vang·o .

sur·vang·i

   (tr)

          Frap·i sur la vang·on; vang·o-frap·i: li vid·is, ke ŝi lev·as la brak·on
          por sur·vang·i la jun·ul·in·on ; la av·in·o vang·o-frap·is li·n kaj
          en·lit·iĝ·is sol·a .

sur·vang·o

          {Vang·o-frap·o} , {vang·o-bat·o} : la sinjor·o kred·ebl·e ek·koler·is pro
          tiu ĉi respond·o kaj dir·is al mi, ke li don·os al mi sur·vang·on ;
          la mal·feliĉ·a infan-in·o […] sen·respond·e sufer·is la sur·vang·ojn de
          si·aj ge·patr·oj ; kiam mi […] demand·is mi·an patr·on pri tiu tem·o,
          li respond·is per sur·vang·o .

puf³+vang·et·o

          Pli dik·a, iom el·star·a part·o de vang·o sub la okul·o: ŝi·aj blond·aj
          har·oj […] trem·et·ad·is super la sun-brun·ig·it·aj puf³+vang·et·oj kaj la
          grand·aj okul·oj . {zigom⁽⁺⁾·o}

sid-vang·o

          Ĉiu el la du muskol·aj mas·oj, sur kiu·j hom·o sid·as; simil·a
          korp·o-part·o de iu·j best·oj: ni ek·brul·ig·is al ili la pajl·on sub la
          sid-vang·oj ; sur li·aj genu·oj kaj sur la mal·dekstr·a sid-vang·o
          osced·is grand·aj tru·oj, de tiu·j pendol·is la ĉifon·aj ŝir·aĵ·oj de la
          drap·o . {glute⁽⁺⁾·o} {pug⁽⁺⁾·o}

   [artikol-versi⁹·o: 1.42 2023/10/21 16:50:35 ]
     __________________________________________________________________