vidu ankaŭ la klarigojn
zorg·/·i

zorg·i

   (x)

   1.
          Serioz·e direkt·i si·an atent·on kaj aktiv·ec·on al ies bon·o: mi
          zorg·as pri ŝi tiel kiel mi zorg·as pri mi mem ; [li] zorg·u pri
          li·a kurac·ad·o ; pri la azen·in·oj, kiu·j perd·iĝ·is […] ne zorg·u, ĉar
          ili est·as trov·it·aj ; Li ĉirkaŭ·is li·n, zorg·is pri li, ⫽ Gard·is
          li·n kiel pupil·on de Si·a okul·o ; li laŭt·e plor·is, hom·oj en·ir·ad·is
          kaj el·ir·ad·is, […sed] neniu zorg·is pri la knab·o ; [ŝi] kuŝ·ig·is
          li·n sur la sabl·o kaj zorg·is, ke li·a kap·o kuŝ·u alt·e ; pli zorg·as
          unu patr·in·o pri dek infan·oj ol dek infan·oj pri unu patr·in·o ;
          zorg·u pri vi kaj nenio·n pli (vd {naz·o} ) . {fleg·i} , {klopod·i} ,
          {pri·gard·i} , {vart·i}

   2.
          Aplik³·i si·an atent·on al io, por {cert·ig·i} ties bon·an stat·on 
          funkci¹·ad·on: vi mastr·um·os en ni·a dom·o, kuir·os, lav·os, […] zorg·os
          pri ord·o kaj pur·ec·o ; ŝi konserv·is ĉiam la sam·ajn esprim·ojn kaj
          zorg·is ili·an preciz·ec·on ; baldaŭ li est·is dev·ig·at·a zorg·i pri si·a
          profesi·o, kaj li forges·ad·is la bird·on ; zorg·u pri tio, ke vi
          pov·u rakont·i sufiĉ·e bel·an fabel·on, ĉar tio est·as por mi·aj
          ge·patr·oj la plej agrabl·a temp·o-pas·ig·o ; la orf-in·o zorg·is pri ĉio
          por kontent·ig·i si·an sinjor·in·on ; por si·a viv-ten·o li pov·is jam
          mem zorg·i ; tajlor·o zorg·as pri la vest·oj ; kiom mi ŝuld·as? […]
          hav·u la bon·ec·on ne zorg·i, li atend·os ; ali·a urb·estr·o,
          kompren·ebl·e, zorg·us pri si·aj profit·oj ; antaŭ ĉio zorg·u ofic·on,
          plezur·o atend·os si·an vic·on ; zorg·u vi·an meti·on, kaj ne miks·u vi·n
          en ali·an ; zorg·u viv·on vi·an kaj las·u viv·i ali·an ; far·u vi·an
          afer·on, Di·o zorg·os ceter·on ; la cel·o de ni·a gazet·o est·as zorg·i
          pri la vast·ig·ad·o de la lingv·o; zorg·u, ke la reĝ·o ricev·u la
          leter·ojn ; zorg·i, ke la elekt·it·oj est·u hom·oj prudent·aj ; est·is
          riĉ·e zorg·it·a pri ĉiu societ·a bezon·o . {atent·i} , {okup·iĝ·i}

   3.
          Mal·trankvil·iĝ·i pro ne·cert·ec·o  dub·ec·o de io, kio·n oni
          konsider·as grav·a: zorg·i pri la morgaŭ·a tag·o ; la mal·sat·o, pri
          kiu vi zorg·as, persekut·os vi·n ; vi ja memor·as ĉio·n, kio·n vi
          dev·as parol·i? […] ne zorg·u, mi bon·e lud·os mi·an rol¹·on ; [nu, vi]
          for·ir·os, sen zorg·i pri ŝi·a grumbl²·ad·o ; riĉ·a zorg·as pri ĉampan·o,
          mal·riĉ·a pri pan·o ; lingv·oj natur·aj […] tut·e ne bezon·is zorg·i pri
          facil·ec·o .

zorg·o

   1.
          Atent·a pen·ad·o cert·ig·i bon·on  prosper·on de iu  io (vd
          {pri·zorg·i} ): li·a unu·a zorg·o est·is ig·i sen·risk·a la ekzist·ad·on de
          li·a fil·o ; al ili tre kontent·e li trans·don·is la tut·an zorg·on kaj
          aŭtoritat·on pri la lingv·o ; neniu roman¹·ist·o en la irland⁸·a lingv·o
          hodiaŭ verk·as kun kompar·ebl·aj zorg·o, preciz·ec·o kaj klar·ec·o .

   2.
          Prem-sent·o pro {respond·ec·o} kaj rilat·aj mal·agrabl·aĵ·oj: pez·aj
          zorg·oj prem·as mi·an brust·on ; se oni ne hav·as zorg·ojn pro pan·o,
          oni tiam far·as al si zorg·ojn de am·o ; manĝ·u vi·an pan·on kun
          trem·o, kaj trink·u vi·an akv·on kun ĉagren·o kaj zorg·oj ; [ŝi]
          pas·ig·ad·is tag·ojn feliĉ·ajn, liber·ajn de zorg·oj kaj mal·ĝoj·o ; de
          zorg·oj, ne de jar·oj blank·iĝ·as la har·oj ; mal·pli da hav·o, mal·pli
          da zorg·oj ; rust·o manĝ·as la fer·on kaj zorg·o la hom·on ; ĉiu
          morgaŭ hav·as si·an zorg·on . {klopod·o^2}

zorg·a

          Kun zorg·o, plen·a de zorg·o: sub la zorg·a okul·o de l' pastr·oj ;
          blank·a rajd-mantel·o […] en·kovr·is li·ajn graci·ajn membr·ojn [kaj…]
          montr·is plej zorg·an drapir·ad·on ; li ·is eg·e nerv¹·a, fum·as
          tri·obl·e pli, hav·as zorg·an mien·on ; zorg·aj pens·oj de la patr·in·o ;
          Aleksandr·o far·is fundament·e zorg·ajn ban·ojn por si·a korp·o ; far·i
          plej zorg·an nekropsi⁽⁺⁾·an ekzamen·on de li·a korp·o ; li·a frunt·o
          el·montr·is zorg·an pri·pens·ad·on . {asidu⁽⁺⁾·a} , {konscienc·a} ,
          {skrupul²·a}

zorg·em·a

          Daŭr·e zorg·ant·a, akurat¹·em·a, eventual¹·e mal·trankvil·a pri est·ont·a
          stat·o de afer·oj: ĉio est·is pur·a kaj bon+ord·a kaj sur ĉio est·is
          vid·at·a la man·o de bon·a kaj zorg·em·a mastr·in·o ; ĉe mult·e da saĝ·ec·o
          est·as mult·e da zorg·em·ec·o ; la antaŭ·zorg·em·o mal·kovr·os al vi la
          mal·san·on kaj la spert·o montr·us la rimed·on ; sur ĉio est·is vid·at·a
          la man·o de bon·a kaj zorg·em·a mastr·in·o ; ie proksim·e kuŝ·as bord·oj
          de Baltik⁽⁺⁾·o, ie proksim·e bru·as la viv·o, zorg·em·a, mal·trankvil·a,
          mal·kviet·a .

zorg·at·o

          Person·o pri kiu oni zorg·as, precip·e ne·plen+aĝ·a infan·o: mi est·as
          la zorg·ant·o de tiu ĉi infan·o, kaj ĝi est·as mi·a zorg·at·o ; 
          est·is ir·int·a al  , por bon+ven·ig·i la mal·nov·an amik·on kaj
          li·ajn zorg·at·ojn, al·ven·ont·ajn per la grand·a karavan¹·o ; [la
          doktor·o] ne pov·is si·n de·ten·i montr·i tia·n grand·an interes·on je la
          re·ven·o de si·a mal·nov·a lern·ant·o kaj zorg·at·o .

zorg·ant·o, pri·zorg·ant·o

          Person·o, kiu zorg·as pri iu, precip·e pri ne·plen+aĝ·a orf·o: li est·is
          pri·zorg·ant·o de […] fi·lin·o de li·a onkl·o, ĉar ŝi ne hav·is patr·on
          nek patr·in·on ; la jun·a reĝ·o ven·ig·is si·an patr·on kaj zorg·ant·on
          kaj super·ŝut·is ili·n per trezor·oj ; ne·vid·ebl·a anĝel·o-zorg·ant·o
          send·is al li porci·on per·e de mal·jun·a kuir·ist·in·o . {kurator·o ^1}

zorg·ig·i

   (tr)

          Far·i, ke iu zorg·u: trankvil·a est·as ĉiu, kiu·n nenio ekscit·as,
          indign·ig·as  zorg·ig·as ; kiu·j est·as la vir·oj, kiu·j tiom vi·n
          zorg·ig·as ? tiom da adici²·iĝ·ant·aj bon~ŝanc¹·oj iom·et·e zorg·ig·is mi·n .

antaŭ·zorg·i

   (tr)

          Zorg·i pri io, kio ankoraŭ ne est·as, ankoraŭ ne okaz·is, precip·e
          por evit·i  mal·help·i iu·n mal·bon·on: se oni ne antaŭ·zorg·os, la
          ruin·iĝ·o de la energi·a sistem·o cert·e okaz·os ; okaz·e de mal·san·iĝ·o
           bezon·o de antaŭ·zorg·a help·o ili oft·e ne kontakt¹·as kurac·ist·ojn,
          tim·ant·e ekstradici⁽⁺⁾·on ; en tiu ĉi vintr·o ni dev·is kelk+foj·e sal·um·i
          la ŝtup·ar·on pro vizit·ant·oj, poŝt·ist·oj kaj propr·a antaŭ·zorg·o .
          {antaŭ·tim·i} , {antaŭ·mal·help·i} , {antaŭ·vid·em·a} , {prevent⁽⁺⁾·i}

mal·zorg·i

   (tr)

          Mal·atent·i io·n  iu·n, kiu·n oni dev·as zorg·i: mi sci·as […], kiu·j
          oficir·oj drink·as  mal·zorg·as la serv·ad·on, kaj kiu·j honest·e
          plen·um·as si·an dev·on ; li […] ĝoj·e ek·migr·is en la mond·on
          mal·zorg·ant·e nenio·n, kio dik·ig·as la hom·on kaj mal·dik·ig·as la
          mon·uj·on (t.e. {diboĉ·is} ) ; gent·o de mensog·ul·oj! ek·kri·is la
          tajlor·o, unu sam·e sen·di·a kaj mal·zorg·a, kiel ali·a ! [ili]
          opini·as, ke la tradici¹·oj rapid·e mal·aper·as kaj ke la mal·zorg·o,
          kun kiu oni komunik·as ili·n, mal·help·as long·an daŭr·ad·on ; la
          parti·aj kaj sindikat²·aj gvid·ant·oj mal·zorg·as la interes·ojn de la
          prolet⁸·ar·o, ne okup·iĝ·ant·e pri solv·o al la mond+lingv·a problem¹·o .
          {neglekt⁸·i} , {preter·las·i}

ne·zorg·em·a

          Kiu ne vol·as zorg·i, atent·i, si·n gard·i  gard·i ali·ajn: li est·is
          obstin·aĉ·e ne·zorg·em·a pri si·a san·o kaj subit·e, ho ve, li mort·is
          pro febr·o . {mal·diligent·a}

pri·zorg·i

   (tr)

          Zorg·i pri: mi pri·zorg·is mi·ajn afer·ojn en la urb·o kaj mi ne pov·is
          ven·i ; ŝi kis·is la man·ojn de si·a adopt¹·int·a patr·in·o, ben·is ŝi·n
          pro ŝi·a tut·a pri·zorg·ad·o kaj am·o, kiu·n ĉi tiu hav·ig·is al ŝi en la
          tag·oj de la mizer·o ; jen vi pri·zorg·is por ni ĉio·n ĉi tio·n; kio·n
          mi pov·as far·i por vi ? Li rigard·u kaj pri·zorg·u mi·an proces·on kaj
          defend·u mi·n ; se vi pov·us ricev·i li·n kiel edz·on, tiam vi est·us
          bon·e pri·zorg·it·a ; vir·o mort·is, kaj post li·a mort·o neniu
          pri·zorg·is li·an nigr·an hund·on .

sen·zorg·a

          Ne mal·trankvil·a pro zorg·oj: Johan·o pov·is dorm·i tut·e sen·zorg·e,
          kaj tio·n li efektiv·e far·is ; jar·oj de […] sen·zorg·a kaj feliĉ·a
          viv·o ; est·as ja tiel bel·e, se oni en la mal·jun·ec·o pov·as viv·i
          sen·zorg·e ; li met·is la man·ojn en la poŝ·ojn, apog·is si·n
          sen·zorg·ec·e al angul·o de mur·o kaj kun rid·et·o sur la lip·oj […] ;
          li dezir·eg·is de·nov·e for·ir·i en la drink·ej·on, por diboĉ·i kun si·aj
          gaj·aj sen·zorg·aj koleg·oj . {lum·a} , {sen·nub·a} , {seren²·a}

dom+zorg·ist·o

          Hom·o komisi·it·a per zorg·ad·o pri la bon~stat·o de dom·o, t.e.
          hejt·ad·o, pur·ig·ad·o, ripar¹·oj k.s.: la dom·on posed·is la firm·o, kie
          li labor·is, kaj li est·is dom+zorg·ist·o ; li labor·is kiel
          gazet+port·ist·o, ĝarden·a kaj muel·ej·a labor·ist·o, pur·ig·ist·o kaj
          dom+zorg·ist·o . {ekonom⁽⁺⁾·o} , {kort·ist·o}

zorg·e de

   (prepozici·aĵ·o)

          {De} , kun la help·o de, plen·um·at·e de: oni sur·scen·ig·as […]
          alt+nivel·ajn spektakl¹·ojn, zorg·e de la Torin⁽⁺⁾·a Manifestaci³·a
          Instanc²·o ; oni intenc·as baldaŭ [la tekst·on] publik·ig·i, kun·e kun
          cent·oj da ali·aj tia·j tekst·oj, en paper·a kaj cifer·ec·a versi⁹·oj,
          zorg·e de la el·don·ej·o  . {dank·e al} , {far·e de} ,
          {flank·e de} , {egid¹·o}

   [artikol-versi⁹·o: 1.140 2024/01/05 08:30:37 ]
     __________________________________________________________________