*adiaŭ UV
*adiaŭ
(interjekcio)
- 1.
-
Vorto, per kiu oni salutas iun, kiam oni foriras de li,
ĉefe se por longa tempo aŭ definitive:
estis malĝentile, ke mi ne diris adiaŭ al via patrino
[1];
adiaŭ kara amiko, ĝis revido en la
plej proksima kongreso!
VdE
;
mi iras por zorgi pri miaj aferoj: adiaŭ
[2].
ĝis revido - 2.
- (figure) La vortoj kaj gestoj per kiu oni salutas antaŭ foriro: Gering iris antaŭen, por komenci sian preparitan parolon de adiaŭ [3]; (figure) li diris adiaŭ al la mondo surtera (li mortis) PrV .
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro 26a
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro 26a
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
- angle:
- adieu, good-bye, farewell
- beloruse:
- бывай
- bretone:
- kenavo
- bulgare:
- сбогом
- ĉine:
- 1. 拜拜 [báibái], 再会 [zàihuì], 再會 [zàihuì]
- france:
- adieu
- germane:
- tschüss, adieu, ade, lebwohl
- hebree:
- שלום (ברכת פרידה)
- hispane:
- adiós
- hungare:
- Isten veled, Isten önnel
- indonezie:
- selamat tinggal selamat tinggal
- itale:
- addio
- katalune:
- adéu, adéu-siau
- nederlande:
- adieu, vaarwel, tot ziens, tot kijk
- okcitane:
- adieu, adieu-siatz
- pole:
- bywaj, do zobaczenia, żegnaj
- portugale:
- adeus
- ruse:
- прощай
- slovake:
- zbohom
- svede:
- adjö
- taje:
- 1. ลาก่อน
- tibete:
- ག་ལེ་ཕེབས་
- ukraine:
- прощай(те)!, прощавай(те)!, бувай здоровий!, бувайте здорові!
adiaŭa
- Rilata al foriro; signanta, enkondukanta foriron: [li] faris adiaŭan kapsignon [4]; ili jam komencis siajn adiaŭajn afablaĵojn al la gemastroj [5]. sentoj de la adiaŭa momento [6]; adiaŭa parolo [7]; vi ricevos de mi adiaŭan donacon [8]; li premis la adiaŭan kison sur ŝiajn lipojn [9]; Nikolao Petroviĉ donis adiaŭan tagmanĝon al sia frato [10].
4.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa
6. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro 6a
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
9. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro 6a
10. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, 28
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa
6. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro 6a
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
9. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro 6a
10. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, 28
- angle:
- good-bye, farewell
- beloruse:
- разьвітальны
- france:
- d'adieu
- indonezie:
- pamitan, pisah
- nederlande:
- afscheids-
adiaŭi
(tr)
- 1.
-
Komplimenti, paroli aŭ signi adiaŭe al iu:
Paŭlo, restinte […] dum multe da tagoj, adiaŭis la fratojn, kaj de
tie ŝipiris al Sirio
[11];
ŝi adiaŭis lin per la mano kaj malaperis
[12];
la kronprinco […] adiaŭis siajn regimentojn, ordonante al ili iri
orienton
[13];
(figure)
li adiaŭis sian junecon
[14];
li fine adiaŭis kaj foriris
[15].
forlasi - 2.
- (figure)
Forcedi,
rezigni:
Zamenhof adiaŭis la honorojn: […]
mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga
[16];
adiaŭi ĉian esperon iam ajn liberiĝi
[17];
se la vinĉo adiaŭos nin, tiam ni povos levi la cindron per la manoj
[18];
la vitrotubeto ĵus adiaŭis la deĵoron
[19].
forrifuzi - 3.
[20][21]
Indiki al komputilo finon de seanco kun dialoga programo;
elsaluti.
saluti
seanco
11.
La Nova Testamento, La agoj 18:18
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 13a
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 4a
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 17a
15. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 13
16. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, 11
17. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo
18. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 28
19. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 42
20. KompLeks
21. PIV-2Komp
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 13a
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 4a
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 17a
15. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 13
16. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, 11
17. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo
18. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 28
19. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 42
20. KompLeks
21. PIV-2Komp
- angle:
- 1. bid adieu, say goodbye, say farewell, bid farewell 2. abandon 3. logout
- beloruse:
- 1. разьвітацца 2. разьвітацца, адмовіцца, пазбыцца 3. выйсьці (з кампутарнай сістэмы, сеткі)
- bretone:
- 1. kimiadiñ
- ĉine:
- 1. 告別 [gàobié], 告别 [gàobié], 拜別 [bàibié], 拜别 [bàibié]
- france:
- 1. dire adieu (à), faire ses adieux (à), prendre congé (de), quitter, renoncer (à), se séparer (de), tourner le dos (à) 3. fermer la session, se déloguer
- germane:
- 1. (sich) verabschieden 2. aufgeben (Hoffnung, Geist etc.) 3. (sich) abmelden, (sich) ausloggen
- hebree:
- 1. לומר שלום 3. להתנתק (במחשבים)
- hispane:
- 1. decirle adiós a, despedirse de 3. cerrar sesión
- hungare:
- 1. búcsúzik, istenhozzádot mond 3. kijelentkezik
- indonezie:
- 1. pamit (kpd), berpamitan (kpd), pamitan (kpd), undur diri, berpisah 3. keluar log
- itale:
- 1. darsi l'addio 3. logout
- nederlande:
- 1. afscheid nemen, vaarwel zeggen 3. uitloggen
- pole:
- 1. żegnać 3. wylogować
- portugale:
- 1. dizer adeus, despedir-se 3. desligar o microcomputador
- ruse:
- 1. прощаться, попрощаться 3. выйти
- slovake:
- 1. rozlúčiť sa 3. odhlásiť sa
- svede:
- 1. säga farväl, säga hejdå, säga adjö 3. logga ut
- ukraine:
- прощатися
adiaŭo, adiaŭado
- france:
- adieu, adieux
- hispane:
- adiós
- indonezie:
- perpisahan
- nederlande:
- afscheid
adiaŭdiri
(x)
- Diri adiaŭ: l’aŭdienco estis finita kaj ni leviĝis por adiaŭdiri [24]; mi neniam iris dormi sen pensado pri la propraj vortoj de Alfred ĉe la adiaŭdiro [25].
24.
Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Aĥmed’ Paŝa’, la granda
pentristo
25. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: Batalo de l' vivo, Parto 3-a
25. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: Batalo de l' vivo, Parto 3-a
- angle:
- say goodbye, say farewell, bid farewell
- beloruse:
- разьвітацца
- france:
- dire adieu (à), faire ses adieux (à), prendre congé (de), quitter ~diro: adieux.
- germane:
- (sich) verabschieden
- hispane:
- decirle adiós a, despedirse de
- hungare:
- búcsút mond
- indonezie:
- mengucapkan selamat tinggal, mengucapkan perpisahan
- itale:
- dire addio
- nederlande:
- afscheid nemen, vaarwel zeggen
- pole:
- żegnać
- ruse:
- попрощаться
- svede:
- säga farväl, säga hejdå, säga adjö
administraj notoj
~i:
Mankas verkindiko en fonto.