1arme/o JED
armeo
- 1.

La tuta organizita milita forto de
ŝtato: la
soldatoj,
suboficiroj kaj
oficiroj,
armiloj:
brava junulo, via frato, ‐ eble iom maltimema: sed en la armeo tio estas
kvalito
[1];
Paŭlo Petroviĉ eksiĝis el la armeo malgraŭ […] la admonoj de la
superuloj
[2];
Aleksandro la Granda transplantis tiun novan komunan lingvon – koinê – sur
larĝajn teritoriojn, konkeritajn de lia armeo
[3].
militistaro
aerarmeo,
mararmeo,
terarmeo- 2.
Parto de
armeo1,
konsistanta el korpusoj aŭ malpli
grandaj trupunuoj, komandataj de unu ĉefgeneralo:
ĉeestas en la vilaĝo oficiro de l’ Afrika armeo
[4].
- 3.
- (figure) Multnombra kolekto da homoj aŭ bestoj: venis armeo da petantoj [5]; granda, moda kaj riĉa magazeno bezonas la servon de vera armeo da komizoj [kaj] oficistoj Marta ; tuta armeo da flugantaj vestoj sin portis en la ventego BdV ; li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuraĝuloj [6]; [sur] tegmentoj oni incensis al la tuta armeo de la ĉielo kaj verŝis verŝoferojn al aliaj dioj [7]; plorĝemante kiel armeo da senesperaj spiritoj [8]; tuta armeo da instruistoj de la franca lingvo, da francaj artistoj kaj teknikistoj invadis la kulturajn centrojn de Ruslando [9]; du kontraŭ unu prezentas armeon PrV .
1.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, 7
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 10:7
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 19:13
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, 7
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 10:7
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 19:13
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
- angle:
- military
- beloruse:
- армія, войска, узброеныя сілы
- ĉeĥe:
- armáda, vojsko
- ĉine:
- 1. 兵团 [bīngtuán], 兵團 [bīngtuán]
- france:
- 1. armée, les forces armées 2. armée 3. armée, armada, bataillon, escadron, essaim, flot, foule, légion, masse, multitude, nuée, quantité, régiment, troupe
- germane:
- Armee 1. Streitkräfte 2. Heer 3. Heer armeo de la ĉielo: Himmelsheer.
- hebree:
- צָבָא
- hispane:
- ejército, armada
- hungare:
- hadsereg, sereg (átv. is)
- indonezie:
- 1. militer 2. angkatan
- itale:
- armata
- japane:
- 軍隊 [ぐんたい], ~軍 [ぐん], 大群 [たいぐん]
- katalune:
- exèrcit
- nederlande:
- leger
- okcitane:
- armada
- pole:
- 1. wojsko, siły zbrojne 2. armia 3. armia
- ruse:
- армия, войско 1. вооружённые силы 2. армия
- slovake:
- vojsko, armáda
- tibete:
- དམག་དཔུང་
- ukraine:
- аме (східноазійська страва з солоду)
armea
- Rilata al armeo: lerta armea ĉefo devas atentege studi la kampon [10]; la nobla armea tribuno [11]; pri armeaj kaj militŝipaj statistikoj [12]; en uniformo tre simila al la armea [13].
10.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Henri Vallienne: Ĉapitro 7
11. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Lidia Zamenhof: Ĉapitro 14
12. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, Cezaro Rossetti: 3
13. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, Johán Valano: 20
11. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Lidia Zamenhof: Ĉapitro 14
12. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, Cezaro Rossetti: 3
13. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, Johán Valano: 20
- angle:
- army
- beloruse:
- армейскі, вайсковы
aerarmeo, flugarmeo
Parto de
armeo1,
kiu okupiĝas ĉefe pri aviaj operacioj:
Ŝanhajo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estis bombitaj de usona aerarmeo kaj ruiniĝis
[14];
la japana aerarmeo bombardis Songjiang-stacidomon
[15];
la aermilito […] celis detrui la irakan aerarmeon,
kontraŭ-aviadilajn instalaĵojn, komando-infrastrukturon kaj aliajn militajn
celojn
[16];
Kep Enderby […] en 1944 aliĝis al la
flugarmeo
[17].
14.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, El Ĉinio
15. Hasegawa T.: En Ĉinio Batalanta, 1954
16. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
17. UEA: Kep Enderby forpasis, Gazetaraj Komuniko, 2015-01-08 (565)
15. Hasegawa T.: En Ĉinio Batalanta, 1954
16. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
17. UEA: Kep Enderby forpasis, Gazetaraj Komuniko, 2015-01-08 (565)
- angle:
- air force
- beloruse:
- паветраныя войскі
- ĉeĥe:
- letecká armáda, vojenské letectvo, vzdušné síly
- ĉine:
- 德国空军 [déguókōngjūn], 德國空軍 [déguókōngjūn]
- france:
- armée de l'air
- germane:
- Luftwaffe, Luftstreitkräfte
- hebree:
- חיל האוויר
- hungare:
- légierő
- indonezie:
- Angkatan Udara, AU
- itale:
- aviazione militare
- japane:
- 空軍 [くうぐん]
- pole:
- flota powietrzna, wojska powietrzne, lotnictwo wojskowe
- ruse:
- воздушные войска
- slovake:
- letectvo, vzdušné sily
mararmeo
Parto de
armeo1,
kiu okupiĝas ĉefe pri surmaraj operacioj:
tiel estis ankaŭ en la mararmeo de la imperiestro, ĉiufoje, se proksimis io
eksterordinara, ni havis antaŭe kelkajn bonajn tagojn
[18];
ili estis metitaj en du kestojn kaj transportotaj de la usona mararmeo de
Pekino al Usono por sekura konservo
[19];
rusoj […] aneksis al si regionon, kie situas historia haveno de ilia
mararmeo
[20].
floto1,
militŝiparo
18.
B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 47
19. Monato, Alice Liu: Nova spuro pri perditaj fosilioj, 2012
20. Monato, Lenio Marobin: Grava elemento de monda nestabileco, 2014
19. Monato, Alice Liu: Nova spuro pri perditaj fosilioj, 2012
20. Monato, Lenio Marobin: Grava elemento de monda nestabileco, 2014
- angle:
- navy
- beloruse:
- вайсковы флот
- ĉeĥe:
- námořní armáda, námořní síly
- france:
- marine, armée de mer, marine nationale, marine de guerre
- germane:
- Marine, Seestreitkräfte
- indonezie:
- Angkatan Laut, AL
- itale:
- marina militare
- japane:
- 海軍 [かいぐん]
- pole:
- flota morska, marynarka wojenna
- slovake:
- námorné sily
- ukraine:
- морська армія
rezervarmeo
Tuto de civiluloj, kiujn oni okaze de milit-neceso povas mobilizi:
vagonaroj plenigitaj, pli ĝuste ŝtopitaj, per soldatoj de la rezervarmeo
[21].
21.
B. von Suttner, trad. A. Caumont kaj F. Luin: For la batalilojn!, 1914, 2001
- beloruse:
- рэзэрв (вайсковы)
- france:
- réserve (armée)
- indonezie:
- komponen cadangan (tentara), komcad
- pole:
- oddziały rezerwy
Savarmeo
- Internacia religia organizaĵo bonfarada, fondita en 1878: ili donacis liajn vestaĵojn al la Savarmeo [22]; la disdonadon de la provizoj kunordigis la kristana Savarmeo, sperta pri komunuma helpo okaze de katastrofoj [23].
- angle:
- Salvation Army
- beloruse:
- Армія выратаваньня
- ĉeĥe:
- Armáda spásy
- ĉine:
- 救世军 [jiùshìjūn], 救世軍 [jiùshìjūn]
- france:
- Armée du salut
- germane:
- Heilsarmee
- hispane:
- Ejercito de Salvación
- hungare:
- üdvhadsereg
- indonezie:
- Bala Keselamatan
- itale:
- esercito della salvezza
- japane:
- 救世軍 [きゅうせいぐん]
- nederlande:
- Leger des Heils, Heilsleger
- pole:
- Armia Zbawienia
- ruse:
- Армия спасения
- slovake:
- Armáda Spásy, Armáda spásy
- ukraine:
- Армія спасіння
terarmeo
Parto de
armeo1,
kiu okupiĝas ĉefe pri surteraj operacioj.
- angle:
- army
- beloruse:
- сухапутныя войскі
- ĉeĥe:
- pozemní armáda, pozemní vojsko
- france:
- armée de terre
- germane:
- Heer, Landstreitkräfte
- hungare:
- szárazföldi csapatok
- indonezie:
- Angkatan Darat, AD
- itale:
- esercito
- japane:
- 陸軍 [りくぐん]
- pole:
- wojska lądowe, wojska naziemne, siły lądowe
- ruse:
- сухопутные войска
- slovake:
- pozemné vojsko
Ruĝa Armeo
De 1918 ĝis 1946 oficiala, poste maloficiala nomo de la soveta armeo:
iama cara oficiro, postenulo en la Ruĝa Armeo
[24];
amuza vespero aranĝita […]
por la profito de la malsanulejo de la
Ruĝa Armeo
[25].
24.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
25. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
25. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
- angle:
- Red Army
- beloruse:
- Чырвоная армія
- france:
- Armée rouge
- indonezie:
- Tentara Merah
- pole:
- Armia Czerwona