*klin/i UV
*klini
(tr)
- 1.
-
Oblikvigi ion vertikalan; fleksi malsupren
aŭ flanken:
la arbo estas klinita antaŭen, kaj la branĉoj pendas malsupren
[1];
klini sin super la dormantan fratinon
BdV
;
[li] leviĝis, klinis posten sian vizaĝon, […] kaj
ekrigardis la arenon
IKr
;
volu klini vian kruĉon, ke mi trinku
[2];
li klinis sian ŝultron por portado
[3];
mi ne aŭskultis la voĉon de miaj instruantoj,
kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj
[4];
rimarkante la gajan Aleĉjon
[ŝi salutis] lin per klino de la kapo
Marta
;
maljuna homo, forte klinita de granda suferado
Rabistoj
.
kurbigi - 2.
- (figure)
Emigi, inklinigi,
cedigi:
mi klinis mian koron por plenumi viajn leĝojn
[5];
mi devas min klini antaŭ lia deziro
KPr
;
li nur povis klini sin antaŭ la faktoj
ChC
;
la afero […] dependas de diversaj cirkonstancoj, antaŭ kiuj mi devas
min klini, se mi ne volas malutili
[6];
plena sako ĉiun mastron al vi klinos
PrV
.
disciplini,
submeti
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Poligono
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:14
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:15
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:13
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:112
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:14
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:15
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:13
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:112
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
- angle:
- 1. bend 2. movtivate, lean in, get on board (with an idea)
- beloruse:
- 1. нахіляць, нагінаць, схіляць 2. схіляць (да чагосьці)
- bulgare:
- наклонявам, накланям
- ĉeĥe:
- chýlit, klonit, klopit, nachýlit, nahnout, nahýbat, naklánět, schýlit, sehnout, sklonit, sklánět, sklápět
- ĉine:
- 倾斜 [qīngxié]
- france:
- incliner, faire céder, pencher, faire pencher, plier, faire plier, fléchir, faire fléchir, inciter, porter, pousser, prédiposer
- germane:
- 1. beugen, neigen, kippen 2. beugen
- hispane:
- 1. agachar, bajar 2. humillar
- indonezie:
- 1. membengkokkan, membungkukkan, melengkungkan, menundukkan 2. mencondongkan, mendorongkan, menggerakkan, menyandarkan
- itale:
- inclinare
- japane:
- 傾ける [かたむける], 斜めにする [ななめにする], 心を向けさせる [こころをむけさせる]
- nederlande:
- buigen
- pole:
- chylić, giąć, nachylać, przychylać, schylać
- portugale:
- inclinar
- rumane:
- apleca, înclina
- ruse:
- 1. наклонять, нагибать, склонять 2. склонять (к чему-л.)
- slovake:
- nakláňať, skloniť, skláňať
- ukraine:
- хилити, нахиляти, схиляти, похиляти, нагинати
kliniĝi
- 1.
- Sin klini; ekesti klinita: ŝi kliniĝis, kisis lin sur la bela frunto FK ; subite la veturilo kliniĝis: ĝi trafis en kavon FK ; li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj kliniĝis (vd riverenci) antaŭ ili ĝis la tero [7]; Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis [8]; ŝi kliniĝis kaj naskis, ĉar subite atakis ŝin la naskaj doloroj [9]; [la] kamentubo […] kliniĝis ĉiam pli kaj pli [10]; ili kliniĝis kaj levis du orajn monerojn [11]; sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj PrV .
- 2.
- (figure)
Malleviĝi, kiel io kliniĝanta;
proksimiĝi al sia finiĝo:
la suno kliniĝis al la okcidento, kaj […]
de la malproksima maro leviĝis vento
[12];
la jaro kliniĝis al sia fino
[13];
krimula kap’ kliniĝas al la tombo
Ifigenio
;
la tago jam forte kliniĝis
[14].
finiĝi,
kadukiĝi - 3.
- (figure) Cedi: en juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto [15]; la tempo […] de kliniĝado antaŭ ŝajnaj aŭtoritatoj jam de longe pasis [16].
7.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:2
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:5
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 4:19
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 19:11
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 23:2
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:5
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 4:19
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 19:11
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 23:2
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
- angle:
- 1. lean, lean towards, lean forward, lean over 2. bend over 3. lean into
- beloruse:
- 1. нахіляцца, нагінацца, схіляцца 2. хіліцца, схіляцца 3. схіляцца
- bulgare:
- накланям се
- ĉine:
- 俯 [fǔ], 躬身 [gōngshēn], 弓腰 [gōngyāo], 折腰 [zhéyāo], 躬 [gōng], 侧 [cè], 弯 [wān], 弯身 [wānshēn]
- france:
- fléchir, capituler, céder, incliner, s'incliner, pencher, se pencher, plier, se plier, se rendre, renoncer, toucher
- germane:
- sich beugen 1. sich neigen, sich bücken, sich verneigen 2. sich neigen
- indonezie:
- 1. membengkok, membungkuk, melengkung, berlutut, meringkuk, menunduk 2. cenderung, condong, bersandar
- itale:
- inchinarsi, chinarsi
- japane:
- 傾く [かぶく], 斜めになる [ななめになる], 頭を下げる [あたまをさげる], おじぎする
- nederlande:
- zich buigen
- pole:
- chynąć się, garbić się, pochylać się, kłaniać się
- portugale:
- inclinar-se
- rumane:
- apleca, sărac
- ruse:
- 1. наклоняться, нагибаться, кланяться, склоняться 2. клониться, склоняться 3. склоняться
- ukraine:
- хилитися, схилятися, нахилятися, похилятися, нагинатися
deklini
(tr)
-
Klini for de la ĝusta direkto; flankenigi,
deturni, deteni:
[ili] penante deklini nin de nia vojo, havas la plej bonan kaj plej
honestan intencon
[17];
kaŝitajn donacojn akceptas malvirtulo, por deklini la vojon
de la justeco
[18];
vi deklinas la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon, kiun donas
al ili la Eternulo
[19];
li, vere, ne deklinas sin de ili, ĉar oni devas ja ion fari por la arto
QuV
;
Zolema deklinis la liton el la muro, malligis siajn robojn kaj, sen iu ajn
enkonduko, ŝi ĵetis sin al miaj brakoj
VaK
.
dekonduki,
devojigi,
malkuraĝigi,
tenti
Rim.:
Modifado de vorto per gramatikaj kazoj nomiĝas cetere deklinacii.
17.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:23
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 32:7
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:23
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 32:7
- angle:
- recline, bend away, lean away
- beloruse:
- адхіляць
- bulgare:
- отклонявам
- ĉeĥe:
- odchýlit, odklonit, vychýlit
- france:
- détourner, dissuader, empêcher, faire dévier, faire éviter
- germane:
- biegen, zur Seite neigen, abbringen
- indonezie:
- membelokkan, menyimpangkan
- japane:
- そらせる, 逸脱させる [いつだつさせる]
- nederlande:
- afbuigen
- pole:
- skręcić, giąć
- portugale:
- declinar, desviar
- rumane:
- rândul său, îndoire
- ruse:
- отклонять
- slovake:
- odkloniť
- ukraine:
- відхиляти, відводити (рушницю і т.п.)
dekliniĝi
- 1.
- Flankeniĝi de normala sinteno, de ia ĝusta vojo...: ĉiuj arbegoj, rozujoj kaj dornoj dekliniĝis, kaj li pasis [20]; oni ne devas dekliniĝi de la vojo [21].
- 2.
- (figure)
Flankeniĝi de vero, justo, intenco ks:
dekliniĝi de la vero
[22];
li ne dekliniĝu de la ordono dekstren nek maldekstren
[23];
se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj […] li neniam povas
pravigi sin
[24].
malrespekti
devii20.
C. Perrault, trad. P. Sarpy: La Belulino dormanta en Arbaro, Rakontoj
pri feinoj, Hachette, 1904
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 23:2
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 17:20
24. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 23:2
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 17:20
24. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
- angle:
- stray, deviate, diverge, recline, lean back
- beloruse:
- адхіляцца
- bulgare:
- отклонявам се
- ĉine:
- 偏离 [piānlí]
- france:
- se détourner, s'écarter, s'éloigner, dévier
- germane:
- 1. sich wegbeugen, sich zur Seite neigen 2. abweichen
- indonezie:
- 2. membelok, menyimpang, melantur
- japane:
- それる, 離れる [はなれる], 逸脱する [いつだつする]
- nederlande:
- afwijken
- pole:
- odchylać się, uchylać się
- portugale:
- declinar-se, desviar-se
- rumane:
- se abate, șovăi
- ruse:
- отклоняться
dekliniĝo
- 1.
- Flankeniĝo: dekliniĝo de la magneta montrilo FK ; la vojo […] kondukis per multaj dekliniĝoj kaj devojiĝoj preter multe da urboj kaj vilaĝoj [25].
- 2.
- (figure) Malobservado de la reguloj aŭ de la moralo: ĉiu dekliniĝo kaj malobeo ricevis justan rekompencon [26]; ŝia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn dekliniĝojn Marta .
25.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
26. La Nova Testamento, Hebreoj 2:2
26. La Nova Testamento, Hebreoj 2:2
- angle:
- deviance, transgression 1. declination, detour
- beloruse:
- адхіленьне
- bulgare:
- отклонение
- ĉine:
- 偏差 [piānchā], 差 [chā]
- france:
- écart, déclinaison, déviance, transgression
- germane:
- Abweichung
- indonezie:
- 1. pembelokan, deklinasi, putaran, persimpangan 2. penyimpangan
- japane:
- それること, 逸脱 [いつだつ]
- pole:
- deklinacja, odchylenie
- portugale:
- declinação, desvio
- rumane:
- declinație, varianță, declinație
- ruse:
- отклонение
- ukraine:
- відхилення
forklini
(tr)
- 1.
- Malproksimigi de si klinante, deturni al alia direkto: ŝi forklinis flanken unu el la folioj [27]; forklininte la kapon [28]; ili forklinas la direkton de sia vojo, iras en la dezerton, kaj malaperas [29].
- 2.
-
Flankenigi iun de vero, justo, intenco:
forklini ies koleron, riproĉojn, koron;
[li] forklinas la rajton de fremdulo
[30];
observu kaj plenumu ĉion, skribitan en la libro de instruo de Moseo, ne
forkliniĝante de ĝi dekstren nek maldekstren
[31];
ne forkliniĝu al la vantaĵoj, kiuj ne helpas nek savas
[32].
deturni,
devojigi,
distri1.a,
diversii,
korupti
27.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
28. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 6:18
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 27:19
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 23:6
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 12:21
28. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 6:18
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 27:19
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 23:6
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 12:21
- angle:
- turn away
- beloruse:
- адхіляць
- bulgare:
- отклонявам
- ĉeĥe:
- odklonit
- france:
- détourner, écarter
- germane:
- wegbiegen, beugen 2. ablenken
- hispane:
- desviar
- japane:
- わきへ向ける [わきへむける], そらす, かわす
- nederlande:
- afweren, ombuigen
- pole:
- odwracać, odchylać
- rumane:
- întoarce, inversa
- ruse:
- отклонять, отклонить
- slovake:
- odkloniť
- ukraine:
- відхиляти, відгинати, відгортати
adorkliniĝi
Kliniĝi antaŭen, eventuale ĝis tuŝo de la
grundo, elmontrante adoron:
li iros kaj servos al aliaj dioj, kaj adorkliniĝos
antaŭ ili aŭ antaŭ la suno aŭ antaŭ
la luno
[33];
David klinis sian vizaĝon al la tero kaj adorkliniĝis
[34];
tiu dio, laŭ mi, tute ne bezonas adorkliniĝon de la homoj, nek de ĉio ajn en
la naturo
[35].
adori1,
apoteozi,
laŭdi
33.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 17:3
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 24:8
35. Monato, Gbeglo Koffi: Dio kaj religioj, 2012
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 24:8
35. Monato, Gbeglo Koffi: Dio kaj religioj, 2012
- angle:
- bend in reverence, kowtow
- beloruse:
- кланяцца (у ногі, да зямлі, у знак пашаны)
- bulgare:
- прекланям се
- ĉine:
- 拜 [bài], 磕头 [kētóu], 頓首 [dùnshǒu], 跪叩 [guìkòu], 跪拜 [guìbài]
- france:
- se prosterner
- germane:
- anbeten
- indonezie:
- bersujud
- japane:
- ひれ伏す [ひれふす], ぬかずく, 拝礼する [はいれいする]
- pole:
- kłaniać się z szacunkiem
- rumane:
- arc cu respect
- ukraine:
- поклонятися, приходити з поклоном