*kondamn/i UV

*kondamni

(tr)
1.
JUR
a)
(iun) Per juĝo pruvi puninda kaj difini la merititan punon: ili kondamnu lin al punpago de cent arĝentaj moneroj [1]; kondamni al morto [2]; unu atestanto ne sufiĉas, por kondamni homon al morto [3]; mi kondamnis kelkajn kulpajn [sakrilegiulojn] al la sufoko, multajn en la minejojn (al punlaboro en minejoj), ĉiujn al la bastonado [4]. VD:verdikti
Rim.: La subjekto de la verbo ofte indikas juĝanton, tribunalon aŭ leĝon, sed povas montri ankaŭ la verdikton ( mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton, kiu kondamnas milojn da malfeliĉaj estaĵoj Marta ) aŭ (metafore kaj malofte) la faktojn, kiuj pruvas la kulpon ( vin kondamnas via buŝo (viaj diroj), ne mi [5] ).
b)
(ion) Deklari puninda: estas agoj, kiujn la moralo kondamnas, sed kiujn ne kondamnas la leĝo; la tuta instruado de Jesuo ja plene kondamnas la korstaton, kiu okazigas duelojn [6]; ĉiu vivoformo havas sian perfektecon, kiun kondamni estus stulte [7].
c)
(figure) Nepre devigi (iun); neflekseble destini (ion): mi estas kondamnita longan tempon vagadi en la nokto [8]; malsaĝuloj kondamnitaj al eterna blindeco [9]; mi estis kondamnita de la malsano resti du semajnojn en la lito; [tia] memstara agado […] estas anticipe kondamnita je kompleta fiasko pro amatoreco, ignorado de faktoj kaj eblecoj [10]; simpla tajperaro sufiĉas por kondamni vian komputilon per la virusoj, kiuj svarmas tra Interreto [11]; la estontaj generacioj […] neniel devus esti kondamnitaj al mankoj de energio [12].
2.
Deklari iun malprava, ion riproĉinda: kondamni projekton, parolon malican; ni ne kondamnas tian laŭtan legadon, eĉ kontraŭe, ĝi taŭgas por bone lerni prononcadon [13]; pasie li kondamnas la militon, la maljustecon, kaj iliajn sekvojn [14]; Stalin, tute neatendite, kondamnis la teoriojn de Marr [15]; ne aŭskultinte, ne kondamnu PrV . VD:mallaŭdi
angle:
condemn 1. convict, sentence, issue judgement against (p.p. nekrima procedo), find guilty
beloruse:
асуджваць, прысуджваць
ĉeĥe:
odsoudit (k něčemu), odsuzovat, zatracovat, zatratit, zavrhnout
ĉine:
譴責 [qiǎnzé], 責備 [zébèi], 判处 [pànchǔ], 問罪 [wènzuì], 处刑 [chǔxíng], 斗 [dòu]
france:
1.a condamner, accabler, convaincre, déclarer coupable, punir ~i al morto: condamner à mort, condamner à la peine capitale. 1.b condamner, censurer, défendre, interdire, prohiber, proscrire, punir, réprimer 1.c condamner, destiner, astreindre, contraindre, forcer, obliger, vouer 2. condamner, anathématiser, blâmer, critiquer, désapprouver, désavouer, réprouver, stigmatiser
germane:
1.b verdammen 1. verurteilen 2. ablehnen
hispane:
1.a condenar 1.b sentenciar
hungare:
1.a ítél, elítél (jogilag) ~i al morto: halálra ítél. 1.b elítél (erkölcsileg), megbélyegez 1.c kárhoztat (vmire), (vmire) van ítélve 2. elítél (helytelenít)
japane:
刑を宣告する [けいをせんこくする], 有罪とする [ゆうざいとする], 非難する [ひなんする], とがめる
nederlande:
veroordelen 1.a veroordelen, schuldig verklaren 1.b verdoemen, verwerpen, vervloeken 1.c veroordelen
pole:
potępiać, skazywać, zasądzać
portugale:
condenar 1.a condenar, sentenciar ~i al morto: condenar. 2. condenar, repreender
rumane:
condamnarea, judecarea
ruse:
осудить, приговорить, обречь (f)
slovake:
odsudzovať, odsúdiť

kondamno

Ago kondamni:
1.a:
kondamno al morto; li ricevis kondamnon pro trafik-akcidento kun vunditoj [16];
1.b:
malgraŭ la papa kondamno de 1759, la presado de la enciklopedio atingis la finon en 1772 [17];
1.c:
[la fakto, ke la indiĝenoj devas asimili la nacian kulturon] estas indikilo de la kondamno al malapero kiun la moderneco dekretis kontraŭ la indiĝenaj kulturoj [18];
2:
mi prenis krajonon en la manon por noti multajn punktojn de kritiko kaj kondamno [19].
16. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 16
17. E. Pauli: Franca Enciklopedio, http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/Esperanto/ENCIKLOPEDIO.html
18. Elpaŝi en la defendo de la lingvaj rajtoj, http://www.esperantomex.org/esperanto/red/rajtoj.html
19. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, L. Friis: Kiel mi fariĝis Esperantisto, leciono 8a
angle:
condemnation, conviction (condemnation), punishment
beloruse:
асуджэньне, прысуд
ĉeĥe:
kondemnace, odsouzení
ĉine:
被罚下地狱 [bèifáxiàdìyù], 非难 [fēinàn]
france:
1.a condamnation, peine, punition, sanction ~o al morto: condamnation à mort, peine capitale. 1.b condamnation, anathémisation, censure, défense, interdiction, prohibition 1.c condamnation, obligation 1.d condamnation, blâme, critique, désapprobation, réprobation
hungare:
1.a ítélet, elítélés ~o al morto: halálos ítélet. 1.b elítélés (erkölcsi), megbélyegzés 1.c kárhoztatás, kényszerülés 1.d elítélés, helytelenítés
japane:
刑の宣告 [けいのせんこく], 有罪判決 [ゆうざいはんけつ], 非難 [ひなん], 糾弾 [きゅうだん]
nederlande:
veroordeling
pole:
potępienie
portugale:
condenação
rumane:
condamnare
ruse:
осуждение, приговор
slovake:
odsúdenie

kondamna

Rilata al kondamno; kondamnanta: tiu kondamna verdikto, kiu pendas super li, anstataŭ ŝin malinklinigi de li, pro la nura kompato faras lin al ŝi ankoraŭ pli kara [20]; la ŝtato faris akuzojn tiom kondamnajn, ke nenia defendo iel ajn povus respondi [21]; mi aŭdis mian kondamnan [verdikton], ne suspektante, ke mi posedas preskaŭ nerefuteblan pruvon [22].
20. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 27
21. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 10
22. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 13
angle:
guilty (of a verdict), condemnatory
beloruse:
асуджальны
france:
condamnatoire, de condamnation, qui condamne
germane:
Urteils-
hungare:
elmarasztaló, elítélő, ítélet-, ítélkező
nederlande:
veroordelend
pole:
potępieńcza
portugale:
condenatório
rumane:
judecata de apoi
ruse:
осуждающий, осудительный

kondamniĝi

Iĝi kondamnita: [ili] sufiĉe bone konspiris inter si por konfuzi la aferojn, tiel ke ili evitis kondamniĝon kaj konservis siajn postenojn [23].
angle:
be condemned
beloruse:
быць асуджаным
germane:
verurteilt werden
hungare:
elítélődik, elítéltetik
nederlande:
veroordeeld worden
pole:
potępić
portugale:
ficar condenado
rumane:
pentru a condamna

kondamninda

Inda je kondamno: al morto estas kondamninda ĉi tiu homo, ĉar li profetis kontraŭ ĉi tiu urbo [24]; la ambasadoro de la plej potenca reĝo Assar havas aferojn kun Fenicianoj, kaj, tio estas ankoraŭ pli kondamninda, vizitas ilin sola [25].
angle:
condemnable
beloruse:
варты асуджэньня, ганебны
ĉeĥe:
zavrženíhodný
france:
condamnable, blâmable, criticable, défendu, délictueux, interdit, fautif, prohibé, proscrit, répréhensible
germane:
verurteilenswert
hungare:
elítélendő
japane:
処罰すべき [しょばつすべき], 非難すべき [ひなんすべき]
nederlande:
te veroordelen, verwerpelijk
pole:
potępialny
portugale:
condenável
rumane:
secătură
ruse:
достойный осуждения, достойный порицания
slovake:
zavrhnutiahodný

kondamnito

Iu, kiun oni kondamnis: se ia timo kaptis la korojn (de la spektantoj en la areno), ĝi estis nur la timo, ĉu la turmentoj egalos la krimojn de tiuj malhumanaj kondamnitoj [26]; la vorto juĝistaro estis vorto, kiun la ekskondamnito (persono kondamnita kaj poste malkondamnita aŭ plenuminta sian punon) ne povis aŭdi sen impreso de timado [27]; (malofte) kiam mi pensas, ke [...] tiu krimulo estas honorita de la tuta societo, mi trovas, ke la kondamnitejoj estas loĝataj de honestaj homoj [28].
26. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 56
27. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 11
28. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 16
angle:
condemned (person)
beloruse:
асуджаны (наз.), прысуджаны (наз.)
ĉeĥe:
odsouzenec, odsouzený čl., trestanec
ĉine:
犯人 [fànrén], 赭衣 [zhěyī]
france:
condamné eks~ito: ex-condamné, ancien condamné.
germane:
Verdammter
hungare:
elítélt eks~ito: volt elítélt.
japane:
受刑者 [じゅけいしゃ], 既決囚 [きけつしゅう]
nederlande:
veroordeelde
pole:
skazaniec
portugale:
condenado
rumane:
pușcăriaș
ruse:
осуждённый, приговорённый (сущ.)
slovake:
odsúdenec, trestanec

malkondamni

JUR
Juĝe deklari iun senkulpa: tial ke la junulo estis kondamnita laŭ regula juĝo, nur dua juĝo povis lin malkondamni [29]; Kozumi kaj Perlamoto estos malkondamnitaj antaŭ tribunalo, sed la popolo opinios ilin kulpaj; se li povas prezenti kiel pruvon de sia senkulpeco nur tiujn iom abstraktajn konsiderojn, [...] nenio estas pli necerta ol lia malkondamno [30]. VD:senkulpigi
29. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 13
30. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 15
angle:
acquit, find not guilty, issue judgement for (p.p. nekrima procedo) acquit, find not guilty, issue judgement for (p.p. nekrima procedo)
beloruse:
апраўдваць, апраўдаць
ĉeĥe:
prominout, vzít na milost
france:
absoudre, acquitter, blanchir, disculper, innocenter mal~o: absolution, acquittement, disculpation, innocentement.
germane:
freisprechen, entlasten
hungare:
felment (ítélet alól) mal~o: felmentés.
japane:
無罪を宣告する [むざいをせんこくする]
nederlande:
onschuldig verklaren mal~o: vrijspraak.
pole:
darować winę, rozgrzeszać, ułaskawić, uniewinnić
portugale:
absolver
rumane:
să dau vina, să absolvi, să iertați, să-l achitați
ruse:
оправдать
slovake:
oslobodiť, vziať za milosť

memkondamnita

Sin kondamninta: tia homo perversiĝis kaj pekas, estante memkondamnita [31].
31. La Nova Testamento, Al Tito 13:1
angle:
self-condemned
beloruse:
які прызнаў сваю віну, які асудзіў сам сябе
france:
condamné par ses actes
germane:
selbstverdammt
pole:
potępiony przez swoje czyny
portugale:
auto-condenado
rumane:
condamnat de acțiunile sale

mortkondamni, mortokondamni

(tr)
Kondamni al morto: se la enketo pruvas, ke la gardisto estis mortigita, [la akuzito] estos mortkondamnita kaj fatale ekzekutita [32]; tute ne kompreninte kiel prava Sokrato estas, la juĝistoj mortkondamnis lin [33]; (figure) oni ne povas rigore kaj drakone mortkondamni ĉiun novan vorton [34]; pro la mortkondamno de la kvarcent sklavoj de la prefekto Pedanius Secundus, preskaŭ eksplodis ribelo kaj civila milito [35].
32. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 5
33. I. Kellerman: A complete grammar of Esperanto, https://www.gutenberg.org/dirs/etext05/esper10h.htm
34. E. UrbanovA?: Kiel vera paĉjo, Nica Literatura Revuo
35. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 43
angle:
condemn to death, give the death penalty
beloruse:
асуджваць на сьмерць
france:
condamner à mort, condamner à la peine capitale mort~o: condamnation à mort, peine capitale.
germane:
zum Tode verurteilen
hungare:
halálra ítél mort~o: halálos ítélet.
nederlande:
ter dood veroordelen
pole:
skazywać na śmierć
portugale:
condenar à morte
rumane:
condamnat la moarte
ruse:
приговорить к смерти

sin kondamni

1.
Iĝi kondamnita de si mem, aŭ de aliaj pro pruvo donita de si mem: vi kondamnas vin mem per tiu konfeso; la supera organo de UEA ne kondamnis [la naŭzajn nigrigojn de mia nomo] – kaj kun tia plimulto evidente ne povis kondamni sen kondamni sin mem [36]; la viro kondamnas sin, ke li lasis ŝin morti [37]; [suferanto, kiu] estis certa, ke li trovos en morto forgeson kaj ripozon, kaj kiu tamen sin kondamnis al vivo pro devo kaj pro elpago [38].
2.
Destini sin al io per siaj decidoj, konduto ks: demokratio, kiu ne kritikas sin mem, kondamnas sin al paralizo [39]; sen uzadi raciajn kapablojn oni memvole kondamnus sin resti blindiĝema malprogresulo [40].
36. I. Lapenna: Esencaj kaŭzoj de mia eksiĝo, Libera Folio
37. D. Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto, Monato
38. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 14
39. trad J. Hasbun: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-08
40. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita
angle:
1. condemn oneself
beloruse:
1. асуджваць самога сябе, прызнаваць віну
france:
1. se condamner, se punir, s'astreindre, se contraindre, se forcer, s'obliger
germane:
1. sich verurteilen, sich belasten 2. sich verdammen
hungare:
1. ítéletet mond magáról
nederlande:
1. zich veroordelen
pole:
1. potępiać siebie
portugale:
1. condenar-se
rumane:
1. pentru a te condamna

administraj notoj

pri ~i 1.a:
        Necesas trovi pli konvinkajn ekz-ojn de okazo, kiam la subjekto
        montras pruvojn de la kulpo, de la tipo: "jen la pruvoj, kiuj
        vin ~as", aux forigi la koncernan parton de la rimarko.
        [MB]
      
pri mal~i:
    * La indiko pri Zamenhofeco malaperis en eldonoj post PV kaj mi
    ne trovis spuron de tio en mia tekstaro. Gxi do sxajnas
    dubinda.
    * Mi iom hezitis, cxu "mal~i" ne havu la signifon "deklari
    senkulpa post ~o" (kio respondas al la situacio en la ekz-oj
    de Vallienne), sed sxajnas, ke la senco estas pli vasta.
    [MB]