*konfirm/i UV
*konfirmi
(tr)
- 1.
- (ion)
Igi pli certa la verecon, la sendubecon de io, kion oni eble
jam sciis, sed pri kio oni povis akiri dubojn:
konfirmi diron, ateston, rakonton, supozon, teorion,
timon, opinion...;
per la buŝo de du aŭ tri atestantoj
ĉiu vorto estu konfirmita
[1];
mi petegas vin, ke vi konfirmu al li vian amon
[2];
negrava okazo, inter multaj aliaj, konfirmis liajn supozojn
[3];
novaj pripensoj konfirmas al mi, kiom mi eraris
[4];
do, Rozalia, vi povas konfirmi ke la domo estis funde
purigita kaj brosita...
[5];
la postmorta ekzameno konfirmis kion oni jam sciis
[6];
lia atesto konfirmas la vian;
post tiu parolado, alia s-ro konfirmis la gravan utilon de
Esperanto.
jesigi
apogi,
aserti,
certigi,
kontroli,
pruvi,
subteni - 2.
(ion)
Oficiale validigi ion, deklarante ĝian aŭtentikecon:
konfirmi decidon, ordonon, testamenton, traktaton...;
konfirmu, ho reĝo, ĉi tiun decidon, kaj subskribu
la ordonon
[7];
poste mi preĝas kaj konfirmas la juĝajn verdiktojn
[8];
sufiĉis al li princa kvitanco, konfirmita de la tribunalo
[9].
aŭtentikigi,
subskribi,
sankcii.
- 3.
- (iun)
Firmigi;
forigi dubojn aŭ hezitojn pri io:
[la Eternulo] min konfirmis kaj min sidigis
sur la trono de mia patro David
[10];
ŝi kredis eĉ, ke la maljuna presbitero [...]
konsolos ŝin, kuraĝigos kaj konfirmos
[11];
konfirmi iun en sia opinio, kredo, supozo, timo, suspekto,
en siaj esperoj...;
[per siaj konsiloj la maljunulo] malinklinigas Ligian
de li
kaj konfirmas ŝin en la kontraŭstaro
[12];
multege da apartaj observoj, ĉu en la pasinta, ĉu en la nuna
tempo, tiel konfirmas min en tiu ĉi opinio
[13];
konfirminte sin en sia supozo, li ordonis al la sklavoj pli
rapidigi
la paŝojn
[14].
Rim.: Oni povus uzi „firmigi“ anstataŭe. Estas eĉ kelkaj ekzemploj, en kiuj la objekto ne montras personon: al Poppæa [la infano] estis kara almenaŭ tial, ĉar ĝi konfirmis ŝian pozicion kaj faris ŝian influon nerezistebla [15]. Ĉiuokaze, ĉi tiu senco ne plu aperas en modernaj vortaroj, sed malfacilas ĝin konsideri arĥaika.
- 4.
(iun)
Konfirmacii:
Karen estis nun en tia aĝo, ke ŝi devis esti konfirmata
[16];
la pastro parolis bele kaj kore, la konfirmatoj estis
emociitaj
[17];
la konfirmitoj faris ekskurson ekster la urbon
[18];
(figure)
la sola komunista deputito en Britio, sciigis [...],
ke liaj du knabinoj ĵus estis konfirmitaj en la religio de l'
Parsioj
[19];
(figure)
konfirmitaj ateistoj.
1.
La Nova Testamento, S. Mateo 18:16
2. La Nova Testamento, II. Korintanoj 2:8
3. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 23
4. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Unua promenado
5. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 21
6. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 25
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 6:8
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 23
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 6
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 2:24
11. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 27
12. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 20
13. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Dua promenado
14. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 11
15. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 11
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
19. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Ateistoj estas tre malmultaj

- angle:
- confirm
- beloruse:
- 1. пацьвярджаць 2. пацьвярджаць, зацьвярджаць, канфірмаваць 3. пацьвярджаць 4. канфірмаваць, рабіць канфірмацыю
- ĉeĥe:
- osvědčit, ověřit, potvrdit
- ĉine:
- 确认 [quèrèn] 2. 證實 [zhèngshí], 已被确认 [yǐbèiquèrèn], 得到證實 [dédàozhèngshí], 獲得批准 [huòdépīzhǔn], 被認可 [bèirènkě], 印證 [yìnzhèng]
- france:
- 1. confirmer, appuyer, certifier, corroborer, maintenir, prouver, réaffirmer 2. confirmer, entériner, homologuer, sanctionner, ratifier, signer, valider 3. confirmer, affermir, conforter, raffermir, renforcer 4. confirmer, donner la confirmation ~ato: confirmand. ~ita: confirmé, accompli, aguerri, certifié, endurci, fieffé.
- germane:
- 1. bestätigen 2. bestätigen 3. bestätigen 4. firmen [katolika], konfirmieren [protestanta]
- hispane:
- 1. confirmar, ratificar 2. certificar 3. confirmar 4. confirmar, hacer la confirmación
- japane:
- 確認する [かくにんする], 立証する [りっしょうする], 認める [みとめる], 追認する [ついにんする]
- nederlande:
- 1. bekrachtigen 2. bekrachtigen 3. bekrachtigen 4. vormen
- pole:
- potwierdzać, bierzmować, sankcjonować, upoważniać, wyrażać zgodę na, zatwierdzać, zezwalać na
- portugale:
- 1. confirmar, consagrar, homologar, ratificar
- rumane:
- confirma
- ruse:
- 1. подтвердить 2. подтвердить, утвердить, конфирмовать, ратифицировать 3. подтвердить 4. конфирмовать, совершить конфирмацию
- slovake:
- konfirmovať, potvrdiť
- tibete:
- ཉེན་སྲུང་འགན་ལེན་བྱེད་པ་
konfirmo
-
Ago konfirmi:
- 1:
- konfirmo pri/de iu informo, diagnozo, ricevo de io, mendo, aliĝo...; en tiu ridado li trovis konfirmon de siaj timoj Marta ; [li] iom sin klinis al la koĉero, kvazaŭ esperante de li konfirmon [20].
- 2:
- la oficiala reelekto de Buller fare de la estraro estis nur formala konfirmo de la interkonsento atingita de tiu triopo [21]; la konstitucio estas grupigo kaj konfirmo de ĉiuj novliberalaj instrukcioj jam validaj en ĉiuj landoj apartenantaj al Eŭropa Unio [22].
- 4:
Konfirmacio:
en la tago de sia konfirmo li klare vidis briletadon de la ora
kruco
sur la Dipatrina preĝejo
[23];
malriĉa knabo […] pruntis al si la konfirmacian
surtuton kaj
[alia] diris, ke […] li ĉiam estis
bonkonduta infano
kaj volas resti tia ankaŭ post la konfirmo
[24].
20.
I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 3
21. K-ano Z: Misio sen ŝanco, LOdE 2004:8-9
22. G. Spriet: Kaj se Francio malakceptus la Konstitucion de EU ?, Vrede N˚373
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo

- confirmation
- beloruse:
- пацьвярджэньне, зацьвярджэньне, сьцьвярджэньне 1.c канфірмацыя
- ĉeĥe:
- osvědčení, ověření (právní úkon), potvrzení
- ĉine:
- 證實禮 [zhèngshílǐ], 坚信礼 [jiānxìnlǐ], 坚振 [jiānzhèn], 坚振礼 [jiānzhènlǐ]
- france:
- 1.a confirmation, certitude, preuve 1.b confirmation, entérinement, homologation, sanction, ratification, signature, validation 1.c confirmation
- germane:
- 1.c Firmung [katolika], Konfirmation [protestanta]
- hispane:
- 1.a confirmación, certeza, prueba 1.b confirmación, ratificación, verificación, firma, validación 1.c confirmación
- japane:
- 確認 [かくにん], 確証 [かくしょう], 承認 [しょうにん], 追認 [ついにん]
- nederlande:
- 1.c vormsel
- pole:
- absolutorium, potwierdzenie, bierzmowanie, zaświadczenie
- rumane:
- confirmare
- ruse:
- 1.a подтверждение 1.b утверждение (документа и т. п.), ратификация 1.c конфирмация
- slovake:
- konfirmácia, potvrdenie
konfirme
-
Konfirmante, por konfirmi:
li konfirme skribis al mi pri tio;
donu konfirme vian manon al mi (donu la manon por simbole
konfirmi la promeson)
[25];
Kant konfirme kapmovis
[26];
ofte revenis al mia spirito novaj argumentoj, kiujn mi aŭdis
fari konfirme al tiuj, kiuj jam turmentintis min
[27];
firme kaj konfirme! (tute rezolute).
jes.
Rim.: Komencante propozicion, tiu adverbo servas por montri, ke tio, kio sekvas, pruvas, konfirmas aŭ pravigas tion, kio estis ĵus asertita: mi jam supozis, ke li foriris al Francujo, kaj konfirme mi ĵus ricevis de li leteron el Parizo.
fakte,
nome,
pruve
25.
K. Čapek trad Th. Kilian: La blanka malsano, Ĉeĥa literaturo
en Esperanto
26. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 21
27. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Tria promenado
26. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 21
27. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Tria promenado
- angle:
- confirmingly, in confirmation
- beloruse:
- у пацьвярджэньне, пацьвярджаючы
- ĉeĥe:
- kladně
- france:
- en signe de confirmation, pour preuve ~e al: à l'appui de, en confirmation de.
- hispane:
- como prueba ~e al: como confirmación de, en prueba de.
- japane:
- 証拠として [しょうことして], 承認して [しょうにんして]
- nederlande:
- bevestigend
- pole:
- potwierdzająco, na potwierdzenie
- ruse:
- в подтверждение
- slovake:
- kladne
konfirmiĝi
-
Iĝi konfirmita:
- 1:
- nun konfirmiĝis do lia opinio, ke ŝi ne estas tia, kia devas esti reĝino [28]; konfirmiĝas, ke vera plezuro ne mezuriĝas laŭ la elspezo [29].
- 2:
- ankaŭ dum kunveno de [la Olimpika Komitato] en Ateno, majo 1934, konfirmiĝis la antaŭaj decidoj [30].
- 3:
- mi poste konfirmiĝis, ke la rakonto, kiun la bazarulo rakontis, estas ja baze vera [31]; mi venis al [la promenado] bone konfirmiĝinte pri la jam adoptita opinio, ke la „Konu vin mem“ de la Delfa templo ne estas tiom facile sekvebla maksimo [32].
28.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
29. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
30. J. Schram: Laboristaj olimpikaj ludoj, Sennaciulo 2004-10
31. C. Rossetti: Plej bone ridas, kiu laste ridas, Paŝoj al plena posedo
32. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado

- confirm, get confirmed, get confirmation
- beloruse:
- пацьвярджацца, сьцьвярджацца, быць зацьверджаным
- france:
- 1.a se confirmer, s'avérer, se vérifier vera plezuro ne mezuriĝas laŭ la elspezo: le vrai plaisir ne se mesure pas sur la dépense. 1.b être confirmé, être entériné, être homologué, être sanctionné, être ratifié, être signé, être validé 1.c se confirmer, se conforter
- hispane:
- 1.a confirmarse, verificarse vera plezuro ne mezuriĝas laŭ la elspezo: el verdadero placer no se mide por el gasto. 1.b ser confirmado, ser verificado, ser homologado, ser ratificado 1.c comprobar por uno mismo
- pole:
- potwierdzać się
- rumane:
- pentru a confirma
- ruse:
- 1.a подтвердиться 1.b быть утверждённым, быть ратифицированным 1.c утвердиться (во мнении)
malkonfirmi
(tr)
-
Deklari la malverecon de io, reĝustigi fakton
aŭ intencon:
novaj eksperimentoj malkonfirmos la hipotezon
[33];
nenio en mia plej sekreta interno [la inklinon]
iam malkonfirmis
[34].
dementi
refuti,
kontesti
33.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, For pastreca maniero!
34. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvina promenado
34. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvina promenado
- angle:
- contest, deny, refute
- beloruse:
- абвергнуць, зьняпраўдзіць, адмовіцца
- ĉeĥe:
- dementovat, nepotvrdit, popřít, vyvrátit
- ĉine:
- 不符 [bùfú]
- france:
- infirmer, contester, démentir, récuser, réfuter
- hispane:
- refutar, desmentir, negar
- japane:
- 否認する [ひにんする], 否定する [ひていする], 打消す [うちけす], 虚偽であることを示す [きょぎであることをしめす]
- nederlande:
- ontkennen
- pole:
- dementować, zarzekać się
- rumane:
- dement, plângă să se, nega
- ruse:
- опровергнуть, отрицать
- slovake:
- dementovať, poprieť, vyvrátiť