*kontraŭ UV

I.

*kontraŭ

Prepozicio montranta:
1.
Ion antaŭ iu persono aŭ objekto, de ĝi apartigita per libera interspaco: la urbdomo staras kontraŭ la katedralo; la du mimikistoj sidiĝis unu kontraŭ la dua FK ; li distranĉis ilin laŭ la mezo kaj metis tiujn partojn unu kontraŭ la alia [1]; vilaĝoj kuŝas sur la dekstra kaj maldekstra bordo, unu kontraŭ la alia. VD:kontraŭflanke al, kontraŭvizaĝe al, rigarde al, vidalvide al
2.
Personon aŭ aferon, kun kiu oni komparas alian: supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas [2]; multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro [3]; tiuj popoloj vivas sub regado, kontraŭ kiu ili preferus la Turkan.
3.
Aferon, por kiu oni ŝanĝas ion: Arabujo […] komercis kun vi, donante al vi ŝafidojn […] kontraŭ viaj komercaĵoj [4]; du kamaradoj aĉetis de li la birdon kontraŭ kelke da spesdekoj [5]; kontraŭ dek svisaj frankoj mi sendas serion da aŭstraj poŝtmarkoj; ŝanĝi varojn kontraŭ varoj SIN:pro 2VD:anstataŭ, por
4.
Personon aŭ aferon, al kiu estas direktata ago aŭ sento: ŝi eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo [6]; [ŝi] alĵetis sin kontraŭ la muron, frapegis ĝin [7]; levi la vizaĝon kontraŭ la plafonon Marta ; ŝi levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn Marta ; vi estas tro bona kontraŭ mi [8]; ankaŭ Amalio estas ne indiferenta kontraŭ li [9]; kontraŭ neniu oni devas esti maljusta [10]; nur la sola Aliturus, kiu, komence malamike agordita kontraŭ la kristanoj, nune kompatis ilin [11]; kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li [12]; se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata [13]; malobeemaj vi estis kontraŭ la Eternulo [14].
5.
Aferon, kies naturan pozicion, direkton aŭ tendencon oni inversigas: karesi kontraŭ la haroj PrV ; froteti [la katon] kontraŭ la haroj [15]; naĝi kontraŭ la fluo; agi kontraŭ la kutimoj, la leĝon; paroli kontraŭ sia penso, konscienco.
6.
Aferon aŭ personon, al kiu estas direktata batala, opozicia, malfavora aŭ malhelpa ago: kuracilo kontraŭ febro; panon vi donis al ili kontraŭ ilia malsato [16]; kontraŭ malfeliĉo baroj ne ekzistas; dubo gardas kontraŭ risko PrV ; li savis Danielon kontraŭ leonoj [17]; kion vi volas, ke mi faru kontraŭ tio [18]? diskuti pri la por kaj la kontraŭ; elpaŝi kontraŭ iun MT ; militi, ribeli, konspiri, komploti, iri, marŝi, batali, ekpafi kontraŭ iu(n); kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta PrV ; ŝi levas la bastonon kontraŭ lin [19]; tiu, kiu ne estas kontraŭ vi, estas por vi [20]; la komitato nenion havos (riproĉos) kontraŭ Svisujo [21]; via agado indignigas ĉiujn kontraŭ vi [22]; kontraŭ min mem sin turnis mia ruzo Hamlet ; mi levos kontraŭ vin nacion, kiu premos vin [23]; Kaino leviĝis kontraŭ sian fraton kaj mortigis lin [24]; la strikon estigis protestoj kontraŭ la malrapideco de la registaro apliki novan kaj jam subskribitan interkonsenton [25]; mi havas nenian plendon kontraŭ li Marta ; gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem PrV .
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 15:10
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 3:19
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 1:11
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 27:21
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
7. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, VI.
8. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
9. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
11. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LII
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 24:29
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:13
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 9:24
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 9:15
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 6:27
18. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Dua
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
20. La Nova Testamento, Luko 9:50
21. L. L. Zamenhof: The Esperantist
22. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 6:14
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:8
25. Monato, Jérémie Sabiyumva: Malsana servo, 2009
afrikanse:
teen
albane:
kundër
amhare:
ላይ
arabe:
ضد
armene:
դեմ
azerbajĝane:
qarşı
beloruse:
супраць, проці
bengale:
বিরুদ্ধে
birme:
ဆန့်ကျင်
bosne:
protiv
ĉine:
1. 对面 [duìmiàn], 当着 [dāngzhe], 面对 [miànduì] 4. 朝向 [cháoxiàng], 对 [duì], 假道 [jiǎdào], 扑面而来 [pūmiànérlái]
dane:
mod
estone:
vastu
eŭske:
aurka
filipine:
laban
france:
1. en face de, face à 2. comparé à, face à (comparé à) 3. contre (en échange de), en échange de 4. envers, vers (direction) 5. contre (en opposition avec), en opposition avec 6. contre (défavorablement à)
galege:
contra
germane:
1. gegenüber 2. gegenüber 3. gegen 4. gegen 5. gegen 6. gegen
guĝarate:
સામે
haitie:
kont
haŭse:
da
hinde:
के खिलाफ
hispane:
contra, enfrente de 1. frente a 2. en comparación con 3. por
hungare:
1. szemben 2. képest 3. ellenében 4. felé, irányában 5. ellenében 6. ellen
igbe:
megide
irlande:
i gcoinne
islande:
gegn
japane:
に対する
jave:
marang
jide:
קעℷן
jorube:
lodi si
kanare:
ವಿರುದ್ಧ
kartvele:
წინააღმდეგ
katalune:
1. davant, davant de, enfront, enfront de 2. sobre, en comparació de 3. per, a canvi de, en canvi de 4. envers 5. contra (en direcció contrària) 6. contra
kazaĥe:
қарсы
kimre:
erbyn
kirgize:
каршы
kmere:
ប្រឆាំងនឹង
koree:
에 대하여
korsike:
contru à
kose:
ngokuchasene
kroate:
protiv
kurde:
dijî
latine:
contra
latve:
pret
laŭe:
ຕໍ່
litove:
prieš
makedone:
против
malagase:
manohitra
malaje:
2. tentang
malajalame:
എതിരായി
malte:
kontra
maorie:
ki
marate:
विरुद्ध
monge:
tawm tsam
mongole:
эсрэг
nederlande:
1. tegen, tegenover 2. tegenover 3. tegen 4. tegen 5. tegen 6. tegen
nepale:
विरुद्ध
njanĝe:
motsutsa
okcidentfrise:
tsjin
panĝabe:
ਦੇ ਖਿਲਾਫ
paŝtue:
په وړاندې
pole:
przeciw, przeciwko, wbrew, wobec, anty-
portugale:
6. contra, em frente de, defronte de, em face de, para com, para, em troca de, em relação a, por
ruande:
kurwanya
rumane:
contra, împotriva, anti-, in comparatie
ruse:
1. против, напротив 3. за, на (при обмене) 4. против 5. против 6. против
samoe:
faasaga i
sinde:
خلاف
sinhale:
එරෙහිව
skotgaele:
aghaidh
slovene:
proti
somale:
ka hor
ŝone:
pamusoro
sote:
khahlanong le
sunde:
ngalawan
svahile:
dhidi ya
taĝike:
бар зидди
taje:
กับ
tamile:
எதிரான
tatare:
каршы
telugue:
వ్యతిరేకంగా
tibete:
ཁ་ཐད་དུ་
ukraine:
проти
urdue:
کے خلاف
uzbeke:
qarshi
vjetname:
chống lại
volapuke:
3. kota
zulue:
ngokumelene
II.
Vortero samsignifa:

kontraŭa

1.
Estanta kontraŭ iu aŭ io; mala, malfavora, malamika, malhelpa: kontraŭa direkto; kontraŭa signifo; kontraŭa flanko; kontraŭa propono; ni estas kontraŭaj al via projekto; al li ŝajnis, ke de l' kontraŭa balkono venas mirinda brilo DL ; se tio ĉi donus ion novan, kontraŭan al la ĝisnunaj kutimoj, ni devus tion ĉi eviti [26]; iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj VivZam ; homoj, irantaj en la kontraŭa direkto, komencis bari al ŝi la vojon Marta . VD:antagonismo, baro, kontraŭdiri, malhelpo, kontrasto, maleco, opozicio, kontraŭstari
2.
MAT
a)
[27] (p.p. du duonrektoj) Kies origino estas ilia nura komuna punkto, kaj inkluzivataj de unu komuna rekto; alidire: ilia kunaĵo estas rekto: du kontraŭaj duonrektoj formas streĉitan angulon.
b)
[28] (p.p. latero kaj vertico en triangulo) Tiaj, ke la vertico ne apartenas al la latero: streki tra vertico ortanton al la kontraŭa latero; latero kontraŭa je (aŭ: al) vertico; ĉiu mezortanto de regula triangulo dusekcas la kontraŭan angulon (la angulon, kies vertico estas kontraŭa al la konsiderata latero).
c)
[29] (p.p. lateroj en kvarlatero) Sen komuna vertico: la kontraŭaj lateroj de paralelogramo estas paralelaj.
d)
[30] (p.p. faco kaj vertico en kvaredro) Tiaj, ke la vertico ne apartenas al la faco: streki tra vertico ortanton al la kontraŭa faco.
angle:
2.a opposite 2.b opposite 2.c opposite 2.d opposite
beloruse:
процілеглы, процілежны, супраціўны, антаганістычны
ĉine:
1. 相反 [xiāngfǎn], 相背 [xiāngbèi], 反 [fǎn], 恰恰相反 [qiàqiàxiāngfǎn]
france:
1. contraire, opposé 2.a (demi-droite) opposée 2.b (côté) opposé, (sommet) opposé 2.c opposé 2.d (face) opposée, (sommet) opposé
germane:
2.a zueinander entgegengesetzt 2.b gegenüberliegend 2.c gegenüberliegend 2.d gegenüberliegend
hispane:
1. opuesto, contrario
hungare:
1. szemben lévő, szemközti, ellentétes, ellenkező, ellenző 2.a ellentétes (félegyenes) 2.b szemközti 2.c ellentétes 2.d szemközti
katalune:
1. contrari, oposat, del davant 2. oposat
nederlande:
1. tegengesteld 2.b tegenoverliggend
nepale:
विपरीत
pole:
1. sprzeczny, przeciwległy, przeciwny 2.a (półprosta) przeciwna 2.b przeciwległy
rumane:
1. contrar, opus
ruse:
1. противоположный, противостоящий 2.a дополнительная (полупрямая) 2.b противолежащая (сторона, вершина) 2.c противоположная (сторона четырёхугольника) 2.d противолежащая (грань, вершина)
tibete:
ཕར་ཕྱོགས་

*kontraŭe

1.
Aliflanke, en inversa pozicio: la preĝejo staras ĉe la placo, kaj la urbdomo staras kontraŭe; la pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata je l' vespero DL .
2.
Male, en inversa direkto, senco aŭ intenco: la vento blovis kontraŭen; mi tre bone fartas, ŝi kontraŭe estas ĉiam malsana; paroli kontraŭe de sia konscienco; la lingvo ne sole ne disdividiĝis, sed kontraŭe, ĝi ĉiam pli unuformiĝis DL ; al li kontraŭe respondis Aĥilo piedorapida FK .
beloruse:
1. насупраць, проці 2. у адваротным напрамку, наадварот
ĉine:
1. 假道 [jiǎdào], 当面 [dāngmiàn] 2. [dào], 反而 [fǎnér], 反之 [fǎnzhī], 蘁 [wù], 反过来 [fǎnguolái], 但在 [dànzài], 与此相反 [yǔcǐxiāngfǎn]
france:
1. en face 2. en revanche, par contre
germane:
1. gegenüber 2. dagegen
hispane:
1. contrariamente, frente a frente 2. en dirección contraria, al contrario, en contra
hungare:
1. szemben, ellentétes oldalon, szemközt 2. ellenben, ellentétesen
katalune:
1. davant 2. al contrari
nederlande:
1. er tegenover 2. daarentegen ~en: in de andere richting.
okcitane:
2. al contrari
pole:
naprzeciw, natomiast, przeciwnie, zaś
rumane:
contra, în timp ce, dimpotrivă, și
ruse:
напротив

kontraŭi

(x)
1.
Esti kontraŭa al: mi aŭdis Filonon kaj Oreston paroli […] ili absolute kontraŭas ĉion, kion Paŭlo faras [31]
2.
Agi kontraŭ, malhelpi al, bari: mi pensis, ke tiu instruo kontraŭas feliĉon [32].
3.
Kontraŭdiri al: ne! kontraŭis la avino [33].
31. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
32. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
33. S. Engholm: Infanoj en Torento, 1934
angle:
against
beloruse:
1. супрацьстаяць, быць супраць, выступаць супраць 2. супрацьстаяць, перашкаджаць 3. пярэчыць
ĉine:
作对 [zuòduì], 反对 [fǎnduì], 对抗 [duìkàng], 抗争 [kàngzhēng], 抵御 [dǐyù], 敌 [dí], 蘁 [wù], 对立 [duìlì], 抗拒 [kàngjù], 抵制 [dǐzhì], 抵触 [dǐchù], 抗命 [kàngmìng], 方命 [fāngmìng]
france:
s'opposer à
germane:
1. dagegen sein 2. behindern 3. entgegnen
hispane:
estar en contra de
hungare:
1. szemben van, szemközt van 2. akadályoz, ellene van 3. ellentmond, ellene szól
katalune:
ésser contrari, anar en contra, estar en contra
nederlande:
1. ertegen zijn 2. verhinderen 3. tegenspreken
pole:
sprzeciwiać się
rumane:
obiecta, opune
ruse:
противостоять

kontraŭo

1.
Tio, kio troviĝas en kontraŭa pozicio: mia kontraŭo aspektis timiga.
2.
Tio, kion oni povas ricevi interŝanĝe; kontraŭvaloro: mi portas unun ormonon, el kies kontraŭo mi povas aĉeti […] noblan ĉevalon [34]. VD:ekvivalento
3.
Tio, kio havas kontraŭan sencon aŭ celon; malo: konstati la kontraŭon (ol oni atendis) [35]; la dialektiko de kontraŭoj [36]; [jen] oni diras la kontraŭon de tio, kion oni pensas [37]; tio estas tre komprenebla, […] la kontraŭo estus neklarigebla [38]; duono[n] da horo […] li utiligis por pesi la poron kaj la kontraŭon [39].
34. Petro Földeŝ, trad. Ladislao Pásztor: Post Árpád, La granda ludpartio, p. 54
35. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
36. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Esperanta poezio: mirakla rikolto
37. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
38. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
39. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
angle:
1. counterpart 2. contrevaleur 3. contrary, opposit
france:
1. vis-à-vis 2. countervalue 3. contraire
germane:
1. Gegenüber 2. Gegenwert 3. Gegenteil
katalune:
1. homòleg 2. contravalor 3. (el) contrari

kontraŭaĵo

Kontraŭa cirkonstanco, kiu kontrastas kun alia aŭ kiu malhelpas ian planon: estas multaj kontraŭaĵoj en lia konduto; kiom da kontraŭaĵoj kaj ĉagrenoj povus esti evitataj, se en la turismo estus enkondukata internacia lingvo; la prefikso „mal“ signifas rektan kontraŭaĵon de la ideo FK ; Stetten estis rekte la kontraŭaĵo de sia amiko FK ; li travojaĝis la tutan mondon, por trovi [veran reĝidinon], sed ĉie troviĝis ia kontraŭaĵo [40].
beloruse:
процілегласьць, супрацьлегласьць, процілеглае (наз.), супрацьлеглае (наз.), перашкода
ĉine:
障碍 [zhàngài], 矛盾 [máodùn], 反高潮 [fǎngāocháo], 相反 [xiāngfǎn], 突减 [tūjiǎn], 跳栏 [tiàolán], 阻塞 [zǔsè]
france:
adversité, contradiction
germane:
Gegensatz, Hindernis
hispane:
adversidad, problema
katalune:
(l') oposat, (el) contrari, contrarietat, contradicció
pole:
bariera, przeszkoda, rygiel, zapora, zasuwka
rumane:
barieră, obstacol, bolț, baraj, șurub
ruse:
противоположности

kontraŭeco

Kontrasto, granda diferenco, malakordo: akra kaj profunda kontraŭeco; pozicio […] en plena kontraŭeco kun la homa anatomio kaj kun la leĝoj de la egalpezo BdV ; venki kontraŭecon por trovi harmonion reciprokan [41]; konfesia kontraŭeco al la universalaj supereco kaj senerareco, kiun la papo atribuas al si [42]. VD:abismo, antipodo
41. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
42. Duilio Magnani: Fondi eklezion?, Monato, 2001/01, p. 4
beloruse:
процілегласьць, супрацьлегласьць, пярэчаньне
ĉine:
不一致性 [bùyīzhìxìng]
germane:
Gegensätzlichkeit
katalune:
oposició
nederlande:
tegenstelling
pole:
przeciwieństwo
rumane:
contrar, opus
ruse:
противоположность, противоречие

kontraŭiĝi

(ntr)
Ekagi, reagi malfavore aŭ malhelpe al...: ne kontraŭiĝu al nia feliĉo! Revizoro
beloruse:
процістаяць, супрацівіцца, паўставаць (супраць чагосьці)
france:
s'élever contre
germane:
(sich) entgegen stellen
hispane:
oponerse
hungare:
ellenáll
katalune:
contrariar, anar en contra, oposar-se
nederlande:
niet akkoord gaan
pole:
przeciwstawiać się
rumane:
rezista, opune
ruse:
противостоять

kontraŭulo

Tiu, kiu kontraŭe staras, kontraŭe opinias, kontraŭe agas, en proceso, sporto, lukto...: [li] ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi FK ; kontraŭulo de fumado de tabako FK ; glavoj de potencaj kontraŭuloj Hamlet ; tiuj niaj principaj kontraŭuloj, kiuj antaŭ ne longe malŝate rigardis nin de alte, nun jam krias alarmon [43]; neniel timigitaj de la kontraŭuloj [44]; konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto [45].
43. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
44. La Nova Testamento, Al la Filipanoj 1:28
45. La Nova Testamento, S. Mateo 5:25
beloruse:
супраціўнік, апанэнт, антаганіст
ĉine:
对头 [duìtou], 仇敌 [chóudí], 敌人 [dírén], 对手 [duìshǒu], 政敌 [zhèngdí], 仇 [chóu], 仇人 [chóurén], 仵 [wǔ], 反对者 [fǎnduìzhě], 敌 [dí], 敌手 [díshǒu], 对抗者 [duìkàngzhě]
france:
adversaire, opposant
germane:
Gegner
hispane:
adversario, contrario
hungare:
ellenfél
katalune:
contrari, adversari, contrincant, antagonista, opositor, detractor
nederlande:
tegenstander
pole:
adwersarz, antagonista, oponent, rywal, przeciwnik
rumane:
dușman
ruse:
противник
tibete:
ཁ་གཏད་

nekontraŭebla

Kiun oni ne povas kontraŭi, nekontraŭstarebla, nerezistebla: la argumento de la frato estis por mi nekontraŭebla [46].
46. M. K. Gandhi, trad. A Giridhar Rao: Eksperimentoj kun la Vero, 2001-2020
beloruse:
якому немагчыма супрацьстаяць
france:
impérieux, irrésistible
katalune:
irresistible

kontraŭe al

(prepoziciaĵo)
Kontraŭ2, kontraŭ6: fosojn fosis al mi la fieruloj, kontraŭe al Viaj leĝoj [47]; kontraŭe al tio, kion opinias la plenkreskuloj, la temoj familio, geedziĝo, seksa vivo kaj drogo okupas tre malgrandan rolon en la junulara vivo [48]. VD:kontraste al
beloruse:
супраць…
ĉine:
相反 [xiāngfǎn], 反倒 [fǎndào], 反义 [fǎnyì]
france:
au contraire de
katalune:
al contrari de, contràriament a, contra
pole:
niezgodnie z, wbrew
rumane:
contrară directivei, cu toate că
III.
Prefikso kun la sencoj de kontraŭ5 kaj kontraŭ6:
[ĉu] per la kontraŭstaro ilin fini Hamlet ? VD:kontraŭbatali, kontraŭmeti, kontraŭparoli, kontraŭstari, kontraŭveneno, kontraŭvera, kontraŭvola
beloruse:
супраць-, проці-, анты-, не-

administraj notoj

pri ~a 2.:
        Mi ne trovis auxtoritatan fonton por cxiu termino,
        nek tradukojn por subsnc ~.0a.kvaredro (sed supozas,
        ke la tradukoj por ~.0a.triangulo validas).
        Kabe konas ankaux "~aj anguloj de multlatero" (cxe
        "diagonalo").
        PIV1 donas la ekz-on "kontrauxa antauxsigno" kiel
        matematikan, sed "antauxsigno" ne havas matematikan
        difinon! Sub "bazo" gxi uzas "opona vertico", sed
        denove sen difino por "opona". MatVort estas pli
        klara: gxi tute ignoras "~a" kaj uzas "opozicia"...
        sed tio sxokas, konsiderante la nure politikan sencon
        de "opozicio".
        Sxajnas al mi, ke "kontrauxa" estas bona termino,
        rekte komprenebla tra gxia nefaka senco ("~a latero"
        similas al "~a trotuaro").
        [MB]