8ort/o JED

orto

MAT[1](elementa geometrio)
Angulo je 90˚: se du rektoj kruciĝas tiel, ke du apudaj anguloj estas egalaj, ili determinas kvar ortojn [2]; ortangulo: ĉiuj kvar anguloj estas ortoj [3]; graduso1 estas […] mezurunuo por anguloj, egala al centono de orto [4]; lumigis ĝin malgrandaj fenestroj en la muroj kaj granda ortangula truo en la plafono [5].
angle:
right angle
beloruse:
просты вугал, просты кут
ĉeĥe:
kolmost, pravoúhlost
ĉine:
直角 [zhíjiǎo], 正角 [zhèngjué]
france:
angle droit
germane:
rechter Winkel
hispane:
ángulo recto
hungare:
derékszög
japane:
直角 [ちょっかく]
katalune:
angle recte
nederlande:
rechte hoek
pole:
kąt prosty
portugale:
ângulo reto
rumane:
unghi drept
ruse:
прямой угол
slovake:
kolmosť, pravouhlosť

orta JED

MAT
1.
[6] (p.p. angulo) Estanta orto; kies mezuro egalas al 90˚: rektangulo oni nomas paralelogramon, de kiu almenaŭ unu angulo estas orta; se en triangulo unu el anguloj estas orta, tiam la aliaj du anguloj estas akutaj [7]. SIN:rekta
2.
(evitinde) [8] (p.p. plurlateropluredro) Ortangula: li montris per la mano ortan kvarangulon [9].
Rim.: Ĉi tiu senco povas esti konsiderata kiel mallongigo, foje bonvena: orta triangulo estas pli malpeza ol ortangula triangulo. Ĝi tamen restas malofta kaj evitinda.
3.
a)
PIV1 (p.p. geometria figuro rilate al alia) Tiaj, ke ili sin intersekcas formante orton: rekto orta al alia rekto, al kurbo (al ties tanĝanto), al ebeno, al surfaco; ebeno orta al lumradio; ortajaj rektoj, cirkloj, ebenoj; la teraj meridianoj kaj paraleloj estas inter si ortaj.
Rim.: Eblas diri sendistinge „`a` estas orta al `b`“, aŭ „`a` kaj `b` estas (inter si) ortaj“. Por ĉi-lasta senco ekzistas ankaŭ la pli preciza termino „interorta“ en PIV1.
SIN:perpendikulara
b)
[10] (p.p. vektoroj en eŭklida spaco) Tiaj, ke ilia skalara produto egalas al nulo: se `x` estas orta al `y`, validas la pitagora teoremo: `||x+y||^2=||x||^2+||y||^2`; orta bazo estas bazo, kies ĉiuj vektoroj estas ortaj inter si; oni diras, ke vektoro estas orta al subaro, se ĝi estas orta al ĉiu ĝia elemento.
c)
(p.p. subaro de eŭklida spaco, rilate al alia subaro `bb A`) Tia, ke ĉiuj ĝiaj elementoj estas ortaj 3.b al tiuj de `bb A`: la orta aro de subaro estas fermita vektora subspaco.
Rim.: Anstataŭ „orta aro“ troveblas „ortanto“ en [11].
d)
(p.p. elemento `x` de vektora spaco kaj elemento `f` de ties dualo) Tiaj, ke `f(x)=0`.
e)
[12] (p.p. (n,p)-matrico `A`) Kies transponaĵo egalas al la inverso de `A`: la determinanto de orta matrico egalas al +1-1.
f)
MATVD:orta projekcio, orta simetrio
angle:
1. right 2. right-angled 3.e orthogonal 3. orthogonal, perpendicular
beloruse:
пэрпэндыкулярны, артаганальны 1. просты (вугал, кут) 2. прастакутны, прамавугольны
ĉeĥe:
kolmý, ortogonální, pravoúhlý, pravý
ĉine:
1. 直角 [zhíjiǎo]
france:
1. droit 2. rectangle 3.e (matrice) orthogonale 3. orthogonal, perpendiculaire
germane:
1. recht 2. rechtwinklig 3.e orthogonal 3. perpendikular, orthogonal, senkrecht
hispane:
ortogonal, perpendicular, normal 1. (ángulo) recto 2. rectángulo (adj.) 3.a perpendicular 3.b perpendicular, ortogonal 3.c perpendicular, ortogonal 3.d perpendicular, ortogonal 3.e (matriz) ortogonal 3.f proyección ortogonal, simetría ortogonal 3. ortogonal, perpendicular
hungare:
1. kilencven fokos 2. derékszögű 3.a merőleges 3.b merőleges, ortogonális 3.c merőleges, ortogonális 3.d merőleges, ortogonális 3.e ortogonális(mátrix) 3. merőleges
japane:
直角の [ちょっかくの]
katalune:
ortogonal, perpendicular, normal
nederlande:
1. rechte (hoek) 2. rechthoekig 3.a loodrecht 3. loodrecht
pole:
1. prosty 2. prostokątny 3.a prostopadły 3.e (macierz) ortogonalna 3. prostopadły, ortogonalny
portugale:
1. reto 3. ortogonal
rumane:
1. drept 2. dreptunghiular 3.e matrice ortogonală 3. perpendicular, ortogonal
ruse:
1. прямой 2. прямоугольный 3.e ортогональная (матрица) 3. ортогональный, перпендикулярный
slovake:
normálový, pravý (uhol)

ortanto

MATPIV1
Rekto orta al iu alia figuro: la longo de la ortanto de la pinto al la bazo nomiĝas alto de la piramido [13]; surfaca normalo (aŭ normalo, aŭ prefereble ortanto) al surfaco estas tri-dimensia vektoro, kiu estas perpendikulara al la surfaco en donita punkto [14]. SIN:perpendiklo, perpendikularo
Rim.: Tiu ĉi termino aperis ankaŭ ĉe Bricard, [15] sed kun malpli vasta senco, nome: alto. La malnova senco konserviĝis ĝis en PV.
angle:
perpendicular, normal
beloruse:
пэрпэндыкуляр, нармаль
ĉeĥe:
kolmice
france:
perpendiculaire, normale
germane:
Senkrechte, Lot, Normale
hispane:
perpendicular, normal
hungare:
merőleges, normális
japane:
垂線 [すいせん]
katalune:
perpendicular, normal (subst.)
pole:
prosta prostopadła, normalna
portugale:
perpendicular
rumane:
drept perpendicular, normal
ruse:
перпендикуляр, нормаль
slovake:
výška (v trojuholníku)
ukraine:
перпендикуляр

ortilo, ortangulilo

MATTEKPIV1
Ilo por desegni ortajn 3.a rektojn: ĉiu havis en la mano dikan bastonon aŭ lignan cirkelon, aŭ ortilon [16]; niveli kun helpo de du tabuletoj kaj ortangulilo [17];
Rim.: Ortiloj povas havi diversajn formojn laŭ la intencita uzo, ekz-e formo de orta triangulo aŭ de litero T.
angle:
set square, triangle
beloruse:
вугольнік, вуглавік
ĉeĥe:
trojúhelník, úhelník (kresličský)
ĉine:
三角尺 [sānjiǎochǐ]
france:
équerre
germane:
Geodreieck, Reißdreieck
hispane:
cartabón, escuadra
hungare:
derékszögű vonalzó
katalune:
cartabó, escaire
pole:
ekierka
rumane:
echer
ruse:
угольник
slovake:
uholník

Ortilo [18] (Nor)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Norma): NGC 5999 estas malfermita stelamaso en konstelacio Ortilo [19].
18. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
19. Vikipedio, NGC 5999
angle:
Norma
beloruse:
Навугольнік (сузор’е)
france:
Règle
germane:
Winkelmaß Sternbild
hispane:
la Escuadra, Norma
japane:
直角定規 [ちょっかくじょうぎ]
latinece:
Norma
pole:
Węgielnica (gwiazdozbiór)
rumane:
Echerul (constelație)
ukraine:
призмовий екер

mezortanto

MATPIV1
(de streko) Rekto orta al ĝi kaj trairanta ĝian mezon: la mezortantoj de triangulo (t.e. de ĉiuj ĝiaj lateroj) intersekciĝas en la centro de la ĉirkaŭskribita cirklo.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!

mezortantoj de triangulo
angle:
mid-perpendicular
beloruse:
сярэдзінны пэрпэндыкуляр, сярэдні пэрпэндыкуляр
ĉeĥe:
osa strany (trojúhelníku), osa úsečky
france:
médiatrice
germane:
Mittelsenkrechte
hispane:
mediatriz
hungare:
szakaszfelelő merőleges
katalune:
mediatriu
pole:
symetralna
portugale:
mediatriz
rumane:
mediatoare
ruse:
медиатриса
slovake:
os úsečky
ukraine:
висота (трикутника)

administraj notoj

mez~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.