*afekt/i UV
*afekti
(tr)
- 1.
- Alpreni (sintenon), ŝajnigi (senton, kvaliton) per nenaturaj, nesimplaj, troaj manieroj: afekti solenan sintenadon, gravan mienon, grandaniman konduton, kavaliran pozon...; afekti amikecon, indiferentecon, piecon, simpation, saĝon, virton...; sinjorino Kukŝin ellasis siajn demandojn unu post alia kun afektita malzorgeco [1]; pretekstante la grandan influon, kiun ili afektis atribui al mi, [ili] volis tiu- aŭ alimaniere proprigi min al si [2]; facile estas [...] iri kolekti sablon kaj ŝtonojn [...] kaj afekti mienon de naturesploranto [3].
- 2.
- (abs.)
Afekti1 superecon,
altan socian rangon, kapricemon k.a. por
altiri al si atenton, respekton:
ne afektu, infano, kaj ne enmetu al vi frenezaĵojn en la
kapon!
[4];
vi bone diris tion: simple, ne hontante kaj ne afektante
[5];
jen ŝi komencas afektadi antaŭ la spegulo
[6].
koketi,
pozi,
dando.
1.
I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 13
2. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sesa promenado
3. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sepa promenado
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
5. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 25
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:6
2. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sesa promenado
3. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sepa promenado
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
5. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 25
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:6
- angle:
- feign, pretend, put on airs
- beloruse:
- прытварацца, прыкідвацца, выстаўляцца, манернічаць
- bretone:
- ober (an) neuz (da), stummañ
- ĉeĥe:
- tvářit se
- france:
- 1. affecter, adopter (une attitude), afficher, feindre, jouer, faire semblant (de), simuler ~ita: affecté, artificiel, de commande, feint, forcé, peu naturel. 2. agir avec affectation, prendre des airs, faire des façons, feindre, faire des manières, minauder
- hebree:
- להשפיע
- hispane:
- afectar
- itale:
- affettare, far mostra di, atteggiare, ostentare
- japane:
- 気取る [けどる], 見せかける [みせかける], ふりをする
- nederlande:
- z. aanstellen
- portugale:
- afetar, fingir
- ruse:
- притворяться, ломаться, рисоваться, жеманиться
- slovake:
- afektovať, neprirodzene sa správať, strojene
- ukraine:
- прикидатися, удавати, показувати з себе, напускати (на себе), ставати в позу, ламатися, рисуватися, хизуватися, маніритися
afekto
-
Sinteno de tiu, kiu afektas:
- 1:
- kiom aĉas la afekto komplezi al duonvivul' [7].
- 2:
- same kiel liaj prozoj, liaj poemoj kun stilo freŝa sentigas nenian afekton [8]; ekzistas aspektoj de George Bush kiu[j]n ĉiu konas: ekzemple lia manko de afekto [9].
Rim.: Pro nacilingva influo aŭ simileco de la formoj oni foje konfuzas ĉi tiun vorton kun efekto, afekcio, aŭ korinklino.
7.
A. Puŝkin, trad. V. Melnikov: Eŭgeno Onegin, LOdE
2003:6
8. Granda literatoro de la dinastio Song, Ĉina Radio Internacia
9. trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-10
8. Granda literatoro de la dinastio Song, Ĉina Radio Internacia
9. trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-10
- angle:
- affectation
- ĉeĥe:
- afekt, strojenost
- france:
- affectation, afféterie, artificialité, minauderie, préciosité
- hebree:
- השפעה
- itale:
- affettazione (atteggiamento), ostentazione (atteggiarsi a)
- ruse:
- жеманство, рисовка, позёрство
- slovake:
- afekt, strojenosť
afekta
- 1.
-
Afektanta:
Seabra evidentiĝas ne afekta, sed aŭtenta, maldekstrulo
[10];
la aŭtoro [verkas] en la vortumema frazado
de humila kaj afekta duonklera farmbienisto
[11];
subite la geamantoj sin liberigis reciproke, el preno kaj
teno,
kaj afekte senkulpaj ili dissidiĝis
[12];
Ŝol starigis la klasikan demandon en
dolĉafekta tono
(tono afektanta dolĉecon)
[13];
[mi estas ludilo] de ilia mildafekta
malico
[14].
afektema - 2.
- Montranta ies afekton: afekta voĉo, parolmaniero, rideto; kiam oni ludas en afekta maniero, lia muziko estas abomeninda [15]; Stanjo tiel kondutis kun mi, ke mi ne povis ekskludi afektan strebon vundi min [16]; Rita afekte levis al li admone minacan fingron [17].
- 3.
- Afektita: ne turmentu min kiel antaŭe per vanaj duboj kaj afekta malvarmo [18]; li donis al ŝi la kajeron kun la brulnigriĝinta rando, la sekan rozon, la foton kaj, kun afekta zorgemo, la ŝparkasan libreton [19].
10.
J. Camacho: Soluloj kaj putinoj, Originala
literaturo Esperanta
11. R. Platteau: Riĉiga, agrabla, nepre leginda libro, LOdE 2003:11
12. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 24
13. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 7
14. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Oka promenado
15. Granda konanto, Ĉina Radio Internacia
16. V. Rybakov, trad. J. Finkel: Gravitavio „Carido“, http://lib.ru/RYBAKOW/graviletesp.txt
17. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 12
18. M. Lermontov, trad. N. Danovskij: Princidino Mary, Rusa literaturo en Esperanto
19. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 24
11. R. Platteau: Riĉiga, agrabla, nepre leginda libro, LOdE 2003:11
12. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 24
13. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 7
14. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Oka promenado
15. Granda konanto, Ĉina Radio Internacia
16. V. Rybakov, trad. J. Finkel: Gravitavio „Carido“, http://lib.ru/RYBAKOW/graviletesp.txt
17. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 12
18. M. Lermontov, trad. N. Danovskij: Princidino Mary, Rusa literaturo en Esperanto
19. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 24
- angle:
- 1. affected, artificial, assumed
- ĉeĥe:
- afektovaný, afektový, nepřirozený, strojený chováním
- france:
- 1. qui affecte, affecté, apprêté, artificiel, chichiteux, maniéré, minaudier, peu naturel, précieux dolĉ~a: doucereux, mielleux. mild~a: doucereux, mielleux. 2. affecté, apprêté, artificiel, chichiteux, de commande, maniéré, peu naturel 3. affecté, artificiel, de commande, feint, forcé, peu naturel
- hebree:
- מושפע
- itale:
- 3. affettato (artificiale), artificioso, manierato, ricercato (atteggiamento)
- japane:
- 気取った [きどった], 見せかけの [みせかけの]
- slovake:
- predstieraný, strojený
afektaĵo
- Konkreta elemento de afekta konduto: la ideo pri nacieco facile povas tiel etendiĝi, ke ĝi fariĝos afektaĵo [20]; [en ŝia konduto] mi trovis ian formon de ĝentileco, [...] kiu miaopinie ja valoras tiun de la afektaĵoj [21]; [vidante la malordemon de mia kunloĝanto] mi ekhavigis al mi virtajn afektaĵojn [22].
20.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
21. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
22. A. Conan Doyle, trad. D. Booton: La musgrava rito
21. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
22. A. Conan Doyle, trad. D. Booton: La musgrava rito
- angle:
- affectation, mannerism
- france:
- chichi, façon, manière, minauderie, mine, simagrée, singerie
- itale:
- smanceria, leziosaggine
- japane:
- 気取った態度 [きどったたいど], 体裁 [ていさい]
- ruse:
- жеманство, рисовка, поза
afektema
- angle:
- affected, artificial, assumed
- beloruse:
- пазёрскі, манежны
- ĉeĥe:
- afektovaný člověk, člověk strojeného chování
- france:
- affecté, apprêté, artificiel, chichiteux, maniéré, minaudier, peu naturel, précieux
- itale:
- smorfioso, leziosa, artificiosa, ricercato (atteggiamento)
- ruse:
- манерный, жеманный, неестественный
- slovake:
- afektovaný človek
afektulo, afektulino
- Tiu, kiu kutime afektas: la viroj nomis lin afektulo, sed sekrete enviis lin [24]; hipokritulo ŝajnigas por kaŝi, afektulo por paradi; „afektulino!“ moke respondis la kolumo [25]; pruduloj, hipokrituloj, [...] ĉastafektuloj, [...] rancaj gevirguloj, vi verŝajne malatente legis la titolon de tiu ĉi anekdotaro [26].
24.
I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 7
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
26. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1970
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
26. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1970
- angle:
- poseur
- beloruse:
- пазёр, фігурант
- ĉeĥe:
- afektovaná žena
- france:
- personne affectée, faiseur, poseur
- itale:
- poseur, falso (manierato), falsullo (manierato), smorfioso, abatino (fig.)
- japane:
- 気取り屋 [きどりや], もったいぶる人 [もったいぶるじん]
- ruse:
- позёр
- slovake:
- afektovaná žena
- ukraine:
- притвора, ломака, позер
senafekta
- Montranta nenian afekton: antaŭ 70 jaroj kvar senafektaj knabinoj en familio Zhang fondis la gazeton „Akvo“ [27]; Remus Gordens senafekte enpaŝis la oficejon kaj lasis sin sinki sur la indikitan seĝon [28].
27.
Pang Bian: Homo amema kun koro ĉiam juna, El
Popola Ĉinio
28. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 7
28. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 7
- angle:
- unaffected, unpretentious, natural
- beloruse:
- просты, бяз пышнасьці, бяз помпы
- ĉeĥe:
- bez předstírání, nenucený
- france:
- naturel, simple, sincère, sans façons, sans manières
- itale:
- spontaneo, disinvolto, semplice (atteggiamento)
- japane:
- 気取らない [きどらない], 率直な [そっちょくな], ありのままの
- ruse:
- безыскусный, естественный, простой
- slovake:
- nenútený, prirodzený
- ukraine:
- простий (у поводженні), природний, позбавлений манірності, невимушений, неудаваний