*konform/a UV

*konforma

1.
Ekzakte laŭa:
a)
Forme tre simila al alia objekto konsiderata kiel modelo: kopio konforma al la originalo; la fizika organizo de la homo estas konforma al tiuj de aliaj mamuloj; konforma al la spirito kaj bona stilo de la franca lingvo [1]; [ili] okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso FK ; (figure) miaj deziroj estos ĉiam konformaj al la viaj; (figure) estas inter ili mirinda konformeco pri la gustoj kaj la opinioj.
b)
Obea al tio, kion iu ordonis aŭ io trudis: mia konduto estis konforma al viaj ordonoj; niaj agoj estu konformaj al niaj diroj, principoj; vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno Marta ; se nur la ceteraj kondiĉoj de la vivo estas iom konformaj al la naturo, la vegetarano ĝuas pli bonan sanon FK .
c)
Celkonforma: [tiuj vestoj] estos konformaj al vi kaj bone aspektas [2]; li certe ne elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazaŭ estas konformaj al liaj organoj de parolado, sed nur tiujn, kiujn li bezonas FK ; skriba ekzameno ĉe alesto de senpartiaj kaj konformaj atestantoj FK ; ĉu liaj konsiloj estas konformaj al la naturaj bezonoj kaj la natura irado de nia lingvo [3]? la profesioj instruista kaj artista montriĝis nekonformaj por vi Marta ; stilo konforma al la temo. SIN:adekvata1, konvena
2.
MATMatVort (p.p. transformo) Angulfidela.
Rim.: Bricard [4] donas „konformeca“, sed havas „konforma“ en la indekso.
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 37
angle:
2. conformal
beloruse:
адпаведны, канформавы (мат.)
ĉeĥe:
konformní, odpovídající, přiměřený, shodný, vhodný
ĉine:
1. 合适 [héshì], 妥当 [tuǒdang], 应有 [yīngyǒu], 适宜 [shìyí], 适当 [shìdàng], 合用 [héyòng], 够用 [gòuyòng], 妥 [tuǒ], 妥善 [tuǒshàn], 妥实 [tuǒshí], 宜 [yí], 得当 [dédàng], 恰当 [qiàdàng], 服帖 [fútiē], 濡忍 [rúrěn]
france:
~eco: conformité, concordance, correspondance, identité. ne~a: non conforme, inadapté, inadéquat, inapproprié, différent, impropre, inopportun. 1. conforme, adapté, adéquat, approprié, concordant, correspondant, identique, juste, propre, opportun 2. conforme
germane:
1.a übereinstimmend 1.b entsprechend, gleichlautend, gemäß 1.c angemessen, passend 1. getreu, konform 2. ähnlich, winkeltreu, konform
hispane:
1. conforme, correspondiente, concordante
hungare:
1. megfelelő, megegyező 2. szögtartó, konformis
japane:
一致した [いっちした], 適合した [てきごうした]
nederlande:
1. overeenstemmend
pole:
konforemny, należyty, odpowiedni, stosowny, zgodny 2. (przekształcenie) wiernokątne, (przekształcenie) konforemne
portugale:
2. conforme, adequado, apropriado
rumane:
adecvat, conform, consecvent, potrivit
ruse:
1. соответствующий, сообразный 2. конформное (преобразование)
slovake:
konformný, súhlasný, zhodný

konformi

(ntr)
Esti konforma: plej ofte laŭ montras ion, al kio io konformas [5]; la agoj de la tiea registaro ne konformas al la originalaj ideoj [6]; UEA […] informu pri la esperantista agado kiu konformas kun la celoj de la koncernaj organizaĵoj [7]; la vortordo estas iom tordita, por konformi al la versa skemo [8]. VD:akordi, kongruiANT:devii
5. PMEG
6. Monato, W. H. Simcock: Esti homa kaj literaturema, 2003
7. UEA: Gvidlinioj por informado pri Esperanto, La Ondo de Esperanto, 2000, numero 11(73)
8. Monato, Donald Broadribb: Klasika versa romano, 2007
angle:
conform, be in line with
beloruse:
адпавядаць, пасаваць
ĉeĥe:
být ve shodě
ĉine:
相符 [xiāngfú], 对应 [duìyìng], 遵奉 [zūnfèng], 符合 [fúhé], 合乎 [héhū], 龤 [xié], 相合 [xiānghé], 搭調 [dādiào]
france:
correspondre, concorder, cadrer, coller, être conforme, être adapté, être approprié, obéir, observer, s'accorder, suivre
germane:
übereinstimmen, entsprechen, passen
hispane:
estar o ser conforme, ser correspondiente, ser concordante
hungare:
megfelel vminek, megegyezik
japane:
適合している [てきごうしている], 一致している [いっちしている]
pole:
pasować
rumane:
duce, merge, potrivi
ruse:
соответствовать
slovake:
byť v zhode

konforme al, konforme kun

(prepoziciaĵo)
Laŭ la principoj de, obeante al: la Izraelidoj faris konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo [9]; konforme al sia promeso [10]; konforme al la „Fundamento“ [11]; konforme al la ĝisnuna moro [12]; konforme al la Statuto de la Asocio, la Raporton ricevas ĉiuj individuaj membroj [13]; ni ekspedas al vi hodiaŭ, malrapidire, keston enhavantan 60 botelojn da vinoj diversaj, konforme je la mendo, kiun vi donis FK ; oni decidis tion konforme kun la leĝo.
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 39:32
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 6:21
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
13. Estrata raporto pri la jubilea jaro, Esperanto, jaro 1998a, numero 6a (990a), p. 101a
beloruse:
у адпаведнасьці з, згодна з
ĉine:
[yī], 依照 [yīzhào], 依着 [yīzhe]
france:
conformément à, en accord avec
hispane:
conforme a, correspondiente a, concordante con
hungare:
vmivel egyezően, vminek megfelelően, vmivel összhangban
japane:
~に応じて [におうじて], ~に従って [にしたがって], ~に準拠して [にじゅんきょして]
pole:
podług, zgodnie z
rumane:
conform, în conformitate cu
ruse:
сообразно, соответственно, в соответствии с

konformeco

Eco de io aŭ iu konforma: konformeco de la kulturoj kun la grundo; la supre nomitaj ciferoj […] ebligas al ni kompreni la kialon de la […] nekonformecoj [14]. VD:akordo, kongrueco
14. Monato, Mihail Korotkov : La turka havas familion, 2012
beloruse:
адпаведнасьць
ĉeĥe:
konformita, konformnost, přiměřenost, soulad
ĉine:
和諧性 [héxiéxìng]
france:
conformité, accord, adéquation, concordance
germane:
Übereinstimmung
hispane:
conformidad, correspondencia, concordancia
japane:
一致 [いっち], 合致 [がっち], 適合 [てきごう]
pole:
zgodność
rumane:
conformitate, acord
slovake:
primeranosť, slad, zhoda

konformigi, alkonformigi

(tr)
Igi konforma 1: konformigu la gestojn al la vortoj kaj la vortojn al la gestoj Hamlet ; ĉiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu antaŭe farita decido, ne rimarkante la tutan senfundamentecon FK ; sonĝoj estas tiaj sensencaĵoj, ke la lingvo alkonformigita al la saĝo nur malfacile ilin esprimas [15]. VD:adapti, akomodi, akordigi, alĝustigi, observi, respondi
15. B. von Suttner, trad. A. Caumont kaj F. Luin: For la batalilojn!, 1914, 2001
beloruse:
прыводзіць у адпаведнасьць, дапасоўваць, узгадняць
ĉeĥe:
přizpůsobovat, slaďovat
ĉine:
[pì], 順應 [shùnyìng], 坒 [bì]
france:
conformer, accorder, adapter
germane:
angleichen, anpassen, in Übereinstimmung bringen, in Einklang bringen
hispane:
volver conforme, hacer corresponder, hacer concordar
hungare:
illeszt, hozzáalakít, összhangba hoz
japane:
合致させる [がっちさせる], 適合させる [てきごうさせる], 従わせる [したがわせる]
nederlande:
in overeenstemming brengen
pole:
akomodować, dopasować, dostosowywać, przerabiać coś dla czegoś, przystosowywać coś do czegoś, uzgadniać
rumane:
găzdui, reglare fină, ajusta
ruse:
привести в соответствие, подстроить, подладить, согласовать
slovake:
uviesť do súladu

konformismo

Sinteno konforma al la ordinaraj moroj, harmonia kun la medio: la kalifornia urbo Berkeley restas fama pro siaj toleremo kaj ne-konformismo [16]; nekonformismaj programoj estas barataj [17]; konformismo estus laŭ mi fermi la okulojn pri iuj problemoj, ofte pro […] pura memcenzuro [18]. ANT:ekstravagancoVD:formalismo
16. I. Oneț: Rajton je nuda brusto!, Eventoj, 1996-03, numero 98a
17. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
18. Monato, Aimo Rantanen: Senkuraĝo malbonas kiel konsilanto, 2004
beloruse:
канфармізм
ĉeĥe:
konformizmus
france:
conformisme
germane:
Konformismus
japane:
順応主義 [じゅんのうしゅぎ], 国教信奉 [こっきょうしんぽう]
pole:
konformizm
rumane:
conformism, conformitate
slovake:
konformizmus

sin konformigi, sin alkonformigi

(tr)
Igi sin konforma 1.b: la presejoj kaj telegrafoj devas sin konformigi al la lingvo, kiun ili uzas [19]; ni devas peni konformigi nin al la ekzistantaj kutimoj [20]; ili alkonformigis sin al la loĝejo [21].
beloruse:
дапасоўвацца, прыстасоўвацца
france:
se conformer, se mettre en conformité, s'accorder, obéir, se plier, se régler, se soumettre
pole:
przystosowywać się
rumane:
adapta

konformiĝi, alkonformiĝi

Iĝi konforma 1: ne konformiĝu al ĉi tiu mondo, sed aliformiĝu per renovigado de via menso [22]; konformiĝi al la higienaj postuloj IK ; konformiĝi […] al la opinioj kaj deziroj de la plimulto [23]; ŝi […] komencis danci, sed ŝi tute ne povis alkonformiĝi al la takto [24]; la tuta ŝtato konformiĝas al lia reĝa volo [25]. VD:akordiĝi, cedi, fleksiĝi, submetiĝi
22. La Nova Testamento, Al la Romanoj 12:2
23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 5a
beloruse:
дапасоўвацца, прыстасоўвацца, узгадняцца
ĉine:
从命 [cóngmìng], 遵照 [zūnzhào] 入乡随俗 [rùxiāngsuísú]
france:
se conformer, se mettre en conformité, s'accorder, obéir, se plier, se régler, se soumettre
germane:
sich anpassen
hungare:
illeszkedik, összhangba kerül
japane:
一致する [いっちする], 順応する [じゅんのうする]
pole:
adaptować, przystosowywać
rumane:
adapta
ruse:
согласовываться (с чем-л.), сообразоваться (с чем-л.), приспосабливаться (к чему-л.)

celkonforma

Tute taŭga por plenumi iun celon: SAT […] liveras la bonan ekzemplon per sia celkonforma organiziteco [26]; ili povas konstrui belajn kaj teknike celkonformajn argilajn domojn en harmonio kun la naturo [27]; en lingvo, same kiel en aliaj homaj agoj, oni povas observi celkonformecon [28]. SIN:adekvata1, konforma1.cVD:konvena
26. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, de la deziro al la efektivigo...
27. Monato, Julius Hauser: Realaj arkitektoj, 2012
28. Monato, Mihail Korotkov: La origino de la homaj lingvoj, 2011
beloruse:
мэтазгодны
ĉeĥe:
účelný
ĉine:
适当 [shìdàng], 妥当 [tuǒdang], 适度 [shìdù], 妥善 [tuǒshàn], 适 [shì], 妥 [tuǒ], 合用 [héyòng]
france:
conforme, adéquat, approprié, juste, propre, opportun
germane:
angemessen, zielgetreu
hungare:
célszerű
japane:
目的に合致した [もくてきにがっちした]
pole:
celowy
rumane:
intenționat, intențional
ruse:
целесообразный
slovake:
účelný
ukraine:
доцільний

interkonformigi

(tr)
Reciproke adapti, komunigi la aspekton aŭ funkciadon de aferoj: harmonie interkonformigitaj objektoj Marta ; ambaŭ […] tiel interkonformiĝis reciproke, […] ke la infano laŭ la esprimo de la vizaĝo kaj la forteco de la kiso divenadis la malĝojojn kaj maltrankvilecojn de la virino Marta . VD:sortimenti
beloruse:
узгадняць (паміжсобку), дапасоўваць (адно да аднаго)
ĉeĥe:
vzájemně přizpůsobit
france:
assortir, adapter l'un à l'autre, associer, combiner, coordonner, harmoniser, marier
germane:
sich aneinander anpassen, sich aufeinander einstellen
hispane:
casar, entrecasar, hacer coincidir
hungare:
kölcsönösen összehangol, egymáshoz illeszt
pole:
skojarzyć
rumane:
împerechea, asociat
ruse:
подогнать друг к другу, согласовать между собой
slovake:
vzájomne pôsobiť

administraj notoj