*rilat/i UV
*rilati
(ntr)
- 1.
-
Havi inter si ligitecon kaj kondut-reciprokecon:
ili ambaŭ intime (inter)rilatas;
ekrilati, rilatiĝi kun iu;
la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj
[1];
la egipta registaro amike rilatis al la pilgrimoj, kiuj
alportis al ĝi grandajn enspezojn
[2];
mankas al nunaj gejunuloj sperto grupe ludi: ili malfacile
rilatas kun aliaj homoj
[3].
ekkoni,
amikiĝi - 2.
- Havi inter si ian ajn ligitecon aŭ interefikon: mi ne povas kompreni kiel via konkludo rilatas kun viaj premisoj; tenu la vizion sekrete, ĉar ĝi rilatas tempon malproksiman [4]; nia rakonto rilatas la XI-an jarcenton antaŭ Kristo [5]; la prefikso „ge“ rilatas ne sole al du personoj, sed ĝi povas rilati ankaŭ al multaj personoj [6]; en Esperanto la adverba participo ĉiam rilatas la subjekton de la ĉefa propozicio [7]; mia pan-dona laboro rilatas plejparte al komputado kaj informaj teknologioj [8].
- 3.
- Iel juĝi pri io; konsideri de ia vidpunkto: tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo serioze kaj kun juĝo memstara EE ; ni scias, ke vi kutimas rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj EE .
- 4.
-
Esti tiomfoje pli granda ol alia kvanto, kiom tria kvanto estas
pli granda ol kvara:
20 rilatas al 5, kiel 8 al 2.
proporcio
1.
La Nova Testamento, S. Johano 4:9
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
3. HORI Jasuo/pg: Ĉu beno aŭ malbeno?, Monato, 2001/02, p. 14
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 8:26
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
8. Monato, Alexander Shlafer
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
3. HORI Jasuo/pg: Ĉu beno aŭ malbeno?, Monato, 2001/02, p. 14
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 8:26
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
8. Monato, Alexander Shlafer
- angle:
- relate (have a connection) 4. is to (comparison)
- beloruse:
- адносіцца, ставіцца
- ĉeĥe:
- mít vztah, obcovat, stýkat se, týkat se, vztahovat se
- ĉine:
- 牵连 [qiānlián], 牽連 [qiānlián], 关系到 [guānxìdào], 關係到 [guānxìdào]
- france:
- 1. être en relation (avec) 2. se rapporter (à), avoir trait (à), toucher 3. se comporter (envers, par rapport à), aborder, toucher 4. se rapporter (à)
- germane:
- 1. sich beziehen (auf) 2. zu tun haben (mit) 3. beschäftigen (mit) 4. sich verhalten (zu)
- hispane:
- relacionarse
- hungare:
- 1. viszony, kapcsolat 2. összefügg, kapcsolódik 3. viszonyul 4. aránylik
- indonezie:
- 1. berhubungan, berkaitan, terkait, berkenaan, bersangkutan 2. mengenai, menyangkut 4. berbanding (matematika)
- japane:
- 関係する [かんけいする], 関連がある [かんれんがある], かかわる, 交際する [こうさいする]
- katalune:
- relacionar-se, estar relacionat
- nederlande:
- 1. in betrekking staan tot 2. betrekking hebben op, te doen hebben met 3. bejegenen 4. in verhouding staan tot
- pole:
- odnosić się, tyczyć się, mieć się do
- portugale:
- referir-se, ter relação com, dizer respeito a
- ruse:
- относиться 2. иметь отношение
- slovake:
- mať vzťah, vzťahovať sa
- ukraine:
- ставитися, рідко відноситися, стосуватися, мати відношення, відноситися
rilato
- 1.
-
Ligiteco kaj reciproka konduto inter du aŭ pluraj personoj,
interrilato:
la rilatoj inter edzo kaj lia edzino, inter patro kaj lia
filino
[9];
ni restos en intima rilato kun ili […]
ni reciproke dividos inter ni malĝojon kaj ĝojon
[10];
kore bona ŝi estis en rilato al li
[11];
vi estis iam en amikaj rilatoj kun mia edzo
Marta
;
la ekonomiaj rilatoj inter la okcidentaj kaj orientaj landoj.
kontakto,
komunikiĝo.
- 2.
- Ia ajn ligiteco aŭ interefiko inter du aŭ pluraj aferoj: estas neniu logika rilato inter ambaŭ ideoj; kia estas la rilato de ĉi tiuj du faktoj IK ? la elekto de solidareca sinteno dum konfliktoj havas evidente nenian rilaton kun „genoj“ [12]; kiam la prepozicia rilato inter du vortoj estas ne klara, ni povas uzi la prepozicion „je“ [13].
- 3.
- Juĝmaniero de iu pri io; vidpunkto: mia rilato al tiu aŭ alia politika aŭ religia demando [14]; Esperanto estas nenies propraĵo, nek en rilato materiala, nek en rilato morala [15]; en ĉi tiu rilato ŝi estas absolute necedema Marta ; ŝi estas en ĉiu rilato majstrino [16]; en certa rilato por mi efektive komenciĝis nova vivo [17]; eble mi estas iom tro postulema en tiu rilato [18].
- 4.

- a)
- VdE
Nombro, kiu montras, kiomfoje iu kvanto estas pli granda ol
alia:
la rilato de 6 al 3 estas
2[19];
la rilato eŭro/dolaro kreskos denove al inter 1,10 kaj 1,15
[20].
kvociento.
Rim.: Bricard [21] nomis tion „raporto“, sed tiu uzo, ne tre kongrua kun la baza senco de la radiko, ne disvastiĝis. - b)
- PIV1
(de aro `E` al aro
`bb F`)
Subaro
de la kartezia
produto
`bb E xx bb F`.
bildigo;
grafeo.Rim.: Iam oni nomis „rilato“ nur la rilatojn de iu aro al ĝi mem (nun: „interna rilato“) kaj tiusence difinas ĝin la citita fonto, sed okazis vastigo de la nocio, videbla ekz-e en [22]. La ĉi-supra difino pli precize koncernas la „duargumentajn rilatojn“, sed eblas difini ankaŭ „n-argumentajn rilatojn“.Rim.: La matematikan nocion rilato povas ilustri ĉiutagaj rilatoj de la tipo: „`a` estas frato de `b`“, „`a` estas pli aĝa ol `b`“... Anstataŭ diri „`(a,b)` apartenas al rilato `bb R`“, oni diras „`a` estas en `bb R`-rilato kun `b`“ kaj oni skribas `a bb R b`. La sama nocio servas ankaŭ por priskribi la situacion, kiam al unu objekto oni asocias unu aŭ plurajn aliajn. Do ĝi estas tre oportuna por formaligi funkciojn unu- aŭ plur-sencajn. - c)
homotetio,
simileco.
9.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 30:16
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Muta libro
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
12. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
14. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
15. L. L. Zamenhof: Deklaracio pri Esperanto
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
18. Monato, Edmund Grimley Evans: Kajto flugas plu
19. Kazimierz Bein
20. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 14
21. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 8
22. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §379
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Muta libro
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
12. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
14. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
15. L. L. Zamenhof: Deklaracio pri Esperanto
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
18. Monato, Edmund Grimley Evans: Kajto flugas plu
19. Kazimierz Bein
20. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 14
21. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 8
22. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §379
- angle:
- relation (connection) 4.a ratio, quotient 4.b correspondence, relation
- beloruse:
- адносіны, стасунак, стаўленьне, дачыненьне
- ĉeĥe:
- poměr, relace, styk, vztah
- ĉine:
- 对比 [duìbǐ], 對比 [duìbǐ], 之比 [zhībǐ] 1. 瓜葛 [guāgé] 2. 人情 [rénqíng], 关系 [guānxi], 關係 [guānxi], 往來 [wǎnglái], 往来 [wǎnglái]
- france:
- 1. contact, relation, rapport 2. relation, lien, rapport 3. position, point de vue 4.a rapport, quotient 4.b correspondance, relation
- germane:
- 1. Beziehung 2. Beziehung 3. Verhältnis 4.a Verhältnis, Quotient 4.b Zuordnung, Relation
- hispane:
- relación
- hungare:
- 1. viszony, kapcsolat 2. összefüggés, kapcsolat 3. viszonyulás, vonatkozás 4.a arány, hányados 4.b reláció
- indonezie:
- hubungan, kaitan, koneksi, relasi, sangkutan 4.a perbandingan (matematika) 4.b relasi (matematika)
- japane:
- 関係 [かんけい], 関連 [かんれん], 態度 [たいど], 姿勢 [しせい], 人間関係 [にんげんかんけい], 交際 [こうさい]
- katalune:
- relació
- nederlande:
- 1. relatie, verhouding 2. relatie, betrekking 3. oogpunt 4.a verhouding, quotiënt 4.b relatie
- pole:
- stosunek, związek, relacja 4.a stosunek, iloraz 4.b relacja
- ruse:
- отношение 1. отношение, связь 2. отношение, связь 3. отношение 4.a отношение, частное 4.b соотвествие, отношение
- slovake:
- pomer, styk, vzťah
- tibete:
- &t_-a;བྲེལ་བ་
- ukraine:
- ставлення, стосунок, відношення, зв’язок, (у мн. ще) відносини, пропорція
rilata
-
Kiu rilatas, estas iel ligita al menciita afero:
la ŝtonĵetistoj ne vidis plu la malamikojn kaj fariĝis rilata
silento,
en kiu sonis nur la ĝemoj kaj ploroj de la vunditaj batalistoj
[23];
la bulteno […] disponigos multajn aliajn informojn
por universitatanoj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri
interlingvistiko
kaj rilataj kampoj
[24];
la organizaĵo Psikologoj de la Mondo (PDM) estas fondita por
[…]
personoj, kiuj deziras konsulti por solvi problemojn, kiujn
starigas ilia mensa kaj rilata vivo
[25];
[la] demando pri tio, kiom multe da lingvoj homo
povas lerni
[estas] demando rilata ne nur al kogno kaj
sindediĉo, sed ankaŭ al mono
[26];
pastro estas petata ankaŭ kaj precipe pri aferoj ne rilataj al
sia tasko
[27];
ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie,
kiel, kies, kio, kiom, kiu
[28];
profesoro Bucher el Lejpcigo elkalkulis la rilatan nombron de
la viroj kaj virinoj en Eŭropo, montriĝas, ke […] sin
trovas 4 1/2 milionoj
pli da virinoj, ol da viroj
FK
;
ne malaltiĝis la rilata valoro de eno kontraŭ usona dolaro
[29];
mi vere bezonus rilatan datumbazan programon
[30].
analoga,
koncerna,
parenca,
proksima,
simila
23.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
24. Y. Amis: ESF lanĉas novan bultenon kaj revivigas alian, 2017-07-20
25. Monato, Kiss Adam: Ĉu necesas psikologa rethelpo esperantlingva?
26. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Interlingvistiko por ĉiuj
27. Monato, Armando Zecchin: Jen ne pastra tasko
28. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
29. Monato, Isikawa Takasi: Konkurado al ŝtata paneo
30. Monato, Roland Rotsaert: OpenOffice: senpaga alternativo por Microsoft Office
24. Y. Amis: ESF lanĉas novan bultenon kaj revivigas alian, 2017-07-20
25. Monato, Kiss Adam: Ĉu necesas psikologa rethelpo esperantlingva?
26. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Interlingvistiko por ĉiuj
27. Monato, Armando Zecchin: Jen ne pastra tasko
28. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
29. Monato, Isikawa Takasi: Konkurado al ŝtata paneo
30. Monato, Roland Rotsaert: OpenOffice: senpaga alternativo por Microsoft Office
- angle:
- related (connected)
- beloruse:
- датычны
- ĉeĥe:
- relační, vztažný
- ĉine:
- 关系 [guānxi], 關係 [guānxi], 有关 [yǒuguān], 有關 [yǒuguān], 有关系 [yǒuguānxi], 有關係 [yǒuguānxi], 对于 [duìyú], 對於 [duìyú], 关乎 [guānhū], 關乎 [guānhū]
- france:
- relatif (à), se rapportant (à), concernant
- germane:
- diesbezüglich, mit Bezug, Beziehungs-, Relativ-, Verhältnis-, Umrechnungs-, relational
- hungare:
- vonatkozó
- indonezie:
- relatif, relasional
- japane:
- 関係の [かんけいの], 関連ある [かんれんある]
- nederlande:
- in betrekking tot
- okcitane:
- a respècte de
- pole:
- dotyczący
- slovake:
- vzťažný
- ukraine:
- стосовний
rilate al, rilate ...-n
(prepoziciaĵo)
- Pri, en rilato al, laŭ vidpunkto de, koncerne al: estu singardaj rilate al ĉi tiuj homoj pri tio, kion vi celas fari [31]; rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis: […] [32]; ili ĉiuj kondutis tre serveme rilate al ŝi [33]; maljustaĵo rilate virinon Marta ; mi petas vian pardonon pri la malbonaj pensoj, kiujn mi havis rilate vin [34].
31.
La Nova Testamento, La agoj 5:35
32. La Nova Testamento, I. Korintanoj 7:1
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
34. Molière, trad. L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, 1908
32. La Nova Testamento, I. Korintanoj 7:1
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
34. Molière, trad. L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, 1908
- angle:
- in terms of, in relation to
- beloruse:
- у дачыненьні
- ĉine:
- 关于 [guānyú], 關於 [guānyú], 涉及 [shèjí]
- france:
- par rapport à, relativement à, concernant, en ce qui concerne, quant à
- germane:
- bezüglich
- hungare:
- vonatkozóan, vonatkozásában, illetően, kapcsolatban
- indonezie:
- berhubungan dgn, berkaitan dgn, terkait dgn, berkenaan dgn, bersangkutan dgn, terhadap, dalam hal, tentang (prep.)
- japane:
- ~に関して [にかんして]
- katalune:
- amb relació a, en relació amb, quant a, pel que fa a, referent a, amb referència a
- nederlande:
- aangaande, met betrekking tot
- pole:
- stosunkowo, względem
- ruse:
- в отношении, относительно (чего-л.), по отношению (к чему-л.)
rilatigi
-
Krei rilaton al iu aŭ io:
[tio] povas esti tre malbona: sinjoro la revizoro […]
povas rilatigi tion ĉi al si
[35];
instinkte li tuj rilatigis la skribaĵon kun la
insulto ricevita en la domo de siaj ŝajnamikoj
[36];
komuna laboro rilatigas la homojn unu al la alia
(interrilatigas)
[37];
la omnibuso […] rilatigas
(interkomunikigas)
ĉiujn fiŝkaptistajn vilaĝojn
[38];
pluraj scienculoj rilatigis la ekeston de la lingvo al interjekcioj
[39].
asocii2,
ligi3.a
koncerni,
kunigi,
referenci
35.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
36. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro X
37. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
38. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka
39. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
36. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro X
37. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
38. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka
39. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
- angle:
- relate to
- beloruse:
- суадносіць, зьвязваць
- ĉine:
- 使联系 [shǐliánxì], 使聯繫 [shǐliánxì], 牵连 [qiānlián], 牽連 [qiānlián], 涉及 [shèjí]
- germane:
- beziehen (auf), in Bezug setzen (zu), zurückführen (auf), verbinden (mit), in Verbindung bringen (mit)
- hispane:
- relacionar
- indonezie:
- menghubungkan, mengaitkan, menyangkutkan, menyambungkan, hubung, sambung
- japane:
- 関係させる [かんけいさせる], 関連付ける [かんれんづける]
- katalune:
- relacionar
- pole:
- kojarzyć, łączyć, powierzać, przydzielać
- ruse:
- соотносить, соотнести
rilatulo
-
Persono kun kiu oni rilatas, malpli ofte aŭ konfide ol
amiko aŭ
intimulo:
miaj rilatuloj ne posedas Esperanton kaj mi devas
aĉumi per la Angla aŭ la Germana
[40].
konato,
proksimulo
40.
G. Hamming:
Esenco de Esperanto, Scienca Revuo, 1953, 4:16
- angle:
- relative (biological)
- beloruse:
- знаёмы (наз.)
- ĉine:
- 熟人 [shúrén]
- france:
- relation (personne)
- germane:
- Bekannte(r)
- indonezie:
- kenalan, relasi
- katalune:
- relació, coneixença
- pole:
- znajomy
rilatumo PIV1
Kvociento1 uzata por
kompari du nombrojn kaj esprimi ilian oblorilaton:
la indico de aglutineco estas la rilatumo de la aglutinaj
konstruoj, A, al la juntoj inter vortelementoj,
J, do A÷J
[41].
koeficiento,
kvociento1,
proporcio2
41.
J.C. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, Roterdamo: UEA, 1989. P. 33
- angle:
- ratio
- beloruse:
- судачыненьне (мат.), стасунак
- ĉine:
- 比 [bǐ], 对比 [duìbǐ], 對比 [duìbǐ], 关系 [guānxi], 關係 [guānxi], 景况 [jǐngkuàng], 景況 [jǐngkuàng]
- france:
- rapport (math.)
- germane:
- Verhältnis
- hispane:
- razón (proporción)
- indonezie:
- rasio, nisbah, perbandingan (matematika)
- japane:
- 比 [ころおい]
- katalune:
- raó (proporció), ràtio
- pole:
- proporcja, stosunek
- ruse:
- соотношение (мат.), отношение (пропорция)
amrilato
- Daŭra ama sento kaj interrilato inter homoj; amligo: „Sekretaj sonetoj“ de Peter Peneter […] pritraktas normalan, sanan kaj feliĉan amrilaton inter du gejunuloj [42].
42.
M. Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj, 1984
- angle:
- bond (loving relationship), loving relationship
- ĉine:
- 暧昧关系 [àimèiguānxì], 曖昧關係 [àimèiguānxì], 恋爱 [liànài], 戀愛 [liànài]
- france:
- liaison (amoureuse), relation amoureuse
- indonezie:
- hubungan cinta, hubungan asmara
- japane:
- 恋愛関係 [れんあいかんけい]
- katalune:
- relació (amorosa), relacions, aventura (amorosa)
- pole:
- relacja uczuciowa, związek romantyczny
- ruse:
- любовная связь
iarilate
- En iu rilato, en iu aspekto, iamaniere, parte: tiu radofaristo iarilate estas idealisto [43]; estis iarilate dorna situacio [44].
43.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti,
Idealo estas necesa
44. M. Proust, trad. Ĵ. Vaŝe: En ombro de florantaj junulinoj, 2017-...
44. M. Proust, trad. Ĵ. Vaŝe: En ombro de florantaj junulinoj, 2017-...
- angle:
- in some way
- beloruse:
- у пэўным дачыненьні, у пэўным сэньсе
- ĉine:
- 在某种意义上 [zàimǒuzhǒngyìyìshàng], 在某種意義上 [zàimǒuzhǒngyìyìshàng], 多多少少 [duōduōshǎoshǎo]
- france:
- en quelque sorte
- germane:
- irgendwie, gewissermaßen
- indonezie:
- agaknya, bagaimanapun, boleh dikatakan
- pole:
- w pewnym sensie
interrilato
(ofte plurale)
- Rilato1: ligi, teksi interrilatojn kun iu; laŭ la personoj, kun kiuj oni havas interrilatojn, estas difinata la propra valoro de homo [45]; la pulo […] estis alkutimiĝinta al interrilatoj kun homoj [46]; tiuj ĉi tiel diversaspecaj plendoj tute ne trovas sin en difinita interrilato al la objektiva stato FK ; kia interrilato povas esti inter viaj vortoj kaj la situacio, en kiu mi troviĝas kun doloro de vidvino, kun zorgoj de patrino Marta ? miaj malnovaj kaj konstantaj interrilatoj kun ĉiuj firmoj ĉi-tieaj donas al mi la eblon trakti la negocojn de miaj mendantoj kun la tuta kompetento dezirinda kaj per tia maniero, ke ili estu plene kontentaj FK .
45.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
46. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Konkurso de saltado
46. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Konkurso de saltado
- angle:
- interrelation, interaction
- beloruse:
- судачыненьне, стасунак (узаемны)
- ĉeĥe:
- souvislost, styk, vztah
- france:
- relation
- hungare:
- kölcsönös viszony, kapcsolat, összefüggés
- indonezie:
- hubungan, relasi
- japane:
- 相互関係 [そうごかんけい], 交際 [こうさい], つきあい, 交流 [こうりゅう]
- katalune:
- relació
- pole:
- stosunek (wzajemny)
- ruse:
- отношение, взаимоотношение
- slovake:
- styk, súvislosť, vzťah
- ukraine:
- взаєозв’язок, взаємовідношення, взаємовідносини, взаємини
interrilatigi
(tr)
- Starigi reciprokan rilaton inter...: oni traboras novan akvovojon en la norda Francio, kiu interrilatigos Sejnon kaj Skeldon [47]; konscio estas la kapablo fari spertojn kaj akiri kaj interrilatigi sciojn [48]; la nombroj de aliĝintoj ĉe grandaj esperantaj asocioj povas esti uzata kiel indikilo, kvankam ne estas facile interrilatigi precize tiujn nombrojn kun la nombro de Esperanto-parolantoj [49].
47.
D. Kessous:
Plaro, aŭ la Flava Terpomo, Monato, 2011:05, p. 16a
48. Vikipedio, Konscio
49. Vikipedio, Nombro de Esperanto-parolantoj
48. Vikipedio, Konscio
49. Vikipedio, Nombro de Esperanto-parolantoj
- angle:
- interrelate
- beloruse:
- зьвязваць, ствараць судачыненьне
- france:
- mettre en relation
- indonezie:
- saling menghubungkan, saling mengaitkan, saling menyambungkan, saling menyangkutkan
- katalune:
- relacionar, interrelacionar
- pole:
- powiązać, odnieść, nawiązać, ustosunkować
interrilatiĝi
(ntr)
- angle:
- become interrelated
- beloruse:
- зьвязвацца, ствараць судачыненьне (паміжсобку)
- france:
- se mettre en relation
- indonezie:
- saling terhubung, saling terkait, saling tersangkut, saling tersambung, saling berhubungan, saling berkenaan, saling berkaitan, saling bersangkutan
- katalune:
- relacionar-se, interrelacionar-se
- pole:
- odnosić się
senrilata
- Kiu ne rilatas al iu afero, ne koneksas, ne dependas de ĝi aŭ ĝin dependigas: la ŝtono restas en ŝia hejmo jam 36 jarojn, la familianoj atente ĝin gardas, ignorante la kredon ke „estas malbonaŭgure en la hejmo havi tomboŝtonon de senrilata homo“ [52]; mi mencias tiun ŝajne tute senrilatan fakton, ĉar […] [53].
52.
Xie Ruifeng:
Kiu gardas la tomboŝtonon de usona armeano en sudokcidenta
Ĉinio?, El Popola Ĉinio, 2015-04-14
53. Monato, Edmund Grimley Evans: Porte(b)la Ilustrita Vortaro
53. Monato, Edmund Grimley Evans: Porte(b)la Ilustrita Vortaro
- angle:
- unrelated
- beloruse:
- незьвязаны, недатычны, недарэчны
- france:
- non concerné
- indonezie:
- tidak berhubungan, tidak nyambung, tidak ada kaitannya, tidak ada hubungannya, tidak ada sangkutannya
- katalune:
- no relacionat, sense relació, inconnex
- pole:
- niezwiązany
senrilate al
(prepoziciaĵo)
- Ne havante rilaton al..., sendepende je...: popoloj povus proksimiĝi, interparoli, amikiĝi tute senrilate al la ŝtato, religio, nacio, kulturo de la homoj [54].
54.
P. Fiocchi:
Mia Printempa Festo en Grekio, El Popola Ĉinio, 2014-03-03
- angle:
- independent of, unrelated to
- beloruse:
- без дачыненьня да
- france:
- sans lien avec
- indonezie:
- tidak berhubungan dgn, tidak nyambung dgn, tidak ada kaitannya dgn, tidak ada hubungannya dgn, tidak ada sangkutannya dgn
- katalune:
- sense relació amb, independentment de
- pole:
- bez związku
ekvivalento-rilato, ekvivalentrilato[55], rilato de ekvivalentoPIV1

-
Interna rilato
samtempe
refleksiva,
simetria kaj
transitiva:
en la aro de ĉiuj homoj la rilato „x estas parenco
de y“ estas ekvivalento-rilato;
parta ekvivalentrilato estas transitiva kaj simetria, sed ne
refleksiva
[56].
kvocienta aro.
- angle:
- equivalence relation
- beloruse:
- стасунак эквівалентнасьці
- ĉine:
- 等价关系 [děngjiàguānxi], 等價關係 [děngjiàguānxi], 等价关系 [děngjiàguānxì], 等價關係 [děngjiàguānxì]
- france:
- relation d'équivalence
- germane:
- Äquivalenzrelation
- hungare:
- ekvivalenciareláció
- indonezie:
- relasi ekuivalensi
- katalune:
- relació d'equivalència
- pole:
- relacja równoważnościowa, relacja równoważności
- ruse:
- отношение эквивалентности
idento-rilato

-
(en aro `bb E`)
Interna rilato,
konsistanta el ĉiuj paroj `(a,b)`
kun `a in bb E`:
la idento-rilaton en `E` oni foje signas
per
`id_(bb E)`;
la idento-rilato estas bildigo.
idento-bildigo.
- angle:
- identity relation
- france:
- identité, relation identique
- hungare:
- azonosság, azonossági reláció
- indonezie:
- relasi identik
- pole:
- tożsamość
interna rilato

-
(ene de aro E)
Rilato de
E al E.
Rimarkindaj ecoj de interna rilato:
refleksiva,
malrefleksiva,
simetria,
malsimetria,
transitiva;
Specifaj internaj rilatoj:
ekvivalento-rilato,
ordo-rilato,
- angle:
- relation on a set
- france:
- relation sur un ensemble
- germane:
- Relation in einer Menge
- hungare:
- homogén reláció
- indonezie:
- relasi A X A
- pole:
- relacja w zbiorze
- ruse:
- отношение на множестве
inversa rilato

-
(de rilato
`bb R`
inter
`bb E` kaj `bb F`)
Rilato inter `bb F` kaj
`bb E`, kies
elementojn oni ricevas aliigante ĉiun paron de
`bb R`
al ties inversa paro:
la inversan rilaton de `bb R` oni signas
per
`bb R^-1`;
la inversa rilato de `bb R^-1`
egalas al `bb R`.
Oni diras ankaŭ:
inverso de rilato;
inversa bildigo.
- angle:
- inverse relation
- beloruse:
- стасунак адваротны
- france:
- relation réciproque
- germane:
- konverse Relation, inverse Relation, Umkehrrelation
- hungare:
- inverz reláció
- indonezie:
- relasi invers
- pole:
- relacja odwrotna, relacja przeciwna
- ruse:
- обратное отношение
n-argumenta rilato

- (inter elementoj de `n` aroj `bb R_i`) Subaro de la kartezia produto `bb E_1 xx bb E_2 xx ... xx bb E_n`: duargumenta rilato (t.e. rilato 4.b); la triargumenta rilato „`M` situas inter `N` kaj `P`“, difinita inter la punktoj de rekto.
- angle:
- n-ary relation duargumenta ~o: binary relation.
- france:
- relation n-aire duargumenta ~o: relation binaire.
- germane:
- n-stellige Relation duargumenta ~o: zweistellige Relation.
- hungare:
- n-áris reláció duargumenta ~o: bináris reláció.
- indonezie:
- relasi ari-n, relasi adik-n, relasi derajat n duargumenta ~o: relasi biner.
- pole:
- relacja n-argumentowa, relacja n-członowa duargumenta ~o: relacja binarna, relacja dwuargumentowa, relacja dwuczłonowa.
- ruse:
- n-арное отношение, n-местное отношение duargumenta ~o: бинарное отношение, двуместное отношение.
ordo-rilato
KompLeks
-
Interna rilato
samtempe
refleksiva,
malsimetria kaj
transitiva:
en aro de subaroj de `bb E` la rilato
`bb A sub bb B` estas
ordo-rilato;
ordo-rilaton oni ofte signas per `le`
(legu: malpli granda ol, aŭ pli malgranda
ol) kaj ĝian inverson per `ge`
(legu: pli granda ol).
ordo 6;
Ecoj de ordo-rilato:
tuteca,
parta.
Rim.: Kune kun ordo-rilato `bb R` oni ofte konsideras ĝian malvastigitan version, nome la rilaton „`x bb R y` kaj `x ne y`“. Tia rilato ne estas ordo-rilato laŭ la ĉi-supra difino, sed oni ofte nomas ĝin „strikta“, „malvastsenca“ aŭ „rigora ordo-rilato“. Ĝi estas malrefleksiva, malsimetria kaj transitiva.Rim.: Kiam necesas eviti ambiguecon inter la refleksiva rilato kaj ĝia malvastigaĵo, eblas uzi klarigan lingvaĵon de la tipo „`a` estas strikte pli granda ol `b`“ `(a gt b)`, aŭ „`a` estas pli granda ol `b`, aŭ egala (al ĝi)“ (`a ge b`).
- angle:
- order relation
- beloruse:
- стасунак парадку
- france:
- relation d'ordre
- germane:
- Ordnungsrelation
- hungare:
- rendezési reláció
- indonezie:
- relasi orde
- katalune:
- relació d'ordre
- pole:
- relacja porządkowa, relacja porządku, porządek
- ruse:
- отношение порядка
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.
idento-~o: Mankas dua fontindiko.
idento-~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
interna ~o: Mankas dua fontindiko.
interna ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inversa ~o: Mankas dua fontindiko.
inversa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-argumenta ~o: Mankas dua fontindiko.
n-argumenta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ordo-~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
idento-~o: Mankas dua fontindiko.
idento-~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
interna ~o: Mankas dua fontindiko.
interna ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inversa ~o: Mankas dua fontindiko.
inversa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-argumenta ~o: Mankas dua fontindiko.
n-argumenta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ordo-~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.